Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P017

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>17</title>









gravajn demandojn; koncerne la

entreprenojn mem,  la rezultoj de la disponeblaj esploroj indikas, ke ili ĝenerale ne bone taksas siajn proprajn bezonojn, kaj ofte kontentiĝas gurdadi la samajn rekantojn pri la graveco de la angla kiel « negoco-lingvo», « internacia lingvo »,

ktp.
La kvina ĉapitro eble estas la

plej grava por tiu ĉi studo, pro tio ke ĝi celas klarigi kial la logiko rilate la homan kapitalon, fakte sufiĉe simpla, estas malsufiĉega por gvidi politikon pri instruado de fremdaj lingvoj.
Efektive, ĉiu aktiveco koncerne instruadon kaj lernadon, devas esti metita en la kunteksto de la lingvodinamiko, kaj tiu ĉapitro estas dediĉita al tio. La mekanismoj de tiu dinamiko estas kompleksaj, kaj oni ĉi momente ne jam disponas pri kompleta teorio, kiu pritraktas tiun dinamikon. Elirante de kelkaj verkoj de la literaturo pri lingvoekonomiko, ni tamen provos proponi sintezan modelon, kiu permesos raporti pri la ĉefaj agantaj fortoj, kaj kompreni la konsekvencojn demografiajn kaj lingvajn, kiujn povas kaŭzi diversaj elektoj de politiko pri instruado de fremdaj lingvoj.

La sesa ĉapitro celas apliki al

la kazo de Eŭropo, la konceptojn priskribitajn en la antaŭaj ĉapitroj.
Efektive, estus sensense pritrakti iun ajn landon sen referenco al internacia kadro. Ĝi analizas tri scenarojn kaj identigas la diversajn konsekvencojn rilate al atribuo kaj distribuo. Tio permesos al ni montri ne nur la oportunojn, sed ankaŭ la riskojn rilatitajn al diversaj scenaroj, inkluzive tiun proponita en la Raporto de la Komisiono de la nacia debato pri la estonteco de la Instrusistemo. La komparo inter la scenaroj montras, ke la ebla kunordigado, inter la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, de la politikoj pri instruado de fremdaj lingvoj,  povas produkti rekomendojn kiuj malsamas, foje multe, al tiuj kiujn oni ofte aŭdas.

La sepa ĉapitro provos dedukti

el la analizo, ĝeneralajn konkludojn je diversaj niveloj. Unue, ĝi provas malkovri kelkajn gvidliniojn por poste esprimi rekomendojn pri ĝenerala politiko de mastrumado de la diverseco kaj pri la rilatita instrupolitiko pri fremdaj lingvoj.
Oni konsideru tiujn rekomendojn kiel nurajn eblecojn, kaj oni nepre distingu inter la diversaj orientiĝoj pri politiko de instruado de fremdaj lingvoj, kontrastigante, unuflanke, longan kaj mallongan tempolimon, kaj aliflanke, la politikojn «kun» aŭ «sen» kunordigado inter ŝtatoj, specife je la eŭropa nivelo. Oni analizas la konsekvencojn de tiuj rekomendoj helpe de du ĉefaj strategioj, kiuj povas, memkompreneble, esti kombinitaj en pli kompleksa strategio.