Asocio Por Eŭropa Konscio

El UEA-vikio
Revizio de 10:15, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (3 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi






La celo de la Asocio estas evoluigi eŭropan koncion en EU. Tiun konscion ankoraŭ neniu sisteme prilaboras. Laŭ ni necesus edukado por eŭropa konscio en bazaj lernejoj de ĉiuj EU-landoj, edukad pri valoroj de Eŭropo kiaj la socialaj helpoj diverstipaj, maldiskriminacio kaj valorigo de diferencoj, diferencoj politikaj, rasaj, religiaj naciaj, lingvaj, etnologiaj, historiaj ktp. Sed por evoluigi komunan konscion kroma kondiĉo estas ankaŭ ĉefsigno de komuna identeco - komuna identeca lingvo. Komuna komunika lingvo povas esti kiu ajn aŭ pluraj, sed komuna identeca lingvo povas esti nur neŭtrala. Sekve nia Asocio havas la celon konsciigi eŭropanojn pri neceso interkonsenti pri komuna identeca eŭropa lingvo neŭtrala. La vojo por tio povas esti la politika principo, kiun EU jam akceptis: la subsidiara principo. Tial nia celo estas ankaŭ batali por ke EU leĝigu la jenan principon: La lingvan suverenecon en EU oni reguligas same kiel la politikan suverenecon laŭ la principo de subsidiareco. Ni invitas ĉiujn eŭropanojn interesitajn por agadi tiusence aliĝi al AEK, aktivi en ĝi, partopreni en ties aranĝoj kaj edukiĝi per literaturo pri tio. Elementa libro, kiun devus ĉiu membro konsulti estas legebla ĉe virtuala biblioteko www.esperanto.se (Eŭropa ideologio de Zlatko Tiŝljar) kaj aĉetebla ĉe UEA aŭ AEK. Novaĵojn pri niaj aranĝoj kaj okazaĵoj ni anoncas en elektronika informilo NUN che www.esperanto.se. Nia TTT-pagho: www.drustvo-aek.tk Nia adreso: Asocio por eŭropa konscio, Si-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio. zlatko.tisljar@siol.net. Jara kotizo: 6 eŭroj pagebla al la konto ĉe UEA kult-a.