Artikolo Pri Esperanto De Abel Montagut

El UEA-vikio
Revizio de 10:15, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (5 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Abel Montagut

Filologo pri latinidaj lingvoj


LA KONTRIBUO DE LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO FAVORE AL LA PLUEKZISTO DE LA LINGVA DIVERSECO

1. Bazaj donitajhoj pri la internacia lingvo esperanto

2. Kiel ghi favoras la lingvan diversecon

3. Precizigoj

4. Proponoj pri agado

5. Konkludoj


1. BAZAJ DONITAJHOJ PRI LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO

1.1. Ghi estas neutrala internacia lingvo, uzata jam de 117 jaroj. Ghi estis proponita de D-ro Zamenhof, sub la nomo _Lingvo Internacia_, per broshuro publikigita en Varsovio en 1887. _Esperanto_ estas la pseudonimo kiun uzis la autoro.

1.2. Ghi akiris socian internacian uzon precipe ekde 1905 kiam okazis la unua kongreso, kun partoprenantoj el 20 landoj, en Bulonjo-sur-Maro, Francio.

1.3. Nuntempe ghi estas vivanta lingvo kun nombro da parolantoj kiu iras, lau la plej fidindaj el la taksoj, de 40.000 ghis 150.000; ne eblas precizigi la nombron char ne ekzistas chi-rilataj censoj. Indas substreki ke 80% de la lingvoj en la mondo havas malpli ol 100.000 parolantojn. Do, ghi estas tute normala lingvo(1).


2. KIEL GHI FAVORAS LA LINGVAN DIVERSECON?

2.1. En la aktualaj kondichoj:

2.1.1. Per diskonigo de la diversaj lingvoj kaj kulturoj, precipe de tiuj minoritataj (okaze de kongresoj, tra interreto au retposhto, en ekspozicioj kaj festivaloj de la lingvoj, chu organize chu kunlabore)(2) .

2.1.2. Per praktikado de la lingva diverseco: chiuj parolantoj de la internacia lingvo estas almenau dulingvaj. Ofte ili scipovas tri lingvojn au pli, kaj ili montras altan interesighon pri la lingvoj ghenerale. Kaj ofte Esperanto stimulas ĉe ili la emon lerni pliajn lingvojn, konatiĝi pli profunde kun kulturoj kiujn ili ekkontaktis unue per Esperanto.

2.1.3. Per valorigo de la egaleco de lingvaj rajtoj surbaze de neutrala komunikado, rifuzante la altrudon au superregon de iu ajn nacia lingvo. Chi tiu ideo klare trovighas ekde la komenco en tekstoj de Ludwik Lejzer Zamenhof [Ludoviko Lazaro Zamenhof] (1887, 1900, 1905...), de la mondaj kongresoj, ktp.


2.2. En optimumaj kondichoj de ghenerala uzado en internaciaj rilatoj, neutrala interlingvo favorus la pluekziston de la lingva diverseco en vastampleksa kadro de la ekologio de la lingvoj. La lingva diverseco havas shancojn hodiau se ghi akordigeblas kun tutgloba komunikado. Se ne eblus ilin akordigi restus nur du ekstremoj: izoligho de chiu lingvo au malapero de la autenta (ne folklora) diverseco.

Internacia neutrala lingvo kapablas optimume kongruigi chi tiujn du dimensiojn. Char:

2.2.1. Ghi favoras ekvilibron inter la lingvoj kaj reciprokon inter la kulturoj.

Okaze de ghenerala lernado de neutrala internacia lingvo, ankau la parolantoj de la angla (kaj de aliaj lingvoj vaste parolataj) bezonus ghin lerni, kio starigus chiujn homojn en situacio de pli granda egaleco kaj faciligus reciprokajn plurdirektajn kulturajn intershanghojn(3). Reduktighus la unulingvismo, kiu kuntrenas mensan fermighon al la diverseco.

