Culver

El UEA-vikio
Revizio de 10:15, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Bonvolu noti ke UEA tute ne responsas pri la enhavo de la suba teksto. La nomo de la tradukinto ne estas konata. Vi trovos reagojn pri la artikolo en http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/


Why Esperanto Suppresses Language Diversity:

—Thoughts on Leaving the Esperanto Movement

Christopher Culver

Kial Esperanto Malsubtenas Lingvan Diversecon: — Ideoj Ĉe Foriro el la Esperanto-Movado

Kriĉjo CULVER

For nearly a decade, from 1995 to the first days of 2005, I was an speaker of Esperanto, the ‘international language’ initiated in 1887 by Warsaw oculist L.L. Zamenhof and actively used today by perhaps several tens of thousands of people. The depth of my involvement in the language and its movement was such that for some years I travelled exclusively by means of the language, gathered an international circle of friends among Esperantists, and even worked for a year as a volunteer in the central office of World Esperanto Association. In January 2005, however, I decided to leave Esperanto entirely. I had become increasingly vexed by its suppression of language diversity, an ironic characteristic of a movement which claims to strive for the appreciation of the languages of the world.

Dum preskaŭ jardeko, ekde la jaro 1995 ĝis la unuaj tagoj de 2005, mi estis parolanto de Esperanto, la “internacia lingvo” ekigita en la jaro 1887 de Varsovia okulisto L.L. Zamenhof kaj aktive uzata nuntempe fare de eble pluraj dekmiloj da homoj. Mi estis engaĝiĝinta en la lingvon kaj ĝian movadon tiom profunde, ke dum kelkaj jaroj mi veturadis nure pere de tiu ĉi lingvo, akumulis internacian aron da amikoj-Esperantistoj, kaj eĉ laboris dum unu jaro kiel volontulo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio. En januaro 2005 mi tamen decidis komplete Esperanton forlasi. Min pli kaj pli ĉagrenis, ke ĝi forpuŝas lingvan diversecon, kio ja estas ironia eco por movado, kiu sin asertas strebi al aprezado por la lingvoj de la mondo.

How Esperanto Presents Itself

Esperanto’s roots lie in L.L. Zamenhof’s understanding of language. As a young man in imperial Warsaw, Zamenhof was disturbed by the partition of the city’s inhabitants into four uneasy communities (Yiddish, German, Russian, and Polish) based on their native tongues. Esperanto, he hoped, would provide a common ground for communication between the linguistic communities, eroding national divisions.

Kiel Esperanto prezentas sin

La radikoj de Esperanto kuŝas en tio, kiel L.L. Zamenhof komprenis lingvojn. Dum lia junaĝo en imperia Varsovio Zamenhofon ĝenis, ke la urbo estis dispartigita en kvar komunumojn kun streĉitaj rilatoj (juda, germana, rusa kaj pola), surbaze de iliaj denaskaj lingvoj. Li esperis, ke Esperanto donos komunan bazon por komunikado inter la lingvaj komunumoj kaj malkonservos la naciecan disdividadon.

The largest international

Esperanto organisation and the major lobbying force for the movement is World Esperanto Association ( Universala Esperanto-Asocio UEA) with headquarters in Rotterdam, the Netherlands. For the last couple of decades, World Esperanto Assocation has presented itself to various international bodies as an advocate of language rights and language diversity. It enjoys official relations with the United Nations and UNESCO. Representatives of UEA are often present at the meetings of these organisations, as in March of 2005 when UEA president Renato Corsetti and activist Andy Künzli attended the yearly meeting of the UN

Commission on Human Rights.
La plej granda internacia

Esperanta organizo kaj la ĉefa lobiuma forto de la movado estas Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. Dum kelkaj lastaj jardekoj UEA prezentas sin al diversaj internaciaj instancoj kiel porstaranto de lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco. Ĝi ĝuas oficialajn rilatojn kun la Unuiĝintaj nacioj kaj Unesko. Reprezentantoj de UEA ofte ĉeestas kunvenojn de tiuj ĉi organizoj, ekzemple en marto 2005 la prezidanto de UEA Renato CORSETTI kaj aktivulo Andy KÜNZLI ĉeestis la jarkunvenon de la Komisiono de UN

por Homaj Rajtoj.
The

Prague Manifesto, launched at the World Congress of Esperanto in Prague in 1996, strongly claims that Esperantists appreciate language diversity. The fourth point of the Manifesto is for ‘multilingualism’, the fifth for ‘language rights’, and the sixth for ‘language diversity’. In the decade since its launch, the Manifesto has often been presented to the

public as a statement of principles that all Esperantists share.
La [http://www.lingvo.org/2/3/

