Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P003

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//IETF//DTD HTML//EN">


<title>3</title>

<body style="background-color: white;">


Averto


Ĉi tiu studo ekprovas pensigi, en kelkaj paĝoj, pri la lernado de fremdaj lingvoj, emfazante la ofte malatentitajn aspektojn de la problemaro. Ne temas pri pedagogio, pri taksado de lernakiro aŭ pri organizado de la instrusistemo; kaj kvankam la temo de fremdlingva instruado en specifa lando, ĉi kaze en Francio, estas pritraktita laŭ eŭropeca perspektivo, oni provos nek kompari la instrumanierojn en diversaj landoj, nek kulture aŭ socie analizi la plurlingvismon en Eŭropo, nek priskribi la juran aŭ institucian kadron pri tiu temo. Fakte, tiaj studoj grandparte jam ekzistas. Kio, kontraŭe, ankoraŭ ŝajnas manki, estas analizo de la interesoj, bazita sur analizo de politikoj : kiujn fremdajn lingvojn instrui, kial, kaj en kiuj situacioj? Tiuj estas la demandoj kiujn la nuna studo pritraktas, apogante sin sur la lingvoekonomio kaj sur la taksado de lingvaj politikoj. La demandoj estas kompleksaj kaj ilia pritrakto, pro tio ke ĝi apartiĝas de la kutimaj ektraktadoj, sendube prezentas esploreman karakteron. La rilatitaj interesoj certe meritus pli fundan kaj longdaŭran esploron ol kio eblis plenumi ene de la templimoj de la mandato donita de la Alta Konsilio pri la taksado de la instrusistemo. Sekve, bonvolu konsideri la jenan raporton kiel nuran ĉirkaŭpromenon. Ĝi provos sinteze taksi la rilatitajn interesojn, apogante sin sur teoria instrumentaro, kiu parte ankoraŭ pluevoluas, kaj sur kelkaj ciferoj arigitaj tiuokaze, kaj kiuj nur celas doni ideon pri skaloj de grandeco.

Mi tamen esperas ke tiu esploro

povos utile kontribui al la plilarĝigo de la diskuto pri la interesoj, kies ekonomia, politika kaj kultura graveco ne povas esti mistaksita. Kvankam la jena studo rezultas de individua laboro, ĝi profitis interŝanĝojn kun pluraj kolegoj pri la temo de lingvoj en Eŭropo, kaj pri la problemoj de efikeco kaj justeco kiujn tio malkovras. Ĉar tiu studo baziĝas sur longdaŭra pensado, diskutoj kaj interŝanĝoj ankaŭ nutris ĝin dum jaroj Mi do insistas rimarkigi mian intelektan ŝuldon al miaj kolegoj, nome Philippe van Parijs kaj François Vaillancourt. Ĉi lastan, aldone, mi dankas, same kiel Gilles Falquet, por iliaj tre utilaj komentoj kaj sugestoj pri la sesa ĉapitro.Pluraj kolegoj signalis al mi, aŭ tute trafe, atentigis min pri interesaj referencoj, kaj mi ci tie estas dankema al Detlev Blanke kaj Robert Phillipson. Fine, mi dankas Michele Gazzola kaj Julien Chevillard por ilia valora kaj efika helpo dum esplorado.


FG, Genevo, 12 septembro 2005