La kosto de la nuntempa malekvilibro pro la hegemonio de la angla estis detalita, en la sfero de la instruado, de François Grin, profesoro pri ekonomio en la Universitato de Ghenevo. Ekzemple, Usono shparas chiujare dekses mil milionojn (16.000 M) da dolaroj, char ties elspezo por instruado de aliaj lingvoj estas nur simbola. Chi tiu sumo reprezentas inter 1/3 kaj ½ de ties bugheto por esplorado kaj edukado, bazo de la scienca, teknologia kaj armea disvolvighoj, al kiuj nerekte kontribuas la aliaj landoj lernantaj au praktikantaj la anglan(4). Aparte staras la enormaj enspezoj pro la rekta vendado de chi-rilataj kulturaj varoj, la lingvolernaj staghoj fare de eksterlandanoj, ktp. La unuflanka malekvilibro estas kolosa, kun ties sekva damagho por la diverseco.

Redistribuo de la elspezoj destinitaj al la instruado kaj al la praktikado de la diversaj lingvoj kondukus al pli proporcia kaj komparebla plirichigho akorde kun la lokaj iniciatoj sen dekomencaj nesupereblaj malegaloj. Ekz., en Europa Unio oni povus antauenigi intershanghojn por la lernado de la neutrala interlingvo en chiu ajn unia lando, kune kun programita lernado de bazaj konoj de la respektivaj lingvoj. Tio chi favorus la diversighon de ofertado kaj mendado dise tra la tuta teritorio rilate al lernolibroj, feriaj staghoj, vastpublikaj revuoj, ktp. Kaj tio vekus postan interesighon por vojaghado, universitata studado, esplorado au laborado disradie en malsamaj landoj, kun la certeco ke oni ghuus la necesan interkomprenighon. Ene de similspeca kadro la diverseco kaj egalecaj interrilatoj ricevus favoran impulson(5).

2.2.2. Internacia neutrala lingvo ebligas signifan temposhparon, kiun oni povas dedichi al alproprigo de aliaj lingvoj, lerneje au autodidakte.

Esperanto estas plenkapabla lingvo, sed rimarkinde pli facile regebla ol nacia lingvo, precipe char ghi konsistas el internaciaj leksemoj kaj elementoj tre vaste konataj, kiujn eblas libere komibini akorde kun la lingvaj universaloj kaj akorde kun la universala principo de la gheneraliga asimilado, kiun analizis la psikologo Jean Piaget.

La grado de facileco de esperanto pruvighis per empiriaj eksperimentoj faritaj laulonge de ghia historio, depost la 1920-aj jaroj (ekz-e tiuj kontrolitaj de la Ligo de Nacioj) ghis la nuntempo. Depende de la origina lingvo kaj de aliaj variantoj, la spektro iras de 2,1 ghis 7,4. Averaghe rezultas, ke unu-jara lernado de esperanto egalas al 4-jara lernado de alia (nacia) lingvo. La tempon shparitan oni povas efektive dedichi al lernado de aliaj lingvoj kaj kulturoj, ankau de la angla kaj evidente de tiu propra au de la najbaraj, kio favoras la kultivadon kaj plifortigon de la lingva diverseco.

2.2.3. Ghi implicas la praktikan valorigon de la lingvaj egaleco kaj diverseco.

Okaze de la lernado de internacia neutrala lingvo chiam disvastighas la ideo pri egaleco kaj reciproka respekto. Tute ne la ideo pri anstatauado au unuflanka superrego de lingvo fremda al la historia au socia grupo, kiu deziras konservi siajn koheron kaj autoktonan esprimilon.

Chi tiu koncepto akompanis dekomence la diskonigon de la internacia lingvo esperanto.

Efektiva uzado de neutrala lingvo por internaciaj kontaktoj favorus gheneralan deeksteran valorigon kaj deinternan memestimon fare de la parolantoj de la diversaj lingvoj, kiom ajn ili malgrandas, kio estas esenca kondicho por la konservado de chiu lingvo kaj, do, de la lingva diverseco, lau la eksplicitaj asertoj de Mühlhäusler (1996/2002), David Crystal (2000), Akira Yamamoto (1998), Lynn Landweer (1998), Carme Junyent (1998) kaj aliaj(6).

