Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (3 versioj)
(2 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 73: Linio 73:
  
 
Momente eblas lerni Eon per kursoj en Vieno, Graz, Linz kaj Innsbruck. Aliaj
 
Momente eblas lerni Eon per kursoj en Vieno, Graz, Linz kaj Innsbruck. Aliaj
uzas la KursonDeEsperanto (el Brasilio) au mem lernas Esperanto per libro au
+
uzas la [[KursonDeEsperanto]] (el Brasilio) au mem lernas Esperanto per libro au
 
kio ajn.
 
kio ajn.
  
Linio 140: Linio 140:
  
 
Otti
 
Otti
 +
 +
* reiru al [[Laŭlande - Landaj Labor-Planoj]]

Kiel registrite je 10:15, 27 Jun. 2010

sendita de: Otmar Liebhart <otmar.liebhart@esperanto.at>

      • Gheneralaj aferoj ***


Tre vershajne nia venonta ghenerala kunveno estos au la 5-an au la 12-an de februaro 2005. Tiam la membroj espereble akceptos la novajn statutojn kaj la novan estraron. Mallonge dirite, per la novaj statutoj ni volas realiti tri chefajn celojn:


(1) Modernigi la statutojn:


Ni devas adapti ilin al nia nova legho pri asocioj, aldone ankau al fakto ke dum la pasintaj dekoj da jaroj multe shanghighis en Europo.


(2) Financado:


La novaj statutoj ebligos nin profiti de novaj fontoj de enspezoj.


(3) Malcentralizado:


Ni subtenos chiun esperantistojn, estigi liglandajn asociojn en sia federacia lando. Tielmaniere ni povos delegi parton de la taskoj (regionaj aktivecoj) al liglandaj asocioj kaj pro tio pli bone okupighi pri niaj tutaustriaj taskoj. Aldone per liglanda asocio la membroj kaj interesatoj havos pli rektan kontakt al nia Esperanto-movado.


[ Atentu: La estigo de liglandaj asocioj estas la deziro de mi mem kaj kelkaj miaj kolegoj, ankorau NE de la tuta estraro. Aldone la estigo de liglandaj asocioj ankau estos procedo, kiu dauros eble kelkajn jarojn. ]


      • Informado ***


La AEF oficiale transprenos la domajnon esperanto.at, la kontrakton kun nia "provider", kaj tiam fine mem respondecos por la tuta projekto kaj povos decidi mem. Ankau ni shatus estigi novajhleteron (en la germana).


Ghis nun ni ankorau ne havas faltfoliojn, broshurojn, ktp. Ni au mem presigos serion de informiloj, au uzos jam haveblajn de aliaj asocioj.


Ni kunlaboros kun la AKLE (momente loka grupo de katolikaj Esperantistoj). En multaj parohhoj ekzistas skribitaj informiloj, kiuj monate estas sendataj al katolikoj. Eble en kelkaj el ili ni povas informi pri "Esperanto kaj la katolika eklezio", kaj sekve ankau varmi por AKLE, Esperanto, kaj nia asocio mem.


La lokaj grupoj organizu regulajn kunvenetojn, kie oni informos la aliajn partoprenantojn, au - se permesite - ankau disdonas informilojn al aliaj gastoj. [Tre tauga tia kafejo ekzistas en Vieno, kie ankau eblas kelkfoje prezenti malgrandan Eo-programom, audigi Eo-muzikon... ]


Ni varbos en la universitatoj. En Innsbruck ni havas ne malgrandan sukceson.´


      • Instruado ***


Momente eblas lerni Eon per kursoj en Vieno, Graz, Linz kaj Innsbruck. Aliaj uzas la KursonDeEsperanto (el Brasilio) au mem lernas Esperanto per libro au kio ajn.


Problemo estas, ke ekzistas preskau nur kursoj por komencantoj. Multaj partoprenintoj poste ne plu uzas Esperanton. Pro tio ni unue volas oferti lingvan ekzamenon (de propra Austria Esperanto-Instituto), kiu garantios la minumunan nivelon de chiuj absolventoj de kursoj por komencantoj. Por ili ni ofertos proprajn au proponos daurigajn kursojn de asocioj en aliaj landoj.


Ni esploros taugajn, eble sufiche aktualajn lernilojn, kiujn ni povu rekomendi al interesatoj au komencantoj. Chefa problemo estas tauga vortaro.


Tre gravas multaj novaj Esperanto-instruantoj. Ankau pri tio ni certe devos okupighi.


Ni subtenos la projekton "Eo en la bibliotekojn". Eble pro malpli altaj kostoj ni preparos kompaktdiskon kun kurso kaj aliaj informoj.


      • Utiligado ***



      • Utiligado ***


Ni chiuj interesighas ofte pri alia temo. Eble ni almenau povos plibonigi la kontakton al Eo-fakasocioj, tiel almenau 1 el ni povu membrighi en ghi agadi kiel peranto au landa reprezentanto. Ni plibonigos la kunlaboron al jam ekzistantaj fakaj asocioj en nia lando (Austriaj fervojistoj, ktp).


Informo pri la eblo farighi gastiganto de Pasporta Servo


La ideoj de la aliaj aktivuloj mi ankorau ne detale konas. Mi mem volas okupighi pri projekto "Turismo" Detaloj en kelkaj semajnoj den nia detala laborplano.


Por ke personoj, kiuj partoprenis eo-kurson por komencantoj, ankau partoprenis la diversajn Eo-renkontighojn eksterlande, ni ankau povus "organizi" komunan partoprenadon.


+++


Bone, mi esperas, ke mi momente sufiche detale respondis al viaj demandoj, Renato. Tio nun estis proponoj, kiujn diversaj aktivuloj de AEF kaj AEJ "proponis", sed ankorau ne parto de la oficiala laborplano.  ;-) La laborplanon por 2005 mi sendos al vi en malmultaj semajnoj.


Korajn salutojn el Austrio


Otti