Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P010

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>10</title>

<body style="background-color: white;">










avantaĝojn, kiujn donas la

regadon de la angla, kio alproksimigas nin al la problemaro pri la motivoj kiujn oni povus havi por investi en la instruado de tiu lingvo; tamen, tiu temo tenas en tiu studon nur etan rolon (Bonnet kaj al., 2004 : 90-932) kaj la problemoj pri ĝenerala politiko («Kiujn lingvojn lerni? Kial?») ne estas pritraktitaj. Pli ĝenerale, la plej gravaj zorgoj de la analizoj pri la efikeco de la instruado de fremdaj lingvoj, direktiĝas al la eltrovo de diversaj faktoroj, aŭ psiko-lingvistikaj, aŭ socio-lingvistikaj, aŭ pedagogiaj, kiuj influas la akirojn de la lernantoj, al la relativa graveco de tiuj faktoroj, kaj al la interago inter ili; speciala atento estas dediĉita al la faktoroj kiujn la

edukaj aŭtoritatoj povas kontroli.
Nu, tiuj demandoj pri la

manieroj oni instruu fremdajn lingvojn, kvankam esencaj, ne sufiĉas en si mem; kaj la respondoj la plej trafaj kaj la plej ellaboritaj, solaj, ne povus sufiĉi por konduki politikon pri instruado de fremdaj lingvoj. Ĉar for almonte de la demando pri la kielo, ŝprucas la demandoj pri la kio kaj kialo : ĉi kaze, kiujn  fremdajn lingvojn oni instruu, al kiu, celante kiujn kaj kiajn nivelojn de kompetenteco, responde al kiuj motivoj, celante kiujn uzojn? (Ager, 2001 ; Baker, 1992 ; Hornberger, 2003).bTiaj demandoj apartenas al tio  kion oni nomus, en eduko-ekonomio, ekstera efiko. En analizo laŭ ekstera efiko, la rezultoj de la analizo laŭ interna efiko (precipe la kompetentoj akiritaj dank' al la instrumetodo) estas traktitaj kiel la startpunktoj de alia procezo : tiu de valorigo de kompetentecoj dum aktiveco profesia  aŭ alispeca (Grin,1999a). Ne nur en la bone establita tradicio de edukekonomio, sed ankaŭ en lingvo-ekonomio (Grin, 2003a ; Grin et Vaillancourt, 1997), oni ĝenerale atentas pri la komercaj rendimentoj de kompetentoj pri fremdaj lingvoj, t.e. pri salajraj avantaĝoj kiujn profitas tiuj, kiuj posedas lingvajn kompetentojn je certa nivelo, kompare al tiuj kiuj ne posedas tiujn kompetentojn. Malsimilaj specoj da rendimentoj povas esti kalkulitaj: privataj, sociaj, fiskaj (vidu ekz.Weber, 2003). Tiu takso-maniero permesus trafe elekti la edukinvesto, kaj orientigi la aŭtoritatajn prioritatojn pri edukado de fremdaj lingvoj.

En ĉapitro 3, ni denove

pritraktos la diversajn rendimentojn privatajn kaj sociajn. Tamen, ni povas dekomence rimarki, ke tiu laŭmodela analizo iom stretas, konsidere la kunludantajn faktorojn, kaj indas substreki du punktojn.

Unue, la fakto ke la analizo

inklinas konsideri kiel nuran profiton, salajrajn diferencojn, lasas en ombro ĉiajn profitojn kiuj rezultas de lingva kompetenteco: nome tiuj kiuj povas