Albanujo

El UEA-vikio
Revizio de 10:14, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (3 versioj)

Iri al: navigado, serĉi
  • Tutnacia Hotelumada kaj Turisma mezlernejo

http://www.vocale.org/mondo/lernejo/albanujo.jpg

Rruga e Kavajes Nr 50 Tirana
Tel/Fakso ++355 4 22 50 53
Rete: <shhttir@icc-al.org>

La lernejestra nomo: Astrit Bezati
La studad-dauro: kvin jarojn
La ago : 15-19 jaruloj

La nomoj de instruistoj en la lernejo menciita:
-Bardhyl Selimi 60 jara
-Xhuma Çupa (Dĵuma Ĉupa) 50 jara

Programo: laŭ la tiel nomata Zagreba metodo
Teksto: nova lernolibro el 20 lecionoj akompanata de legaĵoj kaj dudirekta vortaro kompilita de mi kaj eldonita au'tune 2004
Aliaj instruiloj: videometodo Pasporto al la Tuta Mondo, Mazi en Gondolando

Bezonoj: revuetoj por komencantoj, aŭdokasedoj, videokasedoj

Adreso:
Tutnacia Hotelumada kaj Turisma Mezlernejo Rruga e Kavajes Nr 50 Tirana
Tel/Fakso ++355 4 22 50 53
Rete: <shhttir@icc-al.org>


Lastaj informoj

La lerneja jaro estas jam enirinta sian trian monaton kaj la instrulaboro daŭras normale. Ankaŭ ĉijare mi starigis kelkajn lernokursojn (almenaŭ tri) en la lernejo pri hotelumado kaj turismo kun studentoj 15-18 jaragaj. Ĝis nun aliĝis kaj frekventas ilin entute 44 studentoj. Hodiaŭ mi malfermis kroman lernokurson en la blindulejo de Tirana kie kutime ekzistis tiaj ankaŭ lastajn jarojn. Aliĝis 14 gelernantoj 13-14 jaraĝaj. Tie mi procedas iel alie ol en la mia lernejo,ĉar temas pri malbonege vidantaj au simple ne vidantaj gelernantoj. Cetere ili estas tre atentemaj al la lecionoj.

http://www.vocale.org/mondo/lernejo/albanujo2.jpg

La studentoj uzas mian lernolibron dum la gelernantoj de la blindulejo disponas jam ankaŭ ties version en Brajlo, donacaĵo de la nederlanda fondacio "Evidente" estrata de s-ro Jacques Tuinder.

Mi estas kompilinta tre interesan legolibron kun anekdotoj, dulingve Esperante kaj Albane, surbaze de "Cent pri Cent" de Andrzej Pettyn, ilustrita per la fotoj de la pritemitaj eminentuloj. Sed ĝi postulas iom da mono, almenaŭ 500 euroj por 500 ekzempleroj. Eble mi certigos ĝin estonte.

Bardhyl Selimi <selimibardhyl@yahoo.com>