Praga manifesto], lanĉita fare de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en la jaro 1996, asertegas, ke esperantistoj aprezas lingvan diversecon. La kvara punkto de la manifesto estas pri “multlingvismo”, la kvina pri “lingvaj rajtoj”, kaj la sesa pri “lingva diverseco”. Ekde ĝia lanĉiĝo jam jardekon la manifesto estas ofte prezentata al la publiko kiel deklaro

de principoj kiujn kunhavas ĉiuj esperantistoj.

Defence of national language is important, for language is culture, and inseparable from it. Language is the ultimate expression of human diversity. The effort to protect dying languages and to bring issues of language rights to the public’s attention is to be praised. One would think, then, that the Esperanto movement and UEA its voice provides a valuable service.b

Defendi naciajn lingvojn estas grave, ĉar lingvo estas kulturo, kaj estas neapartigebla disde tiu lasta. Lingvo estas la pleja esprimiĝo de homa diverseco. La klopodo protekti mortiĝantajn lingvojn kaj fokusigi la publikan atenton al la temo de lingvaj rajtoj estas laŭdinda. Oni do pensus, ke la Esperanta movado kaj ĝia voĉo [nome] UEA faras valorajn servojn.

The Reality of Esperanto

However, the concern of language protection so strongly expressed in lobbying is in fact betrayed within the movement. Indeed, from the very beginning the Esperanto movement has been reluctant to protect diversity. It is important to note that Zamenhof himself did not seem to accept the idea of language diversity, instead seeking to impose a single language on international discourse for, he thought, the sake of peace. In those early days of Esperanto, national languages are not seen as expressions of diversity, worthy of protection, but rather as obstacles to overcome. Little has changed.

La realaĵo de Esperanto

Tamen, la afero de lingvoprotektado, tiel emfaze esprimata en lobiumado, estas fakte perfidata ene de la movado. Ja tuj ekde la komenco la Esperanta movado estas malfervora pri protekti diversecon. Gravas rimarki, ke Zamenhof mem ŝajne ne akceptis la ideon de lingva diverseco kaj anstataŭe strebis enleĝigi unusolan lingvon por internacia komunikado, prosperige — kiel li pensis — al paco. En tiuj fruaj tagoj de Esperanto la naciaj lingvoj ne estis rigardataj kiel esprimiĝoj de diverseco, indaj je protekto, sed pli kiel superindaj obstakloj. Ne multo ŝanĝiĝis pri tio.

To return to the Prague Manifesto, let us consider the fourth point, for multilingualism:

Every member of the community has made the effort to learn at least one foreign language to a communicative level ... We maintain that the speakers of all languages, large and small, should have a real chance of learning a second language to a high communicative level.

Por reveni al la Praga Manifesto, ni konsideru la kvaran punkton, tiun pri multlingveco[/plurlingveco]:

Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu

fremdan lingvon ĝis parola grado ... Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika

nivelo.
The "one foreign language"

to which the Manifesto refers is, of course, Esperanto. Instead of emphasising the need to learn national languages, representing valuable and often endangered local cultures, the Esperanto movement considers its own artificial product a valid choice to fulfill the need for fluency in a second language. Furthermore, the point seems to accept this bare minimum of one language in addition to one’s native tongue, and does not advocate the continual education in languages throughout life necessary to

understand language diversity.
Tiu “unu fremda lingvo”, kiun la

manifesto celas, estas, memkompreneble, Esperanto. Anstataŭ emfazi la bezonon lerni naciajn lingvojn, kiuj reprezentas valorajn kaj ofte minacatajn lokajn kulturojn, la Esperanto-movado konsideras sian artefaritan produktaĵon plenvalora eblaĵo por plenumi la bezonon de flueco en dua lingvo. Plue, en ĝia argumentado ĝi ŝajne akceptas tiun ĉi povran minimumon, unu lingvon aldone al sia denaska lingvo, kaj ĝi ne argumentas por daŭra dumtutviva

lingva edukado, kiu bezonatas por kompreni lingvan diversecon.

In the sixth point of the Prague Manifesto we see a bold statement for language diversity.

In the Esperanto community ... language diversity is experienced as a constant and indispensable source of enrichment. Consequently every language, like every biological species, is inherently valuable and worthy of protection and support.

