Frekvencoj Kaj Aliaj Konsiloj: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (3 versioj)
 
(2 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 29: Linio 29:
 
                                         Sat (2)            piedpilko-
 
                                         Sat (2)            piedpilko-
 
                                                             raportajho
 
                                                             raportajho
 +
2100-2200 1------ Radio Boa Nova        1080 1450
 
2150-2200 1------ Radio Vatikana        585 1530
 
2150-2200 1------ Radio Vatikana        585 1530
 
                                         4005 5885
 
                                         4005 5885
Linio 52: Linio 53:
 
Tabelo 1: Esperantlingvaj radio-elsendoj per mallongondo, mezondo
 
Tabelo 1: Esperantlingvaj radio-elsendoj per mallongondo, mezondo
 
kaj satelito; kompilita de Andreas Kueck,
 
kaj satelito; kompilita de Andreas Kueck,
http://www.akueck.de/eodx.htm (stato: 1-a de Aprilo 2007)
+
http://www.akueck.de/eodx.htm (stato: 1-a de Majo 2007)
 
</PRE>
 
</PRE>
 
</FONT>
 
</FONT>
Linio 76: Linio 77:
 
Retposhtadreso: ouvinte@radiodejaneiro.am.br
 
Retposhtadreso: ouvinte@radiodejaneiro.am.br
 
Interreto: http://www.radioriodejaneiro.am.br/web/
 
Interreto: http://www.radioriodejaneiro.am.br/web/
 +
 +
Radio Boa Nova;
 +
Retposhtadreso: radio@parolumondo.com, rede@radioboanova.com
 +
Interreto: http://www.radioboanova.com.br
  
 
Radio Vaticano; - Esperanto redakcio -; 00120 Citta del Vaticano;
 
Radio Vaticano; - Esperanto redakcio -; 00120 Citta del Vaticano;
Linio 95: Linio 100:
  
 
Ricevloko: Rechtenfleth (53°23'20' norde; 8°30'30' oriente)
 
Ricevloko: Rechtenfleth (53°23'20' norde; 8°30'30' oriente)
Ricevilo: SONY ICF-SW1000T kun aktivanteno AT-4
+
Ricevilo: SONY ICF-[[SW1000T]] kun aktivanteno AT-4
 
Dato kaj horo: ...-a de ... 2003 ekde la ... ghis la ... horo
 
Dato kaj horo: ...-a de ... 2003 ekde la ... ghis la ... horo
 
lau la Universala Tempo (UTC)
 
lau la Universala Tempo (UTC)

Nuna versio ekde 10:17, 27 Jun. 2010

Esperanto: Radio-elsendoj per mallongondo, mezondo kaj satelito; letero al sendostacio; mallongondo-auskultado ghenerale (ofte metitaj demandoj)

Esperanto: Radio-elsendoj per mallongondo, mezondo kaj satelito

Tabelo 1 montras Esperantlingvajn radio-elsendojn per mallongondo, mezondo kaj satelito.

Horo [UT] Tagoj   Sendostacio            Frekvencoj [kHz]   Rimarko
-------------------------------------------------------------------------
0200-0255 ------7 Radio Rio-de-Jhanejro  1400
0700-0730 1------ Radio Havano Kubo      6000 9820?
0945-1000 1------ Radio Rio-de-Jhanejro  1400
1100-1200 1234567 China Radio Internacia 11635 15110
1300-1400 1234567 China Radio Internacia 9440 11650
1500-1530 1------ Radio Havano Kubo      11760
1600-1700 1234567 China Radio Internacia 1215 per Albanio
1700-1800 1234567 China Radio Internacia 11650
1800-1855 --3---- Radio Rio-de-Jhanejro  1400
1920-1930 1------ Radio Vatikana         585 1530
                                         4005 5885
                                         7250 9645
                                         Sat (3)
1920-1930 ---45-- Radio Vatikana         1260 1611
                                         5980 7360
                                         Sat (4)
1930-2000 1------ Radio Havano Kubo      11760
1930-2030 1234567 China Radio Internacia 7265 9745
2000-2020 ------7 RAI Internacia         6110 9780          se ne okazas
                                         Sat (2)            piedpilko-
                                                            raportajho
2100-2200 1------ Radio Boa Nova         1080 1450
2150-2200 1------ Radio Vatikana         585 1530
                                         4005 5885
                                         Sat (3)
2200-2215 1------ Radio Rio-de-Jhanejro  1400
2200-2300 1234567 China Radio Internacia 7315 9860
2330-2400 1------ Radio Havano Kubo      6140 9505? 9600?

