Ĝisdate Pri Esperanto - Farata

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (3 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Ĝisdate pri Esperanto

versio de 2006-01-28

‘’En mondo pli kaj pli konscia pri rajtoj de malplimultoj kaj pri lingva kaj kultura diverseco, la internacia lingvo Esperanto estas gajnanta renovigitan atenton de influaj decido-farantoj. ... Neregistaraj organizaĵoj kaj koalicioj premas ke oni metu la demandon pri internacia lingvo en la tagordojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Eŭropa Unio. Ek de julio 1996 grupoj de sendependaj fakuloj kaj politikistoj kunvenis en la tiel nomataj Nitobe-Simpozioj, laste en 2005 en Vilno, Litovujo, por analizi la situacion de lingvopolitikaj problemoj en la mondo kaj la eblan rolon de Esperanto. Moderna redeklaro de la valoroj kaj celoj motivantaj la Esperanto-movadon estas la Manifesto de Prago. Ĝi emfazas lingvan demokration kaj la konservon de lingva diverseco. ... Esperanto-parolantoj en la novaĵoj lastatempe inkluzivas Nobelpremiiton por 1994 Reinhard Selten kaj François Grin, profesoro en la Universitato de Ĝenevo, kiu interesiĝas pri la ekonomiaj sekvoj de lingvopolitikoj, kaj redaktis raporton pri tio por la francaj edukaj instancoj aperinta en 2005. “Indiĝenaj Popoloj”, programo por fortigi dialogadon inter indiĝenaj popoloj tra la mondo, preteriras ekskoloniismajn lingvojn per uzado de Esperanto kiel komunikrimedo. “Lingvo de paco” intervenas por fortigi la pacon en regionoj, kie milito ĵus okazis aŭ okazas ankoraŭ. Laste ĝi okupiĝis pri afganaj rifuĝintoj kaj centr-afrikanoj. Sed oni povas interesiĝi pri Esperanto ankaŭ pro volo al facila internacia komunikado pri plej diversaj temoj, al interamikiĝo tra la tuta mondo, al interesiĝo pri la lingvistikaj aspekt de ĉi tiu unika fenomeno de lingvo-projekto, kiu fariĝas lingvo. Jen iuj aldonaj faktoj pri la nuna stato de Esperanto.’’

Celoj kaj originoj. La ideo pri internacia planlingvo (ankaŭ konata kiel “universala lingvo” aŭ "internacia helplingvo'), celata ne por anstataŭi etnajn lingvojn sed por servi kiel aldona, dua lingvo por ĉiuj estas tre malnova. La motivoj tra la jarcentoj por krei diversajn planlingvojn estis unue lingvofilozofiaj: serĉi la perfektan lingvon por helpi perfektan pensadon kaj ekkonon de la mondo; kaj poste lingvopolitikaj: ŝanĝi la interetnajn rilatojn. Ĉiukaze pri planlingvoj oni pensas ek de la Renesanco, kaj famaj sciencistoj kiel Komenio, Kartezio, Leibnitz, Wilkins, ktp. okupiĝis pri ĝi. La bazo de tio kio fariĝis la internacia lingvo Esperanto estis eldonita en Varsovio en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof., kiu komprenis, ke tia lingvo devas disvolviĝi per kolektiva uzado, kaj li do limigis sian komencan proponon al minimumisma gramatiko kaj malgranda vortostoko. Esperanto estas nun plene disvolviĝinta lingvo kun tutmonda parolkomunumo kaj kompleta esprimilaro. Multaj el la ideoj de Zamenhof anticipis tiujn de la fondinto de la moderna lingvistiko, la strukturisto Ferdinand de Saussure (kies frato René estis esperantisto).

Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. Ĝia leksikono venas precipe el okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskaŭ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankaŭ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la ĉina, dum ĝia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana. Ĉiukaze Esperanto estas en la praktiko vaste uzata lingvo.

Disvolviĝo. Komence la lingvo konsistis el ĉirkaŭ 1000 radikoj, el kiuj oni povas formi 10.000 aŭ 12.000 vortojn. Hodiaŭ, Esperantaj vortaroj ofte enhavas 15.000 aŭ 20.000 radikojn, el kiuj eblas formi centojn da miloj da vortoj, kaj la lingvo daŭre evoluas: Esperanta Akademio kontrolas aktualajn tendencojn. Esperanto elaste adaptiĝas al novaj komunikaj bezonoj kaj evoluigas siajn stil-rimedojn (parolturnojn, frazeologismojn). Tra la tempo ĝi estis uzata por preskaŭ ĉiuj imageblaj celoj, iuj el ili polemikigaj aŭ problemecaj. Per uzado de la lingvo en la hejmo, ekzistas nun ĉirkaŭ mil denaskaj parolantoj de Esperanto. Pro la humanismaj celoj de la uzantoj la lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj, same de Stalin, kiu konsideris ĝin lingvo de "kosmopolitoj", kiel de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj (Zamenhof, iniciatinto de la lingvo, estis juda).

Uzantoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 65 landoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duoble tiom. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aŭ eĉ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinio, Japanio, Brazilo, Irano, Togolando, Bulgario kaj Kubo. La retejo www.esperanto.net estas multlingva informa centro pri Esperanto en 62 lingvoj. La lingvo-komunumo montras apartan engaĝiĝon por alternativaj komunikaj modeloj, kontraŭ diskriminacioj; kaj ĝi reflektas la plej diversajn religiajn kaj politikajn tendencojn krom rasismo kaj naciismo. La parolantoj de Esperanto estas portantoj de kulturaj valoroj ĉu tut-mondaj ĉu naciaj kaj de ankaŭ de originalaj kulturaj elementoj de la komunumo mem.

Instruado de Esperanto. Oni povas rapide ekkomuniki per Esperanto, kaj ĝi do liveras idealan enkondukon al la studado de fremdaj lingvoj. Ene de semajnoj, studantoj povas komenci uzi Esperanton por korespondado, kaj ene de monatoj por lernejaj vojaĝoj eksterlande. Eksperimentaj kaj neformalaj observoj atestas, ke antaŭa lernado de Esperanto havas pozitivajn efikojn sur la studadon de la gepatra lingvo mem kaj ankaŭ de aliaj lingvoj. Kvankam ĝi estas instruata en iuj lernejoj, oni plej kutime lernas ĝin aŭtodidakte, ĉu per korespondado (uzante paperan aŭ elektronikan poŝton), ĉu per lokaj Esperanto-kluboj. Ekzistas lernolibroj kaj aŭtodidaktaj materialoj en pli ol 100 lingvoj. Retejo por Esperanto-instruistoj, http://www.edukado.net, donas ioman ideon pri la aktuala eduk-agado.

Oficiala rekono. En 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko, kaj oficialaj rilatoj estis establitaj inter Unesko kaj UEA. Kunlaboro inter la du organizaĵoj daŭras. En 1985 la Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al membroj-ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. Ĉiu-jare la Universalaj Kongresoj ricevas salutojn de Unesko. La Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ro Amadou-Mahtar M'Bow, persone alparolis la 62-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj ankaŭ en 2005 la nuna Ĝenerala Direktoro, Koichiro Matsuura, sendis apartan mesaĝon. UEA ankaŭ havas konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, Eŭropa Konsilio, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, kaj Internacia Norm-Organizaĵo.

Kunvenoj kaj vojaĝado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto — sen tradukistoj aŭ interpretistoj. Ili estas modelo de sendiskriminacia internacia aranĝo. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, lastatempe okazinta en Tel-Avivo (Israelo, 2000), Zagrebo (Kroatio, 2001), Fortalezo (Brazilo, 2002), Gotenburgo (Svedio, 2003), Pekino (Ĉinio, 2004) kaj Vilno (Litovio, 2005). Universalaj Kongresoj okazos en Florenco, Italio (2006) kaj Jokohamo, Japanio (2007). La sesa Tut-Amerika Kongreso okazis en Havano en 2004, kaj la kvara Azia Kongreso okazis en Kathmandu en 2005. Pasporta Servo estas gvidata de la junulara sekcio de UEA. La eldono en 2005 de la adresaro enhavas adresojn de 1364 gastigantoj en 84 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojaĝantaj Esperanto-parolantoj.

Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkluzivas Esperanton en kursoj pri lingvistiko; kelkaj proponas ĝin kiel sendependan lernotemon. Aparte notindaj estas la universitato Eötvös Lórand en Budapeŝto, kun ebleco diplomiĝi pri Esperanto; kaj la universitato de Poznań, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko. La lingvo kaj ĝia lingvo-komunumo jam dum pli ol jarcento estas objekto de sistema interdisciplina internacia esplorado (esperantologio). La rezultoj (la faka literaturo) estas konservata en bibliotekoj kaj registrataj en kataologoj kaj bibliografioj. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio havas pli ol 20.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj inkluzivas la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio), la Bibliotekon Hodler ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj la Esperanto-kolekton en Aalen, Germanio. Oni povas konsulti la kolektojn de Vieno kaj Aalen per Interreto kaj la internacia pruntosistemo.

Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, lingvistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili ofte eldonas siajn proprajn revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj special-tema uzado. La Akademio Internacia de la Sciencoj de San-Marino faciligas kunlaboron ĉe la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj eldonaĵoj aperas regule en kampoj kiel lingvistiko, astronomio, informadiko, botaniko, entomologio, kemio, juro kaj filozofio. Organizaĵoj ekzistas por fakgrupoj kiel skoltoj, blinduloj, ŝak- kaj go-ludantoj; kaj la junulara sekcio de UEA, TEJO, organizas oftajn internaciajn kunvenojn kaj eldonas siajn proprajn periodaĵojn. Programistoj, fizikistoj, budhistoj, katolikoj, matematikistoj, bahaanoj kaj instruistoj havas proprajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon.

