Esploro kaj dokumentado

El UEA-vikio
Revizio de 10:21, 12 Mar. 2021 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
Navigado tra Konsciigo

Aliloken :

(novaĵojbildoj)


La ĉefa ĉi-kampa instanco de UEA estas la Centro por Esploro kaj Dokumentado de Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Estraro: H. Tonkin (direktoro, rilatoj kun ESF), S. Fiedler (interlingvistiko), W. Jansen (bibliografio de MLA), D. Blanke (Informilo por Interlingvistoj, CED-fonduso), C. Kiselman (Esperantologia Konferenco), M. Maradan (terminologio), F. Gobbo (Amsterdama katedro), M. Gazzola (indekso pri lingva justeco). En la UEA-estraro respondecas Fettes kaj Vergara.

Kunordigo de la laboro okazas ĉefe per retpoŝto.

Celoj

Progresigi esploradon, dokumentadon kaj edukadon pri:

  • ĉiaj lingvaj problemoj en la internaciaj kaj interŝtataj rilatoj;
  • la eblecoj, metodoj kaj sekvoj de plurlanda kaj mondskala lingvoplanado;
  • esperantologio.

Agadoj

  • eldonado;
  • kunordigado, informado kaj helpado al esplorantoj, dokumentantoj kaj rilataj organizaĵoj;
  • organizado de fakaj konferencoj, precipe la Esperantologia Konferenco en la UK;
  • konsilado al UEA pri temoj de sia kampo.

En 2014, dum la 99-a UK en Bonaero, okazis la 37-a sesio de CED, kunordigata de prof. Esther Schor kaj José Antonio Vergara, estrarano de UEA. La prezidanto de UEA, kaj tri estraranoj de CED, nome Humphrey Tonkin, Federico Gobbo kaj Michele Gazzola, partoprenis tritagan fakan konferencon pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado en la kanada urbo Kalgario, de la 4-a ĝis la 6-a de septembro, 2014 (revuo Esperanto, okt. 2014). Okazis ankaŭ neformala kunsido pri diversaj punktoj el la laborplano de CED, kreita en 1952, kadre de UEA, por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto (legu pli:http://bit.ly/1qwMZNW).

La CED-kunsidoj traktis plurajn iniciatojn, interalie la planojn por konferenco de universitatoj antaŭ la UK en Lillo, la venontan simpozion pri lingvoj kaj UN en Novjorko kaj la Tutmondan Kolokvon pri Instruado de Esperanto en la svisa kantono Neuchatel.

La revuo LPLP

La revuo Language Problems and Language Planning (LPLP), plurlingva revuo eldonata kunlabore kun la eldonejo John Benjamins, aperis en tri numeroj. La nova ĉefredaktoro ekde 2014 estas T. Reagan. Aperis kvar numeroj de Informilo por Interlingvistoj, novaĵbulteno kun bibliografiaj informoj kaj raportoj pri aktivaĵoj en interlingvistiko kiel scienca disciplino, redaktitaj de D. Blanke.

Vidu ankaŭ

  • Jarlibro 2015 sur paĝo 28.