En la sesa punkto de la Praga manifesto ni vidas okulfrapan porstaron al lingva diverseco:

En[/Por] la Esperanto-komunumo ... la lingva

diverseco estas [perceptata kiel] konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem

kaj inda je protektado kaj subtenado.

Yet this goal contradicts the fifth point, for language rights.

In the Esperanto community the speakers of languages large and small, official and unofficial meet on equal terms through a mutual willingness to compromise.

Tiu celo tamen kontraŭdiras la

kvinan punkton, tiun pri lingvaj rajtoj.

En la Esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj

kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno,

dank’ al la reciproka volo kompromisi.
Esperantists are so concerned

with the notion of equality in communication that Esperanto is made mandatory and there is no space for the sharing of national languages. Language diversity cannot be a present reality if the use of a language is limited to its own small community with no cross-cultural exchange. In its zeal for putting two speakers on an (in any case unobtainable) ‘even ground’, the Esperanto movement destroys the diversity and multilingualism which it claims to support. In my experience, the idea of two people acheiving some wonderful equality through Esperanto is appreciated and praised much more highly among Esperantists than is the flourishing of national

languages.
Esperantistoj tiom zorgas pri la

afero de egaleco ĉe komunikado, ke ili devigas Esperanton, kaj ne estas spaco por kundividado de naciaj lingvoj. Lingva diverseco ne povas esti ĉeesta realaĵo, se la uzo de lingvo estas limigita je ĝia propra malgranda komunumo kun neniuj interkulturaj interŝanĝoj. En sia fervorego meti la parolantojn en (ĉiukaze neatingeblajn) “egalajn poziciojn” la Esperanto-movado detruas la diversecon kaj plurlingvecon, kiujn ĝi asertas subteni. Laŭ mia sperto, la ideo, ke du homoj atingu iun ĉarmegan egalecon pere de Esperanto, estas inter esperantistoj multe pli aprezata kaj laŭdata ol

prospero de naciaj lingvoj.
For an organisation claiming to

defend language rights, UEA is strangely silent concerning actual examples of language oppression. For example, as I write this supporters of the Mari language in the Republic of Mari El in Russia are facing enormous obstacles, including beatings and loss of their jobs. Yet, UEA issues no condemnation against this and similar denials of the right to use one’s native language. The only ‘injustice’ which UEA seems to protest, to judge from the statements of its president Renato Corsetti , is the teaching of English as a

foreign language.
Por organizo, kiu pri si asertas

defendi lingvajn rajtojn, UEA strange silentas koncerne al efektivaj ekzemploj de lingva forpuŝado. Ekzemple ĝuste nun la subtenantoj de la maria lingvo en Maria respubliko en Rusio fruntas enormajn obstaklojn, inkluzive de batado kaj maldungado. Tamen UEA ne eligas ajnan kondamnon kontraŭ tiu kaj similaj malrespektadoj de la rajto uzi sian denaskan lingvon. Ŝajne la nura “maljustaĵo” kontraŭ kiu UEA protestas, se juĝate laŭ la eldiroj de ĝia prezidanto Renato

Corsetti, estas instruado de la angla kiel fremda lingvo.
To truly understand what the use

and spread of Esperanto means for language diversity, however, we should examine its own body of speakers. Instead of protecting the native languages in its midst, Esperanto usually supplants them. Whenever two Esperantists meet, they are expected to speak Esperanto regardless of any command of each other’s language. Loyalty to Esperanto is meant to override curiosity about other cultures. It is obvious that this idea, applied vastly, cannot be reconciled with the public aim of protection of language

diversity.
Por vere kompreni, kion la uzo

kaj disvastiĝo de Esperanto signifas por lingva diverseco, ni tamen devas ekzameni ĝian propran parolantaron. Anstataŭ protekti la naciajn lingvojn en sia sino, Esperanto kutime anstataŭas ilin. Ĉiam kiam du esperantistoj renkontiĝas, estas supozate, ke ili parolu Esperanton, senrigarde al ilia regado pri lingvo(j) de la alia. Lojaleco al Esperanto laŭintence superas scivolemon pri aliaj kulturoj. Evidente, tiu ĉi ideo, vaste aplikata,

ne estas kunigebla kun la porpublika celo protekti lingvan diversecon.
Indeed, Esperanto is so strongly

obligatory that its use is expected among any two Esperantists even if they speak the same native language. The act of speaking in one’s native language with an Esperantist of the same mother tongue, referred to with the Esperanto neologism krokodilado, is one of the great taboos of the Esperanto movement and generally invites a

scolding from other members of the movement.
Efektive, Esperanto estas tiom

forte deviga, ke oni atendas ĝian uzon inter du esperantistoj eĉ se ili parolas la saman denaskan lingvon. La ago paroli sian denaskan lingvon kun esperantisto kies denaska lingvo samas, nomata per Esperanta neologismo krokodilado, estas unu el grandaj tabuoj de la Esperanta movado kaj ĝi ĝenerale

instigas al primokado fare de la aliaj membroj de la movado.