Horo:  UT signifas "Universala Tempo" (UT = Mezeuropa Somera Tempo - 2 horoj;
UT = Mezeuropa Tempo - 1 horo).
Tagoj: 1: dimanche; 2: lunde; 3: marde; 4: merkrede; 5: jhaude; 6: vendrede;
7: sabate
La demandosigno ? signifas, ke la uzo de la frekvenco ktp. estas necerta.

Klarigoj pri satelitaj elsendoj
Sat (2) EUTELSAT (Varmega Birdo) VI - ciferece - 10992 MHz vertikale -
SR 27500
Sat (3) EUTELSAT (Varmega Birdo) - vertikala polarizado - 11804 MHz -
SR 27500 - Audio 660
Sat (4) EUTELSAT (Varmega Birdo) - vertikala polarizado - 11804 MHz -
SR 27500 - Audio 660

Tabelo 1: Esperantlingvaj radio-elsendoj per mallongondo, mezondo
kaj satelito; kompilita de Andreas Kueck,
http://www.akueck.de/eodx.htm (stato: 1-a de Majo 2007)

Letero al sendostacio

Leteroj de auskultantoj al la sendostacioj kutime estas helpemaj por la konservado de la Esperanto-servado. La auskultanto skribu ricev-raporton kaj sian opinion pri enhavo kaj dissendo-kvalito. Krome li povas peti ricev-konfirmon (kiel konfirm-letero au konfirm-karto, tiel nomata "QSL"). Estas eble, ke la parolanto vochlegas el la letero de la auskultanto dum elsendo. Tabelo 2 ekzemplodone montras tekstpartojn de letero al sendostacio.

China Radio International; - Esperanto redakcio -; 16A Shijingshanlu
Road; Pekino 100040; Chinio;
Retposhtadreso: espradio@cri.com.cn
Interreto: http://es.chinabroadcast.cn/

Radio Habana Cuba; - Esperanto redakcio -; Apartado 62-40,
La Habana; Kubo;
Retposhtadreso: rhc@radiohc.org, radiohc@etecsa.cu
Interreto: http://www.radiohc.cu,
http://www.radiohc.org

Radio Rio de Janeiro; Estrada do Dende - 659, Taui - Ilha do Governador -
Cep 21.920-000 - Rio de Janeiro -RJ; Brazilo
Retposhtadreso: ouvinte@radiodejaneiro.am.br
Interreto: http://www.radioriodejaneiro.am.br/web/

Radio Boa Nova;
Retposhtadreso: radio@parolumondo.com, rede@radioboanova.com
Interreto: http://www.radioboanova.com.br

Radio Vaticano; - Esperanto redakcio -; 00120 Citta del Vaticano;
Vatikano;
Retposhtadreso: esperanto@vatiradio.va
Interreto: http://www.vaticanradio.org/

RAI International; - Esperanto redakcio -; Palazzina E Largo
Villy de Luca, 5 Saxa Rubra; 00188 Roma; Italio;
Retposhtadreso: ondacorta@rai.it
Interreto: http://www.international.rai.it/radio/multilingue/
presentazioni/esperanto.shtml


Tre estimataj gesinjoroj!