Chi tiun perspektivon ni povas nomi integreca lingvoekologio, char ghi atribuas ekvilibran kaj interrilatan gravecon jen al la tutgloba kaj jen al la loka au nacia komunikadoj. Se ni forgesas iun el ambau dimensioj au polusecoj, la interlingva kontakto, kiu estas chiam plirichiga kaj hodiau nemalhavebla, farighas malekvilibra kaj tiuj malpli fortaj suferas la misajn sekvojn.

Tiel do internacia neutrala lingvo estas volboshlosilo por integreca ekolingva ekvilibro.

3. KELKAJ PRECIZIGOJ

Legeblas kelkaj eraraj informoj en la faka literaturo au en la gheneralaj studoj kiuj estas korektendaj. Mi grupigos ilin en du blokojn.

3.1. Esperanto ne celas esti la sola lingvo

3.1.1. Tio restas klare difinita en la fundamenta Deklaracio pri la esperantismo en 1905, unuanime aprobita dum la 1a Kongreso en Boulogne-sur-Mer, surbaze de vortigoj de D-ro Zamenhof. Chi tiu Deklaracio, daure valida, esprimas ke la celo estas “disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, [...] ‘ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn’”(7).

3.1.2. Siaflanke, Unesko, en Rezolucio de la Ghenerala Konferenco okazinta en Montevideo (Urugvajo) en 1954, en ties paragrafoj 4221 kaj 4222 konstatas ke la rezultoj atingitaj per esperanto por la proksimigo de la popoloj de la mondo respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Inter chi tiuj celoj trovighas “stimuli la fekundan diversecon de l’ kulturoj”, kiel memorigis la nuna Ghenerala Direktoro, Koïchiro Matsuura, dum la inauguro de la Barcelona Forumo. La rezolucio de 1954 estis konfirmita per nova Rezolucio de la Ghenerala Konferenco en Sofio (Bulgario) en la jaro 1985, kiu kompletigis ghin per pluraj konsiloj al la shtatoj-membroj, inter kiuj menciindas la instigo al la enkonduko de studprogramo pri la lingva temo kaj pri esperanto en la lernejoj kaj en la institucioj de supera edukado.

3.2. Esperanto ne fiaskis

3.2.1. Char ghi farighis vivanta lingvo. Inter la centoj da projektoj kaj eksperimentoj de internacia lingvo, nur esperanto sukcesis ekesti vivanta lingvo en grado plenrajte komparebla, internacie uzata en la vivo/dum la daŭro de 4 generacioj, kun richa kultura tradicio, originala kaj tradukita (sed tio sonas kvazaŭ ĝia tuta kulturo estus literatura!) , kaj kun disvastigho en chiuj kontinentoj. Fakte, temas pri senprecedenta sukceso en la kulturhistorio.

3.2.2. Rilate al la celo farighi ghenerale uzata internacia lingvo, ankau ne eblas aserti ke ghi fiaskis.

3.2.2.1. Unuavice, Zamenhof prezentis tiun celon sen fiksa tempolimo. En la jaro 1900 li skribis: “povas esti ke ghi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj au ech post kelkaj centoj da jaroj” kaj ankau ke eble la ideo endormighos “je tutaj dekjaroj”.

3.2.2.2. Aliflanke, se la celo pri ekvilibra kunvivado de la lingvoj surbaze de internacia neutrala lingvo dezirindas, kiel logikas diri ke ghi fiaskis? Pri io dezirinda kaj pozitiva por la homaro oni ne asertas ke ghi fiaskis, sed ke oni ankorau ne atingis ghin, kaj do necesas laboradi tiucele. Ekz-e, se oni kredas tion pozitiva kaj dezirinda, oni ne asertas ke “la egaleco inter viro kaj virino fiaskis” (char en multaj landoj kaj cirkonstancoj diskriminacio realas), au ke “la paco fiaskis” (char plu ekzistas militado en multaj landoj). La samon eblas diri pri alfabetigado, kontraurasismo, ktp.

