Agad-Plano De ILEI

El UEA-vikio
Revizio de 10:14, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (9 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

AGADPROGRAMO DE ILEI

La sekvaj alineoj prezentas niajn prioritatojn sur ĉefaj laborkampoj. Via membreco helpos al ni realigi ĉi tiujn planojn. Via aktiva kunlaboro en sekcio aŭ por la internacia ILEI estas bonvena kaj bezona.


INTERNA FORTIĜO

  • Firmigi kontaktojn kun sekcioj, fondante novajn kie eble
  • Kontakti pli regule komitatanojn kaj plekti ilin en projektojn
  • Sekurigi la financan bazon de la Ligo, i.a. per ne-kotizaj enspezoj kaj pli proksima kost-kontrolo de niaj kontinuaj agadoj


KONFERENCOJ

  • Pliriĉigi la ILEI-konferencojn per pli granda program-vario
  • Fortigi la fakan programon kun aktiva partopreno de konferencanoj
  • Malfermi la konferencon al neesperantistaj eduk-fakuloj
  • Altiri konferencanojn de diversaj aĝoj kaj mondpartoj


RETPROJEKTOJ

  • Starigi novan paĝaron por ILEI (www.ikso.net/ilei)
  • Krei retbultenon por komencantoj (www.ikso.net/ja)
  • Daŭrigi laboron pri la mult-lingva kursejo "lernu!" (www.lernu.net)
  • Aldoni la Ligon al la evoluigata "Reta Oficejo" (www.ikso.net/ro)
  • Kunlabori kun la projekto Edukado.net (www.edukado.net)
  • Plibonigi la paĝaron de Interkulturo (www.interkulturo.net)
  • Starigi interaktivan ejon (vikion) por ILEI (www.ikso.net/ilei/vikio)


INTERKULTURO KAJ ALIAJ PROJEKTOJ

  • Disvastigi uzadon de la reta projekto Interkulturo
  • Evoluigi manierojn taksi la efikojn de la projekto
  • Subteni kaj utiligi aliajn edukajn E-projektojn
  • Evoluigi novajn edukajn kaj eduksciencajn E-projektojn


JUNULARA AGADO

  • Verki manlibron por junaj instruemuloj
  • Organizi instrutrejnadon dum TEJO-aranĝoj
  • Evoluigi ekzamensistemon pli konvena por uzo en junularaj rondoj
  • Teni proksiman kontakton kun TEJO

ELDONADO

  • Daŭrigi la kreskantan kvaliton - enhavan, aspektan - de IPR
  • Sekurigi la financan bazon por nia lernejana revuo Juna amiko
  • Diskutigi strategion por ĝia hibrida eldonado - papera kaj reta
  • Reverki kaj reeldoni kajeron 1 de la lernila serio Tendaraj tagoj
  • Sekvi aliajn eldonajn eblojn kaj bezonojn, inkluzive de reta eldonado


INFORMADO

  • Malfermi vojojn pli aŭtomate ret-sendi ILEI-informojn al gazetoj, E-centroj, Landaj kaj Fakaj Asocioj, retaj diskut-rondoj ktp.


LERNEJA AGADO

  • Subteni interesajn iniciatojn en la instrua kampo - speciale pri lerneja agado, instrukapabligo kaj ekzamenoj
  • Observi kaj kompili informojn pri la stato kaj kondiĉoj de E-instruado
  • Kunorganizi kun TEJO E-kurson en 2004 dum OkSEJT (aranĝo antaŭ la IJK) laŭeble kun seminario pri instrukapabligo
  • Kunlabori en la projekto "flugiloj" por krei pli facilan sistemon de instrukapabligo, kaj por kunverko de metodikaj libroj


SCIENCA KAJ UNIVERSITATA AGADOJ

  • Aktualigi kaj disponigi informojn pri scienca esplorado pri Esperanto-lern-rilataj temoj (lingva lernfaciligo, interkultura edukado, ...) kaj aparte pri uzo de Esperanto en la instruscienca esplorado
  • Diskonigi informojn pri universitata instruado de Esperantologio kaj Interlingviko, kaj krome pri peresperanta lekciado
  • Kunlabori kun aliaj organizoj (AIS, Fakaj Asocioj, CED, ESF, IEM, CDELI, ...) en didaktikaj kaj esploraj projektoj
  • Evoluigi datumbazon pri la roloj de la Internacia Lingvo en la instru-superaj medioj (konferencoj, seminarioj, kursoj, periodajoj, ktp.)
  • Konstrui telebiliotekon pri pedagogia eksperimentado rilate Esperanton kaj pri e-lingvaj eseoj en la instrusciencaj terenoj
  • Funkciigi laborgrupon pri terminologio en la instruaj kampoj


EKSTERAJ RILATOJ

  • Plifortigi kunlaboron kun alaj institucioj de la E-komunumo
  • Enkonduki novajn elementojn en la ILEI-programojn en UK
  • Proponi ILEI-programerojn al IJK kaj regionaj E-kongresoj
  • Daurigi kaj utiligi la rilatojn kun Unesko, FIPLV kaj similaj organizoj
  • Evoluigi kunlaboron kun neesperantistaj institucioj kaj fondajoj en la kultura kaj eduka kampoj


Vizitu niajn hejmpagojn kaj kontaktu niajn sekciojn por pli da infomoj.