Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P007

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>7</title>












mem kulpas, sed la lingva

hegemonio, kiu ajn lando aŭ grupo de landoj profitas ĝin. La

ĉefaj  rezultoj de la komparo inter tiuj scenaroj jenas:
1)  Britio enspezas nete

almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare, pro la nuna domino de la angla;

2) si oni konsideras la

multobligan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj la rendimenton de la kapitalo kiun la anglalingvaj landoj povas investi aliloke, pro la privilegia pozicio de sia lingvo, tiu sumo atingas 17 ĝis 18 miliardojn da eŭroj jare;

3) tiu sumo sendube estus pli

alta, se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro la prioritato kiun aliaj ŝtatoj konsentus doni ĝin, interalie en la kadro de iliaj respektivaj edukpolitikoj.

4)  tiu sumo ne

enkalkulas la diversajn simbolajn efikojn ( kiel la avantaĝo kiun ĝuas la denaskaj parolantoj de hegemonia lingvo dum ajna situacio de intertraktado aŭ konflikto okazanta en ilia lingvo); verdire, tiuj simbolaj efikoj eble havas ankaŭ materialajn kaj financajn konsekvencojn.

5) la

«plurlingvisma» scenaro (kiu, praktike, povas alpreni tre malsimilajn formojn, inter kiuj unu estas analizita ĉi tie) ne malpliigas la kostojn, sed la malekvilibro inter lingvouzantoj; tamen, konsiderinte la rolantajn fortojn pri la lingva dinamiko, ĝi prezentas iun riskon de malstabileco, kaj postulas tutan aron da akompanantaj aranĝoj por esti eltenebla.

6) la scenaro « Esperanto

» montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi konvertiĝus al neta ŝparo, por Francio, de almenaŭ 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj nete, por la tuta EU (inkluzive Britio kaj Irlando), de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare.

La  oftaj  rifuzreagoj

kontraŭ esperanto malebligas la scenaron 3 ene de mallonga templimo. Aliflanke, oni povas rekomendi ĝin, en la kadro de longdaŭra strategio,  kiun oni povas efektivigi ene de unu generacio. Du kondiĉoj  tamen nepras por ĝia sukceso: unue grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝojn pri tiu lingvo — kaj kiuj ĝenerale baziĝas sur simpla ignoro — kaj helpi la evoluon de la pensmaniero; due, vera interŝtata kunordigado por la komuna efektivigo de tia scenaro. Okdek kvin procentoj de la loĝantaro de la EU-25 akiras tujan kaj evidentan profiton el tio, eĉ sen konsideri la riskojn politikajn kaj kulturajn kaŭzitajn pro lingva hegemonio.

En  mallonga aŭ meze

longa  templimo, la scenaro 2, t.e. tiu de « plurlingvismo » estas preferinda, nur ĉar ĝi ĝuas pli grandan politikan akcepton.