3.2.2.3. Krom la favoraj opinioj siatempe esprimitaj far renomaj lingvistoj (Max Müller, Antoine Meillet, Edward Sapir, Mario Pei...), pli freshdate pozitive konsideris la shancojn de la internacia lingvo autoroj kiel André Martinet (Praktika Lernejo de Altaj Studoj, Francio; iama membro de la asocio IALA), 1991, Umberto Eco (verkisto kaj semiologo), 1993/1996, Tove Skutnabb-Kangas, 2000, Robert Phillipson, 2003(8).

Simile estas eraro aserti ke la angla plenumas la funkciojn kiujn celis esperanto (kaj do ke esperanto fiaskis antau la angla). La impona disvastigho de la angla dum la lastaj jardekoj estas, interalie, klara pruvo pri la bezono je lingvo por internacia komunikado. Sed la demando pri integreca lingvo-ekologio favoranta la pluekziston de la lingva diverseco ne estas solvita pere de la angla, ech se temas pri baza angla lingvo. Chu en unu au en alia formo, ghi ne estas neutrala kiam intervenas denaskaj parolantoj, nek reciproka, kaj ne eblas sufiche regi ghin sen malekvilibraj investoj je ekonomia, tempa kaj identeca niveloj(9).


4. PROPONOJ PRI AGADO

4.1. Esencas levi la prestighon de la internacia lingvo kune kun la prestigho de la valoro de chiuj lingvoj, t.e., levi la konon pri la nepra utileco de internacia neutrala lingvo por la egalrajta valorigo de chiuj lingvoj. La fundamento por ajna socia shangho estas la konsciigo kaj la disvastigo de la ideoj pli frue al la konkretaj praktikoj. Por levi tiun prestighon ekzistas pluraj vojoj: seriozaj esploroj, publikaj au privataj investoj (por favori la merkatan bildon: oni shatas nur tion kio perceptatas kiel moderna kaj aktuala), konsiderante ke la kosto pro la perdo de la lingva diverseco multe pli grandas ol la kosto de investo subtenanta la diversajn lingvojn kaj samtempe neutralan internacian komunikilon. La socia (do, ankau ekonomia) kosto kiun kuntrenus la perdo de la diverseco estis klare prezentita de David Crystal (Language Death, Cambridge University Press, 2000, pàg. 32-67) kaj aliaj. (Tiuj aliaj: mi ne legis la libron de Crystal, sed laŭ foliumo ĝi estas pli supraĵa ol kaj ĉiukaze posta al la bona verko de Nettle-Romaine: Vanishing Voices, vidu http://users.ox.ac.uk/~romaine/vvoices.html .) Ankau en dokumentoj de la Europa Unio.

4.2. Necesas plurfakaj studoj pri la lingva komunikado je monda au je kontinenta niveloj (lau perspektivoj psikologia, sociologia, amaskomunikila, ekonomia, lingvopolitika, jura, filozofia, antropologia, historia, pedagogia, informadika...). Profesoro Robert Phillipson konsideras ke nenio farighis sur la kampo de lingvopolitiko ene de ellaborita multfaka kadro, almenau en Europo(10). Temas pri teoria aspekto ofte forgesita malgrau ghia decida graveco por la kunvivado.

4.3. Efektivigi kunordigitajn eksperimentajn aplikojn de la internacia lingvo. Ekz-e, kun la celo pritaksi en kompleta statistika maniero la propedeutikan valoron de esperanto en la instruado kiel optimuma preparbazo por la lernado de aliaj lingvoj danke al chi ties reguleco, kiel eblas dedukti de la eksperimentoj kontrolitaj de la Universitato de Paderborn (Germanio)11). Alia propono estas enkonduki ghian eksperimentan instruadon samtempe en kelkaj lernejoj de diversaj landoj sur la bazo de interregistara konvencio subskribita de almenau tri landoj, prefere samlimaj, ekz-e en Europa Unio. Poste oni povas organizi intershanghojn, renkontighojn, ktp., kiuj helpus al la unueco kaj al la diverseco, kiel prezentite en la punkto 2.2.1(c). Similaj aplikoj jam estis faritaj, tamen en malvasta amplekso kaj sen interregistara konvencio.