The argument may arise that people attend congresses for the sake of practising Esperanto and therefore it is inappropriate to speak other languages. The first response is that, provided that they understand one another, it is never inappropriate for two people to speak the native language of one or the other, for to do otherwise is to rule out any true cultural exchange. A second response is that Esperantists cannot be expected to limit this insistence on Esperanto to congresses, for many Esperantists look to congresses as ideal environments. Many times I have heard some Esperantist say "How I wish the whole world were like an Esperanto congress!" The norms of congresses, including the censure of the use of any language other than Esperanto, would serve as models for all international communication, as well as for communication in international contexts between two people of the same native language.

Oni povus rebati, ke homoj partoprenas kongresojn kun la celo ekzerci Esperanton, kaj tial ne taŭgas paroli aliajn lingvojn. La unua respondo al tio estas ke, kondiĉe ke ili reciproke komprenas sin, neniam estas netaŭge por homoj paroli denaskan lingvon de unu aŭ de alia, ĉar fari alimaniere signifas malebligi iun ajn veran kulturan interŝanĝon. Dua respondo estas, ke oni ne povas atendi, ke esperantistoj limigos sian insistadon pri Esperanto nur je kongresoj, ĉar multaj esperantistoj rigardas la kongresojn idealaj medioj. Multfoje mi aŭdis iujn esperantistojn diri “Mi tiel deziras, ke la tuta mondo estu kiel Esperanta kongreso!” La normoj de kongreso, inkluzive de la cenzuro kontraŭ la uzo de ajna alia lingvo ol Esperanto, servus kiel modeloj por la tuta internacia komunikado, kaj samtiel por komunikado en internacia medio fare de du homoj, kies denaskaj lingvoj samas.

Finally, the Esperanto

movement’s claim of equality in communication is ludicrous, as the movement has a core of extremely fluent and normative speakers whose speech is challenging to new or ‘provincial’ Esperantists. I have occasionally seen such inequality in fluency or dialect between two Esperantists that they could switch to a national language and speak at greater ease. Not only is language diversity suppressed for the sake of equality, but the goal of equality

itself is ultimately neglected.
Fine, la aserto de la Esperanta

movado pri egaleca komunikado estas ridinde absurda, ĉar en la movado ekzistas kerno de fluegaj kaj normigaj parolantoj, kies parolo defias al novaj aŭ “marĝenaj” esperantistoj. Fojfoje mi vidis tiajn malegalajn fluecojn aŭ dialektojn ĉe du esperantistoj, ke ili povintus transŝalti al nacia lingvo kaj paroli pli facile. Ne nur ke la lingva diverseco estas forpuŝata favore al egaleco, sed eĉ ke

la egaleco mem kiel celo estas entute prifajfata.

Wasting of Public Resources

The Esperanto movement’s activities go beyond mere lobbying to use of public funds. UEA’s youth section TEJO receives thousands of euro annually from the Council of Europe for projects which propagate this supression of language diversity. TEJO mainly uses this funding to organise seminars on vacuous themes such as ‘project management’ or ‘youth co-operation’. With the exception of a seminar on organising language festivals in 2001 (for TEJO’s brief campaign) I cannot think of a single seminar where the public funding was truly used for the furthering of language diversity. Indeed, a frequent criticism of these seminars is they seem to have little effect beyond raising a new generation of activists who will in turn organise more meaningless seminars.

Malŝparado de publika mono

La aktivaĵoj de la Esperanta movado superiras nuran kampanjadon pri uzo de publika mono. TEJO, la junulara sekcio de UEA, ricevadas ĉiujare milojn da eŭroj de Konsilio de Eŭropo por projektoj, kiuj antaŭenpuŝas tiun ĉi malsubtenadon de lingva diverseco. TEJO ĉefe uzas tiun ĉi monsubtenon por organizi seminariojn pri vakuecaj temon kiel “projektmastrumado” aŭ “junulara kunlaboro”. Escepte de seminario pri okazigado de lingvaj festivaloj en la jaro 2001 (okaze de la menciita mallonga kampanjo de TEJO), mi ne povas memori eĉ pri unu sola seminario, kie la publika monsubteno estus vere uzata por antaŭenigi lingvan diversecon. Ja oni ofte kritikas tiujn ĉi semirariojn, ke ili ŝajne havas apenaŭ iun efikon krom kreskigi pluan generacion de aktivuloj, kiu siavice organizos pluajn sensencajn seminariojn.