Mi estas entuziasma mallongondo-auskultanto. Mi tre ghojas esti
ricevinta ankau vian sendostacion:

Ricevloko: Rechtenfleth (53°23'20' norde; 8°30'30' oriente)
Ricevilo: SONY ICF-[[SW1000T]] kun aktivanteno AT-4
Dato kaj horo: ...-a de ... 2003 ekde la ... ghis la ... horo
lau la Universala Tempo (UTC)
Frekvenco:     ... kHz
Signalforto:   bonega|bona|kontentiga|malforta|apenau audebla
Interferoj:    neniaj|iomaj|mezaj|fortaj|fortegaj
Bruo:          nenia|ioma|meza|forta|fortega
Fado:          nenia|ioma|meza|forta|fortega
Tuttakso:      bonega|bona|kontentiga|malbona|neuzebla
Detaloj pri la elsendo en Esperanto:
{enhavo, koncize per kapvortoj}

Mi regule [ofte, okaze] auskultas viajn Esperanto-elsendojn.
Ili [ne] plachas al mi pro ... .
La dissendo-kvalito ghenerale estas ... . Por mi, viaj regulaj
Esperanto-elsendoj estas tre grava lernilo.
Tial mi tre ghojus povi audi ilin per la mallongaj ondoj
ankorau kiel eble plej longe.
...

Bonvole konfirmu mian ricevadon per letero au karto.
Mi tre ghojus pri tio.
Por via respondo, mi aldonas internacian respondkuponon.

Kun amikaj salutoj

Andreas Kueck

Aldono:
Internacia respondkupono

Tabelo 2: Letero al sendostacio; ekzemplodonaj tekstpartoj

Mallongondo-auskultado ghenerale (ofte metitaj demandoj)

Jen ofte metitaj demandoj pri mallongo-auskultado.

Kio estas mallongondo?

Kio estas frekvenco?

Kian radio-aparaton kaj antenon mi bezonas por auskulti mallongondo-sendostaciojn?

Kial estas eble, ke mi povas ghenerale audi ankau transmarajn au foregajn mallongondo-sendostaciojn?

Kie mi trovas mallongondo-auskulthorarojn?

Kion indikas la ...-metro-bendo (ekz. la 25-metro-bendo)?

Kio estas la Universala Tempo?

Kio estas mallongondo?

Mallongondo esence estas elektra tensio-oscilado, kiu propagighas en la spacon. La oscilado okazas inter chirkau tri milionoj kaj tridek milionoj fojoj dum unu sekundo. Radio-sendostacioj uzas la mallongondon kiel portanton de siaj informoj, kiuj ekzistas kiel sonondoj (ekz. muziko au vortoj). Tiu chi portanto estas necesa por granddistancen propagigi la sonondon. La sonondo elektronile estas surstampata (surpregata) sur la mallongondon flanke de la dissendilo. (La mallongondo estas amplitud-modulata.) Flanke de la ricevilo (radio-aparato), la surpregita sonondo estas disigata de la portanta mallongondo por audebligi la sonondon. (Do okazas malmodulado.) Mallongondoj apartenas al la elektromagnetaj ondoj.

Kio estas frekvenco?

La frekvenco estas la oftecmezuro por la supremenciita oscilado. La kutime uzata unuo estas kiloherco (kHz). Unu kiloherco signifas mil osciladojn dum unu sekundo. Kelkfoje la frekvenco estas indikata en megahercoj (MHz). Unu megaherco signifas unu milionon da osciladoj dum unu sekundo. Do mallongondoj havas frekvencojn inter chirkau 3000 kHz kaj 30000 kHz (au, alie dirite, inter chirkau 3 MHz kaj 30 MHz).

Kian radio-aparaton kaj antenon mi bezonas por auskulti mallongondo-sendostaciojn?