5. KONKLUDOJ

5.1. Internacia neutrala lingvo necesas por ekologia ekvilibro de la lingvoj kun la celo konservi la lingvan diversecon en mondo karakterizita de tutplanedaj interkomunikado kaj intershanghoj. 5.2. Chi tiun perspektivon ni nomas integreca lingvoekologio. Internacia neutrala lingvo estas decida elemento, volboshlosilo por integreca ekolingva ekvilibro(12).

(1) La plej grava asocio havas entute chirkau 18.000 membrojn en 111 landoj. Ili pli multas en Europo, sed la lingvo relative disvastighis ankaŭ en ekz. Chinio, Japanio, Irano, Madagaskaro, Kubo, Brazilo, (Suda) Koreio, Togolando, Usono... Ekzistas minimume 200 familioj kie oni uzas esperanton kiel unu el la familiaj lingvoj. Oni instruas ghin en 151 universitatoj kaj altlernejoj krom en 600 unuanivelaj kaj duanivelaj lernejoj. Chiujare estas eldonataj pli ol 200 libroj; entute estis publikigitaj pli ol 30.000 libroj ghis nun, inter kiuj pli ol duono estas tradukoj. Ekzistas minimume 250 periodajhoj (paperaj kaj interretaj), krom vidbendoj, muzikaj K-diskoj, regulaj elsendoj per radio kaj okaze per televido. Ghi estas chiutage uzata precipe en interreto, kie trovighas 2000 TTT-ejoj kun pli ol 150.000 paghoj. Libere serchante ekz. per Google oni ricevas 1,1 milionoj da paghoj, Abundas retbabilejoj kaj retmesaghoj, sed ghi uzatas chiutage ankau en renkontighoj kaj kongresoj. Por la periodo de marto ghis decembro 2004, ekz., estis anoncitaj pli ol 100 plurtagaj renkontighoj en 34 landoj. La chiujaraj mondaj kongresoj kunigas ghenerale inter 1000 kaj 4000 homojn; okaze de la 72ª kongreso en Varsovio en la jaro 1987ª kunvenis 5496 partoprenantoj el 72 landoj. Vd. www.lingvo.org/ghisdate [NB. ne transformu g-h al chapelita litero]

(2)En januaro 2003 la Europa Komisiono akceptis antauprojekton pri organizado de lingvaj festivaloj, kiun prezentis la Asocio por Europa Konscio kune kun Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo trovighas en Rotterdamo. Unu el la statutaj celoj de UEA estas plifaciligado de konkaktoj —harmonie kun la celoj de Unesko.

(3)Unu ekzemplo pri la relative ekvilibra diverseco kiun favoras la internacia lingvo esperanto videblighas en la nombro de tradukoj el diversaj lingvoj: la katalogo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por la jaro 2001 prezentas almenau 66 antologiojn el pli ol 30 literaturoj. La profesoro Pierre Janton, el la Universitato Clermont Ferrand, difinas chi tiujn produktojn, kiuj nuntempe ampleksas pli ol 10.000 verkojn el pli ol 35 landoj, kiel “la pli vastan antologion el la universala kulturo iam ajn entreprenitan por ghenerala publiko” (L’espéranto, “Que sais-je?”, 1511, Presses Universitaires de France, Parizo, 1997). La Index Translationum [Indekso de Tradukoj] de Unesko prezentis, por la periodo 1957-1966, 70 procentojn da tradukoj devenantaj el nur 4 lingvoj: angla, rusa, franca kaj germana. En la sama periodo estis eldonitaj 344 tradukoj en la internacia lingvo esperanto, kies 50 procentoj devenis el la china (103), vjetnama (33), nederlanda (23) kaj japana (22) kaj la ceteraj el multaj aliaj dise. Tamen, pro la malgrandeco de la merkato, grave povas roli konjunkturaj okazajhoj. En la periodo 1991-2003 la fontlingvoj de la proksimume 1000 tradukoj publikigitaj en esperanto estis nur 30-procente el la 4 lingvoj kiuj akaparas la gheneralan merkaton: angla, franca, germana kaj rusa; kun proksimume 5 procentoj ni trovas lingvojn kiel la jidan, la portugalan, la polan, la chinan, la japanan kaj la hungaran. Entute la distribuo respondas multe pli fidele al la monda lingva realo kaj prezentas ghuste inversan proporcion rilate al la menciitaj 4 grandaj lingvoj: 30% el chi tiuj lingvoj en la esperanta merkato kontraste kun 70% au pli en la ghenerala merkato, devenantaj el la angla, franca, germana kaj rusa, kun kreskanta superrego de la angla.

