Akademio Internacia de la Sciencoj

El UEA-vikio
Revizio de 10:14, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

Iri al: navigado, serĉi

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino estas universitateca institucio fondita en 1983. Ĝi ne estas Esperanto-asocio, sed uzas Esperanton kiel sian centran laborlingvon por ebligi sciencajn instruadon kaj esploradon kun laŭeble malplej da lingva diskriminacio.

AIS kunlaboras kun UEA pri organizo de AIS-IKU, komunaj sciencaj preleg-aranĝoj dum la Universalaj Kongresoj.

La retejo de AIS estas www.ais-sanmarino.org. Ĝia nuna (2007) prezidanto estas profesoro Helmar Frank.