Esperanto is not a harmless hobby enjoyed by afficionados in their personal time, but rather it is deeply involved with public institutions. Yet, the consequences of the movement’s ideals are undesirable for the public which these institutions serve.

Esperanto ne estas sendanĝera hobio ĝuata fare de favorantoj en ilia propra tempo, sed, pli trafe dirite, ĝi estas profunde implikita kun publikaj instancoj. Tamen, la konsekvencoj de la idealoj de la movado estas ja nedezireblaj por la publiko, al kiu tiuj ĉi instancoj servu.

Better Than English?

Esperantists often say that they are standing up to a worldwide hegemony of English, but it is clear that Esperanto imposes its own hegemony so strictly that even English could be called preferable. I have seen far more interest in learning and practising other languages in English-using international circles than among Esperantists.

Pli bona ol la angla?

Esperantistoj ofte diras, ke ili kontraŭstaras la tutmondan hegemonion de la angla; tamen klaras, ke Esperanto trudas sian propran hegemonion tiom severe, ke eĉ la angla povus esti konsiderata pli preferinda. Multe pli da interesiĝo pri lerni kaj praktiki aliajn lingvojn mi vidis en angle parolanta internacia medio ol inter esperantistoj.

During recent travels to Spain,

I had the opportunity to observe participants in a pan-European seminar on youth and globalisation. While English was the default language of this group, in conversations between any two people the participants would often switch to the native language of one or the other. For example, a young man from France would greet another in English, but upon discovering that his conversation partner is from Italy, would switch to Italian. This would not find approval among Esperantists. Ironically, English proves the neutral choice here. It is often seen as a sure bet for international communication among young people in many countries, but it is well understood that other languages may serve just as well. In the Esperanto movement, on the other hand, there is an ideological attachment to Esperanto which mandates its use even if there are other,

more culturally rich possibilities.
Dum miaj antaŭnelongaj vojaĝoj

al Hispanio mi havis okazon observi partoprenantojn dum tuteŭropa seminario pri junularo kaj tutmondiĝo. Dum la angla estis la antaŭsupozata lingvo de la grupo, en la konversacio inter iuj ajn du partoprenantoj oni ofte transŝaltadis al la denaska lingvo de tiu aŭ la alia. Ekzemple junulo el Francio salutis aliulon en la angla, sed eksciinte ke la kunkonversacianto estas el Italio transŝaltis al la itala. Tia sinteno ne trovus aprobon inter esperantistoj. Ironie, la angla ĉi tie pruviĝas neŭtrala elekto. Oni ofte vidas ĝin kiel certe priveteblan eblecon por internacia komunikado inter junaj homoj en multaj landoj, sed oni ja komprenas ke la aliaj lingvoj povas esti uzataj same bone. En la Esperanta movado, aliaflanke, estas ideologia ligiĝo al Esperanto, kiu devigas ĝian uzon

eĉ se estas aliaj, kulture pli riĉaj eblaĵoj.

Esperanto tends to impose its vocabulary upon the native languages of its speakers just as English is so often assailed for. In his book Esperanto sen mitoj (‘Esperanto without myths’, Antwerp: Flandra Esperanto-Ligo, 1999) author Ziko Marcus Sikosek gives a hypothetical German-language conversation among a local workgroup absurdly riddled with Esperanto parlance, a phenomenon that nearly all Esperantists have experienced. One can see immediately the kind of detrimental effect Esperanto can bring.  

Esperanto emas trudi sian vortaron en la denaskajn lingvojn de ĝiaj parolantoj, ĝuste pri kio oni ofte atakas la anglan. En sia libro Esperanto sen mitoj (Antverpeno: FEL, 1999) la aŭtoro Ziko Marcus SIKOSEK donas eblan germanlingvan konversacion ene de loka laborgrupo absurde enigmigitan de Esperanta ĵargono — tiun ĉi fenomenon spertis preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Oni povas tuj vidi, kian damaĝan efikon Esperanto povas havi.