(4)François Grin. 2003. “Language Planning and Economics” en: Current Issues in Language Planning, Vol. 4, N-ro 1, 2003. Vd. www.etes.ucl.ac.be/Francqui/Grin-Francqui.pdf (konsulto en majo 2004).

(5)Evidente necesus fiksi limojn al la uzado de la internacia neutrala lingvo, konkretigante, ekz-e, ke okaze de universitataj studoj alilande oni devus sufiche regi la lokan lingvon tiel ke oni kapablu sekvi la lecionojn en tiu chi lingvo ekde la tria au kvara monato, konservante la rajton esprimi sin kaj fari la studlaborojn au ekzamenojn en la interlingvo. Au ke se oni translokighus por laborado au loghado, necesus atingi almenau pasivan regon de la tiuloka lingvo post 3 au 6 monatoj. Temas pri indikaj formuladoj kiujn la fakuloj devus analizi kaj konkretigi chiukaze.

(6)Crystal, David. 2000. Language Death. Cambridge University Press, p. 127-144; Mühlhäusler, Peter (1996 / 2002). Linguistic Ecology. Language Change and Linguistic Imperialism in the Pacific Region. Routledge, New York, 2002, p. 322-324; Yamamoto, Akira Y. 1998. “Retrospect and prospect on new emerging language communities”. En Ostler, Nicholas (ed.), Endangered languages: what role for the specialist? Bath: Foundation for Endangered Languages, p. 114; Landweer, M. Lynn.1998. “Indicators of ethnolinguistic vitality: case study of two languages — Labu and Vanino”. En Ostler (ed.), 64-72, v. cit.; Junyent, Carme. 1998. Contra la planificació. Una perspectiva ecolingüística, Ed. Empúries, Barcelona, p. 180, kaj ghenerale la tuta lasta chapitro: “Bazoj por ekolingva planado”.

(7)Vidu, ankau, plurajn temojn de la tutmondaj esperantokongresoj: Majenco (1958): Reciproka aprezado de kulturaj valoroj; Madrido (1968): Kulturaj rajtoj kaj lingva diskriminacio; Portland (1972): Monda turismo kaj lingva diverseco: valoro de fremdlingva instruado en la lernejoj; Beogrado (1973): Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko; Stokholmo (1980): Diskriminacio (racia, ekonomia, kontrau virinoj au pro seksa orientigho, religia, lingva); Havano (1990): Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco; Montpeliero (1998): Mediteraneo: ponto inter kulturoj; Pekino (2004, 24-31 julio): Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Notindas ankau la Praga Manifesto, lanchita dum la tiuurba kongreso en la jaro 1996, precipe ties sesa punkto “por lingva diverseco”.

(8)Martinet, André. 1991. “Sur quelques questions d’interlinguistique. Une interview de François Lo Jacomo et Detlev Blanke”. En: Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Komunikationsforschung, 44, p. 675-687; Eco, Umberto. 1993. La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea [Esperanta traduko 1996: La serchado de la perfekta lingvo; Angla traduko 1995; Germana traduko 1994; Hispana traduko 1994, k.a.], en la chapitro 16a: “La internaciaj helplingvoj”; intervjuo kun Paul Amar, TV-kanalo Paris-Première, 1996.02.27, menciita en Cherpillod, André. 2003. Une langue pour l’Europe? Mais oui! Pour sauver les langues de l’Europe, Éd. La Blanchetière, Courgenard, p. 57; Skutnabb-Kangas, Tove. 2000. Linguistic genocide in education — or worldwide diversity and human rights?, Lawrence Erlbaum Ass., Mahwah-New Jersey-London, p. 280-284; Phillipson, Robert. 2003. English-Only Europe? Challenging Language Policy, Routledge, London-New York, p. 171-174 [Esperanta traduko 2004: Chu nur-angla Europo? Defio al lingva politiko].

