Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P011

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>11</title>











deveni de alireblo al kulturaĵoj

el iu lingva sfero, aŭ pli ĝenerale, de ĉiutaga kontakteblo kun la parolantaro de iu lingvo. Eĉ se tiuj faktoroj nur intervenas duavice, post la salajraj avantaĝoj, se oni ne konsideras ilin, oni nur havos falsigitan bildon pri la motivaro, ĉu oni serĉas respondon por individuo, ĉu por grupo. Temas pri konata problemo, malofte pritraktita, de «nekomercaj valoroj», kaj de la graveco kiun konvenas atribui al la pritrakto de la eblecoj, kiuj devus ĉefroli, antaŭ oni alprenas ajnan politikan decidon (en specifa etna kaj politika

situacio).
Due, la transiro de la individua

nivelo al la kolektiva (alivorte, de la taksado de privataj rendimentoj al tiu de sociaj rendimentoj) limiĝas al la konsidero de la mezumaj elspezoj investitaj de la socio, pere de la eduko-sistemo, por la instruado de fremdaj lingvoj. Tiuj mezumaj elspezoj, poste, estas komparitaj al la mezumo de la aldonaj salajraj avantaĝoj por individuo. La punkto kiun necesas substreki ĉi tie, estas ke la implicita procezo de kolekto de datumoj silentas pri fundamenta karakterizo de ĉiu lingvo, nome la fakto ke ĝi permesas aparteni al reto. La «reto» kiun konsistigas ĉiu lingvo-komunumo (ĉu la lingvo estas gepatra, ĉu fremda) kreas kompleksajn rilatojn inter la konduto dum lernado, kaj la valoro de la kompetentoj tiel akiritaj. Alivorte, la instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj estas fenomenoj, kiujn oni praktike ne povas kompreni sen konsideri la eksterajn efikojn de retoj.

El tiu reto-efiko sekvas grava

konsekvenco : kio pravigas la instruadon de iu lingvo (aŭ male, la malvolo okupiĝi pri ĝia instruado), estas aro da konsideroj kiuj dependas de multe pli larĝa kunteksto socia, kultura kaj geopolitika. La intenco ĉi tie, ne estas alvoki iun historian aŭ kulturan pravigon — eĉ se tiaj konsideroj estas nepre bezonataj por difini politikon, sed tiu punkto estis ĵus elvokita, rilate la «nekomercajn» valorojn. Anstataŭe, la intenco estas ekkonsciiĝi, ke ankaŭ  la publika politika kunteksto estas rezulto de tiu politiko. Oni ne subtaksu la gravecon de tiu demando, por la instruado de fremdaj lingvoj; tamen ĝi estas ofte ignorata, kaj mirigas konstati, ke la lingvo-instruado estas kampo en kiu la gravaj decidoj estas ofte prenitaj sen provo de ajna vortigo, kaj eĉ malpli, de komparo inter la eblecoj (Kaplan et

Baldauf, 1997 ; Phillipson, 2003).
Tiel, la Raporto de la Komisiono

de la debato pri la estonteco de la instrusistemo (Thélot, 2004 : 54) rekomendas la instruadon de kio ĝi nomas «la anglan de internacia komunikado». Oni povus supozi ke tiu rekomendo estis bazita sur decidigaj argumentoj — ekzemple, la percepto ke la angla estas postulita de la lernantoj kaj iliaj gepatroj, aŭ