BRAZILO

El UEA-vikio
Revizio de 10:15, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Fazenda-Escola (Bieno-lernejo) BONA ESPERO Alto Paraíso de Goiás Brazilo tel.0055 62 446 11 75 bonaespero@aol.com

Temas pri Centro, kiu iĝiis en la daŭro de la lastaj 30 jaroj vera informcentro pri Esperanto, ĉar tie esperantistoj realigas volontule socihelpajn agadojn, ĉefe por infanoj en riska socia situacio. Tiu fakto vekis grandan atenton en televido, radio kaj ĵurnaloj, ĉar ĝenerale oni opinias, ke esperanto-parolantoj nur zorgas pri literaturo kaj gramatiko kaj vivas iom ekster la dinamika fluo de la socio. Periode aperas televidfilmoj, eĉ laste en la Parlamenta kanalo pri la fakto, ke en Bona Espero Esperanto estas ĉiutage uzata. Daŭre tie okazadas kursoj de esperanto por infanoj kaj vizitantoj kaj homoj el la regiono.