Mi bezonas radio-aparaton ekipita per mallongondo-ricevilo, ofte mallongigite "SW" ("shortwave"), KW ("Kurzwelle") au OC ("onde courte"). Tio chiukaze signifas mallongondon, nome angle, germane resp. france. Por auskulti grandajn eksterlandajn radio-servojn (el ili ankau la Esperantlingvajn) sufichas malgranda bateriprovizata radio-aparato, ekipita per teleskopanteno ("vojagh-mondricevilo"). Dighita frekvenc-endonado (au almenau dighita frekevenc-indikado) estas rekomendinda. Oni informighu, kiujn mallongondo-amplekserojn la radio-aparato povas ricevi. Char kutime, malgrandaj radio-aparatoj povas ricevi nur erojn el la tuta mallongondo-amplekso. La prezoj de tiaj radio-aparatoj trovighas inter chirkau 10 kaj 500 euroj, depende de ekipo, efikec-kiomo kaj marko (produktanto). Por auskulti ankau transmarajn enlandajn radio-servojn, komunikad-riceviloj estas pli rekomendindaj (haveblaj por chirkau 500 euroj kaj pli). Komunikad-riceviloj kutime bezonas eksterajn antenojn.

Kial estas eble, ke mi povas ghenerale audi ankau transmarajn au foregajn mallongondo-sendostaciojn?

Mallongondo propagighas per saltegoj: La mallongondo ripetfoje estas respegulata alterne en la atmosfero (pli precize: en la ionosfera stratumo en chirkau 320 km da alto) kaj al la tersurfaco. Tiel la mallongondo trapasas grandegajn distancojn. Jen influoj sur la propagigho: latitudo kaj longitudo de dissendilo kaj ricevilo, relativa sunmakulnombro, stato de la termagnetkampo, sezono kaj tagparto, sendopovumo, antengajno. Mi trovas pli pri propagigho kaj propagighprognozo je http://www.akueck.de/dbmeo.htm.

Kie mi trovas mallongondo-auskulthorarojn?

Mi trovas riceveblojn por mallongondo-auskulthoraroj je http://www.akueck.de/logseo.htm#frekvenctabeloj.

Kion indikas la ...-metro-bendo (ekz. la 25-metro-bendo)?

La 25-metro-bendo indikas frekvencamplekson inter 11600 kHz kaj 12100 kHz. 25 metroj estas la chirkaua ondlongo de la antaumenciita frekvencamplekso. Oni kalkulas la ondlongon jene: Dividu la propagighrapidon (chiam 300000 km/s, nome lumrapido) per la frekvenco. Ekz.: (300000 km/s)/(12000 kHz) = 25 m. Jen radiofonio-metro-bendoj:

  • 120-metro-bendo: de 2300 ghis 2495 kHz
  • 90-metro-bendo: de 3200 ghis 3400 kHz
  • 75-metro-bendo: de 3900 ghis 4000 kHz
  • 60-metro-bendo: de 4750 ghis 5060 kHz
  • 49-metro-bendo: de 5900 ghis 6200 kHz
  • 41-metro-bendo: de 7100 ghis 7350 kHz
  • 31-metro-bendo: de 9400 ghis 9990 kHz
  • 25-metro-bendo: de 11600 ghis 12100 kHz
  • 21-metro-bendo: de 13570 ghis 13870 kHz
  • 19-metro-bendo: de 15100 ghis 15800 kHz
  • 16-metro-bendo: de 17480 ghis 17900 kHz
  • 13-metro-bendo: de 21450 ghis 21750 kHz
  • 11-metro-bendo: de 25600 ghis 26100 kHz

La 60-, 75-, 90- kaj 120-metro-bendoj estas la tiel nomataj tropikbendoj. Char multaj tropiklandaj sendostacioj uzas tiajn frekvencojn por la enlanda radio-servo.

Kio estas la Universala Tempo?

La Universala Tempo estas la zontempo de nulo grado de longitudo (sen eventuala somera tempo). La Universala Tempo estas Mezeuropa Tempo minus unu horo (kaj Mezeuropa Somera Tempo minus du horoj).

reiru al Esperanto_En_Radioj