Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P005

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>5</title>














Sintezo kaj rekomendoj.

Ĉi tiu raporto ektraktas la problemaron de la instruado de fremdlingvoj kiel formo de publika politiko. Laŭ tiu vidpunkto, tiu instruado estas instrumento de lingva politiko kiu troviĝas je pli ĝenerala nivelo. Ĉi tie, la ĉefaj demandoj ne temas pri pedagogio aŭ organizado; anstataŭe, temas pri kiujn fremdajn lingvojn instrui, kaj pro kiuj motivoj. Oni do flankenlasas la kutimajn klopodojn, kiuj baziĝas sur pedagogiaj, juraj, politikaj, historiaj aŭ soci-lingvistikaj konsideroj. La uzo de integrita ektraktado pri la fremdlingva instruado, laŭ modelo de «analizo de politikoj»,  ne estis jam provita. Pro tio, la nuna studo havas esploran karakteron, kaj la taksadoj kiujn ĝi disponigas en ĉapitro 6, neniam estis publikigitaj.

Lingvo-ekonomio kaj taksado de

lingvaj politikoj estas fakoj plej esencaj por ekstudi tiun problemaron.
Samtempe, la analizo devas apogi sin sur konceptoj disvolvitaj en aliaj fakoj, nome soci-lingvistiko, juro kaj normiga politika teorio.

Sekve, la eblaj lingvaj

politikoj (kun iliaj konsekvencoj pri lingvo-instruado) povas esti komparitaj laŭ atribuo kaj distribuo de rimedoj, alivorte, laŭ efikeco kaj justeco. Ĉar lingvo ĉieas en homaj aktivecoj, indas substreki ke la termino "efikeco" devas esti pli vaste komprenita, enkalkulante ne nur komercajn valorojn, sed ankaŭ nekomercajn.

Konsiderante ke konvenaj

informoj raras kaj (ĝenerale) analizo-kampoj diversas, la argumentaro favore al la instruo de ajna lingvo ofte limiĝas al la aldonaj monprofitoj, kiuj rezultas de la regado de tiu lingvo. Kvankam ne sufiĉa, tiu ektraktado tamen necesas kaj ĝi partoprenas al pli vasta pritrakto. Ankaŭ raras la informoj kiuj permesas taksi, helpe de ekvacioj pri profito, la valoron de fremdlingvaj kompetentoj, eĉ ene de Eŭropo. La svisaj statistikoj montras ke la individuaj profitoj kiuj rezultas de kompetentoj pri la angla, estas tre altaj, sed tio ankaŭ veras por la franca aŭ la germana, lernitaj kiel dua lingvo. La komparo de tiuj statistikoj al la elspezoj por la instruado de tiuj lingvoj, ebligas kalkuli la netan profiton por la socio. La svisaj statistikoj montras ke tiuj altaj profitoj kompareblas al la profitoj de financaj investaĵoj. Tamen, tiaj rezultoj ne sufiĉas por difini politikon pri lernado de fremdaj lingvoj, ne nur ĉar informoj mankas, sed ankaŭ ĉar ili ne permesas