(9)La ekzemploj citantaj Danlandon, Norvegion au Svedion ne estas reprezentaj pri la diskriminacia kaj asimila potencialoj de la angla, se ghi farighus ghenerale uzata lingvo; inter aliaj kialoj, char temas pri sendependaj landoj ankau ghermanlingvaj kaj diference, ekz., de la katalunligvaj teritorioj ne temas pri landoj kun antaugrundo malsimetrie dulingva. Chiel ajn, ankau en la menciitaj landoj ne ekzistas egaleca rilato koncerne al anglalingvanoj, kiel tion pruvas la donitajhoj prezentataj de Robert Phillipson (2003), v. cit., p. 167-171.

(10) Phillipson, Robert. 1999. “International Languages and International Human Rights”. En M. Kontra, R. Phillipson, T. Skutnabb-Kangas, T. Várady (eds), Language: a Right and a Resource, Budapest: Central European University Press [Esperanta traduko en 2002: Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. UEA, Rotterdam, p. 10].

(11) Frank, Helmar, B. Frank-Böhringer, Yashovardhan (red.). 1982. Lingvo-kibernetiko / Sprachkybernetik, ed. Gunter Narr Verlag, Tübingen; Frank, Helmar. 1983. “Europäische Sprachpolitik. Aufgabe, Lösungsangebote und Schwierigkeiten”. En: Aus Politik und Zeitgeschichte. Beilage zur Wochenzeitung “Das Parlament”, B 11/83, vom 26-03-1983, p. 26-38; Corsetti, Renato/La Torre, Mauro. 1995. €ܑuale Lingua Prima? Per Un Esperimento CEE Che Utilizzi L’esperanto”, En Language Problems & Language Planning (Amsterdam: Ed. CED/Benjamins) 19, n-ro. 1, p. 26-46. La ghisnunajn esplorojn sur chi tiu kampo, kiuj estis faritaj precipe de la dua duono de la 1970-aj ghis la 1990-aj jaroj, eblas resumi dirante ke 2 jaroj de ILo (Internacia Lingvo Esperanto), sekvataj de 5 jaroj de angla lingvo egalvaloras pli ol 7 jarojn de anglalingva instruado. Per la sama temp-investo, oni atingas pli bonan regon de la angla plus la konon de la interlingvo esperanto je nivelo adekvata por normala komunikado, celo kiun atingas 70-80% de la gelernantoj. La idealo estas ke ankau la instruadon de ILo (esperanto) plenumu la instruistoj de la angla au de alia fremda lingvo. Vd. informojn pri la bazoj por tiulinia projekto, nomata NEIGHBOUR, en www.vanoostendorp.nl/ interlinguistiek/neighbour/indekso.htm

(12)Aliaj konsult-verkoj: Bastardas, Albert. 1996. Ecologia de les llengües. Medi, contacte i dinàmica sociolingüística, Ed. Proa, Barcelona; Fettes, Mark/Bolduc, Suzanne. 1998. Al lingva demokratio. Towards Linguistic Democracy. Vers la démocratie linguistique. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam; Phillipson, Robert. 2003. Linguistic Imperialism, (6ª eldono/ 1ª eld. de 1992); Piron, Claude. 1994. Le défi des langues. Du gâchis au bon sens, Éd. L’Harmattan, París; Solé i Camardons, Jordi. 1998. Poliglotisme i raó. El discurs ecodiomàtic de Delfí Dalmau, Pagès Editors, Lleida; Wolton, Dominique. 2000. Internet i després...? Una teoria crítica sobre els nous “media”, ECSA, Barcelona [franca originalo de 1999, Flammarion, Paris], precipe la chapitro 5: “La europa dezerto”); Declaració universal de drets lingüístics [Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj], Barcelona, 1996, precipe “Preliminars” (“Sojlaj Vortoj”).