Fondaĵo Espero: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (3 versioj)
 
(Unu meza versio de alia uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
Nuntempe '''Fondaĵo Espero''' konsistas el tri branĉoj, sed origine la fondaĵo celis helpi viktimojn de militoj aŭ aliaj katastrofoj. La milito en Jugoslavio trafis multajn esperantistojn kaj Renato Corsetti mobilizis tiujn membrojn de UEA kiuj sentis ke ili ne povas resti indiferentaj antaŭ la malfeliĉo de la jugoslavaj samideanoj.
+
'''Fondaĵo Espero''' konsistas el tri branĉoj, kaj akceptas kontribuojn por la tri branĉoj.
  
La preteco kontribui por la viktimoj estis grandega. Eĉ tiom, ke la fondaĵo povis helpi viktimojn ankaŭ en aliaj kontinentoj, precipe en Afriko. Malsanuloj kaj malsatantoj, viktimoj de sekeco de ŝtelado, ricevis monhelpon, kutime ne pli ol 100 ĝis 200 usonajn dolarojn.
+
Simple sendu la monon al UEA laŭ la pagmanieroj indikitaj plurloke en la revuo Esperanto kaj en la Jarlibro kaj aldonu la indikon: "solidareco", "lingvo de paco" "lernejoj por evoluo".
  
La branĉo "solidareco" de fondaĵo Espero daŭrigas tiun tradicion.
+
Se vi ne aldonas indikojn la sumo estos dividita inter la tri kontoj de la Fondaĵo.
Tamen, la ĉefa fluado de solidareca helpo al Afriko ne iras tra tiu ĉi kanalo. Multe pli okazas en rekta rilatado inter du korespondamikoj. Amika korespondado ne malofte rezultigis petojn de la malriĉa al la pli riĉa korespondanto. Tio kreis problemojn, jam ekde la komenco de la afrika agado de UEA, ekde 1980. Ĉu tia petado estas prava aŭ naŭza? Ĉu ĝi estas prava voko por solidareco, ĉu maldeca almozpetado? La diskutado abundis en Esperanto-gazetoj, kaj UEA eĉ eldonis broŝureton: "Agi en eksterafrikujo" pri la temo.
+
  
Tiu kiu akceptis helpi sian bezonantan korespondamikon malofte bedaŭris tion. Iuj Afrikanoj misuzis la bonkorecon de siaj helpantoj. Sed pli multaj danke akceptis la helpon kiu savis ilin el grandaj problemoj, foje eĉ de la morto. La rilato inter petanto kaj donacanto estas delikata, sed se ambaŭ komprenas la alian, se ekzistas reciprokaj kompreno kaj fido, oni trovas la plej belajn esprimojn de homamo. Facile estas pluki bukedon de tiaj mirindaj spertoj, kiuj floris inter esperantistoj malsame favorataj de la sorto.
+
Eblas ankaŭ laŭ antaŭa interkonsento sendi grandan sumon por la Kapitalo Espero. En tiu kazo nur la rento de tiu kapitalo estos uzata por la tri branĉoj de la Agado, dum la sumo reston en la Kapitalo.
  
Abundas la ekzemploj: sendado de kuraciloj, de laboriloj, de vestoj, de libroj,  pagado de lerneja kotizo, de flugbileto, de hospitala fakturo, servado per tradukoj, kontaktigoj kun instancoj, informado. Tiu konstanta helpagado okazas sen bruo, kaj tial preterglitas la atenton de la publiko. Modesteco kaj diskreteco bremsas la diskonigadon, sed en silento okazadas multo mirinda kaj mirakla. Neniu scias precize kio kaj kiom okazadas. Ne ekzistas statistiko. Sed tiuj kelkaj ekzemploj kiujn mi konas (kaj estas pluraj dekoj da ili) supozigas ke en Esperantujo la solidareco estas vaste praktikata, per aŭ malper fondaxjoj.
 
 
Hans Bakker
 
  
 
* reiru al [[Agado Espero]]
 
* reiru al [[Agado Espero]]

Nuna versio ekde 10:17, 27 Jun. 2010

Fondaĵo Espero konsistas el tri branĉoj, kaj akceptas kontribuojn por la tri branĉoj.

Simple sendu la monon al UEA laŭ la pagmanieroj indikitaj plurloke en la revuo Esperanto kaj en la Jarlibro kaj aldonu la indikon: "solidareco", "lingvo de paco" aŭ "lernejoj por evoluo".

Se vi ne aldonas indikojn la sumo estos dividita inter la tri kontoj de la Fondaĵo.

Eblas ankaŭ laŭ antaŭa interkonsento sendi grandan sumon por la Kapitalo Espero. En tiu kazo nur la rento de tiu kapitalo estos uzata por la tri branĉoj de la Agado, dum la sumo reston en la Kapitalo.