Da hat ein estrarano von TEJO geschrieben, daß er einen kontribuo für den internacia vespero oder das distra programo hat. Gibt’s dafür ’n rabato? Sein aliĝilo und die antaŭpago haben wir. Dann beträge seine kotizo als memzorganto und B-landanonoch 50 Mark.

(Sikosek 1999: 166)

Da hat ein estrarano von TEJO geschrieben, daß er einen kontribuo für den internacia vespero oder das distra programo hat. Gibt’s dafür ’n rabato? Sein aliĝilo und die antaŭpago haben wir. Dann beträge seine kotizo als memzorganto und B-landano noch 50 Mark.

(Sikosek 1999: 166)


Alternatives

There are ways to meaningfully improve the lot of national languages and enjoy the same benefits which Esperanto claims to provide without being involved with the Esperanto movement.

Alternativoj

Ekzistas manieroj sencohave plibonigi multon pri naciaj lingvoj kaj ĝui la samajn bonaĵojn, kiujn Esperanto laŭdire disponigas, sen implikiĝi kun la Esperanta movado.

Instead of supporting the

duplicitous work of World Esperanto Assocation, one should give attention to other organisations for language protection, such as Onze Taal in Holland or the Youth Association of Finno-Ugric Peoples (

Молодежная Ассоциация финно-угорских народов MAFUN) in Finland, Estonia, Hungary, and Russia.
Anstataŭ subteni la duvizaĝan

laboron de UEA, oni donu sian atenton al aliaj organizaĵoj por lingvoprotektado, kiel Onze Taal en Nederlando aŭ Junulara Asocio de Finno-Ugraj Popoloj (MAFUN)

en Finnlando, Estonio, Hungario kaj Rusio.
Esperanto congresses are fun

international events, but one can find the very same ambience at a summer language course. Instead of spending your holidays among Esperantists, speaking their artificial language and ignoring national cultures, consider registering in a course on an endangered minority language, where you can conscientiously help to preserve a valuable and threatened culture

while still enjoying tourism and sightseeing.
Esperantaj kongresoj estas

amuzaj internaciaj aranĝoj, sed oni povas trovi ĝuste tian saman etoson en somera lingvokurso. Anstataŭ pasigi vian libertempon inter esperantistoj, parolante ilian artefaritan lingvon kaj ignorante naciajn kulturojn, pripensu registriĝon en kurson de endanĝerigita minoritata lingvo, kie vi povas konscie helpi al konserviĝo de valora kaj minacata kulturo, kaj dume

tamen ĝui turismon kaj vidindaĵojn.
If you are a citizen of a member

country of the Council of Europe, consider writing to your representatives to protest the Council of Europe’s funding of the activities of World Esperanto Association’s youth section, which do nothing to further the goal of a truly diverse Europe. Protest UEA’s representation in formal supranational meetings. The claims of Esperantists about the goals of their movement should be met and refuted so that governments can provide productive undertakings

for their citizens.
Se vi estas civitano de ŝtato

membra en Konsilio de Eŭropo, pripensu skribi al viaj reprezentantoj proteste kontraŭ tio, ke Konsilio de Eŭropo monsubtenas aktivaĵojn de la junulara sekcio de UEA, kiu faras nenion por antaŭenigi vere diversan Eŭropon kiel celon. Protestu kontraŭ tio, ke UEA reprezentiĝas en oficialaj interŝtataj renkontiĝoj. La asertojn de esperantistoj pri la celoj de ilia movado oni kontraŭstaru kaj malpruvu, por ke registaroj povu disponigi efikajn

agojn/garantiojn por siaj civitanoj.

Esperanto is clearly detrimental to language diversity. I hope the public will better understand the urgent need for protection of national languages and will see that Esperanto is not only unproductive to such goals, but in fact threatens the ‘rainbow’ of languages.

Esperanto estas klare damaĝa al lingva diverseco. Mi esperas, ke la publiko pli bone komprenos la urĝan bezonon protekti naciajn lingvojn kaj vidos, ke Esperanto estas ne nur neefika por tiuj ĉi celoj, sed fakte ĝi minacas la lingvan “ĉielarkon”.

Copyright ©2003–2005 [mailto:crculver@christopherculver.com Christopher Culver]

See the link to the original article http://www.mujweb.cz/www/krichjo/index.htm
Read the response to this essay http://co.uea.org/~tejo/diversity.htm

[http://www.mujweb.cz/www/krichjo/index.htm reen al pluraj koncernaj ligiloj]