Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P016

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>16</title>













lingvopolitiko, nek des pli

prave, kiel politiko pri instruado de fremdaj lingvoj. Nuntempe, oni konsentas ke la defendo de la franca lingvo havas senson, kaj estas efektivebla, nur en la kadro de la defendo de la lingva kaj kultura diverseco. Oni alvenas al ideo kiu estis elvokita en la paragrafo 1.1, nome ke lingvopolitiko povas nur esti politiko kiu zorgas pri diverseco (Grin, 1999b, 2003b). Tiu ĝenerala principo ankaŭ manisfestiĝas en la franca kunteksto. Diskurso pri instrupolitiko pri fremdaj lingvoj ne havus senson, se ĝi ne estus fiksita en politiko de pritrakto de la diverseco. La konsidero de la diverseco, kiel organiza koncepto de la lingvopolitiko, havas rektajn konsekvencojn por la difino de

instrupolitiko pri lingvoj, kaj por la taksado de diversaj scenaroj.

1.3 Strukturo de la studo.

Konsiderinte la antaŭon, la

nuna studo estas organizita ĉirkaŭ nocioj de diverseco kaj de lingvopolitiko. La raporto estas strukturita tiamaniere:

La dua ĉapitro priskribas la

lingvopolitikon kiel ĝeneralan politikon, kaj klarigas la koncepton de lingva valoro kiel kriterion por preni decidon pri instruado de fremdaj lingvoj. Ĝi evidentigas la nociojn de atribuo kaj de distribuo de la rimedoj por la taksado de edukpolitikoj pri lingvoj.

La tria ĉapitro pritraktas la

individuajn instigojn kaj strategiojn pri akiro de fremdaj lingvoj,  kiuj principe pravigas, je pli fundamenta nivelo, la elektojn kaj prioritatojn pri lingvoinstruado. Ĝi provas montri la motivadon de la agantoj pro ilia propra profito, kaj prezentas diversajn rezultojn pri la rendimentoj «privataj-komercaj» de la lingvaj kompetentoj, kaj poste transiras al la sociaj rendimentoj. Oni vidos ke la datumoj necesaj por tiu speco de taksado raras, sed tie kie ili disponeblas, ili indikas ke la angla posedas, kiel fremda lingvo, altan komercan profiton,  ĉu je la privata nivelo, ĉu je la socia.

La kvara ĉapitro ektraktas la

problemon de la bezonoj de entreprenoj pri lingvokompetento ĉe iliaj dungitoj; teorie oni devus konstati konverĝon inter la prioritatoj de elektoj de individuoj, kaj la prioritatoj de entreprenoj; kaj la ekzameno de la uzmanieroj kaj de la procezoj de valorigado, ene de entreprenoj, de la kompetentoj pri fremdaj lingvoj, devus esti informriĉaj, ĉar tie okazas tiu interesa kreado de valoro, almenaŭ kiam temas pri komerca valoro. Ni tamen vidos ke la empiriaj bazoj pri kiuj oni disponas, restas relative krudaj, pro manko de analitika kadro kiu permesus identigi la