Literaturo kaj tradukoj. La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskata de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion ĉe sia 60-a kongreso en septembro 1993. Notindaj nuntempaj verkistoj en Esperanto inkluzivas la romanistojn Trevor Steele (Aŭstralio), István Nemere (Hungario) kaj Spomenka »timec (Kroatio); la poetojn William Auld (Skotlando), Miĥail Giŝpling (Rusio/Israelo) kaj Abel Montagut (Katalunio); kaj la eseistojn kaj tradukistojn Probal Daŝgupta (Hindio), Kurisu Kei (Japanio). Auld estis kandidatigita por la Nobel-Premio de Literaturo en kaj 1999 kaj 2000 pro siaj kontribuoj al poezio. Literaturaj tradukoj lastatempe eldonitaj inkluzivas La majstro de l' ringoj de Tolkien, Cent jaroj da soleco de García Márquez, Rubaiyat de Umar Khayyam, La lada tambureto de Grass, La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo, la nobelpremiitan Sensorteco de Kertesz, Henriko V de Shakespeare, "Eŭgeno Onegin" de Puŝkin, kaj du trivolumajn majstraĵojn el Ĉinio: la grandan familian sagaon de Cao Xueqin, Ruĝdoma sonĝo, kaj tradician romanon pri heroa ribelo kontraŭ subprema registaro, Ĉe akvorando. En la serio "Oriento-Okcidento", aperanta ekde 1961, estas eldonataj la plej gravaj verkoj de naciaj literaturoj en altnivelaj tradukoj. Por infanoj, al Asterikso, Winnie-la-Pu kaj Tintin estas nun aldonitaj Struwwelpeter (Hirthara Petro) kaj Pipi Ŝtrumpolonga; iuj Muminvalo-libroj de la mondfama finna aŭtoro Tove Jansson, samkiel la Oz-libroj de L. Frank Baum, estas haveblaj en la Tut-Tera Teksaĵo. Tradukoj el Esperanto inkluzivas Maskerado, libro eldonita en Esperanto en 1965 fare de Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros: ĝi rakontas la travivadon de lia familio dum la nazia okupado de Budapeŝto. Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana kaj turka. Ankaŭ la romano “Voyage d’études’’, verkita de Jules Verne en la lasta parto de la vivo, kaj en kiu Esperanto ludas rolon, estis tradukita al Esperanto.

Teatro kaj kino. Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Shakespeare kaj Alan Ayckbourn estas prezentitaj dum la lastaj jaroj en Esperanto. Multaj dramoj de Shakespeare ekzistas en Esperanto-traduko: unu el la plej lastatempaj prezentoj en Esperanto estis Reĝo Lear en Hanojo, Vjetnamio en decembro 2001, kun loka rolularo. Kvankam pluraj filmoj uzas Esperanton en siaj fonoj, de La granda diktatoro de Chaplin ĝis lastatempaj filmoj kiel Gattaca kaj Blade III, plenlongaj filmoj estas malpli kutimaj. Notinda escepto estas la kultfilmo Inkubo, kies dialogoj estas ekskluzive en Esperanto. Ankaŭ ekzistas dublitaj filmoj, ekz. la mondfama (Oscar-premiita) "Mefisto" kaj ekzistas jam dum duona jarcento profesia Esperanto-teatro en Bulgarujo.


Muziko. Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantaĵojn por solistoj kaj korusoj, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inkluzive de la brito Elvis Costello kaj la usonano Michael Jackson, estas registrintaj en Esperanto, verkintaj orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzintaj ĝin en siaj promociaj materialoj. Iuj eroj el la tut-Esperanta albumo de Warner Brothers Esperanto, lanĉita en Hispanio en novembro 1996, atingis altajn lokojn en la hispanaj furorlistoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj korusaĵoj kun tekstoj en Esperanto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la unuan simfonion de David Gaines, ambaŭ el Usono. Muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, ekzemple http://www.vinilkosmo.com , inkluzive de kelkaj retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo.

Periodaĵoj. Pli ol 100 magazinoj kaj revuoj estas eldonataj regule en Esperanto, inkluzive la ĉiumonatan novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Fonto, kaj la revuon de UEA Esperanto. La novaĵ-kompendio Eventoj proponas nur elektronikan eldonon. La revuo “Esperanto” kaj Monato kaj ankau’ aliaj naciaj kaj lokaj estas legeblaj rete kaj disponigas arkivojn en TTT. Aliaj periodaĵoj inkluzivas eldonaĵojn pri medicino kaj scienco, religiajn magazinojn, junulajn periodaĵojn, edukajn periodaĵojn, aliajn literaturajn revuojn, kaj special-temajn eldonaĵojn. La revuo Esperanto estas ankaŭ voĉlegata por blinduloj.

Radio kaj televido. Radio-elsendejoj en Pollando, Ĉinio, Brazilo, Kubo, Estonio kaj Italio elsendas regule en Esperanto, kiel faras ankaŭ Radio Vatikana. Kelkaj programoj estas ankaŭ aŭdeblaj per Interreto, www.radioarkivo.org. Televidaj kanaloj en diversaj landoj elsendas Esperanto-kursojn, inkluzive la 16-partan adapton de la BBC-a Mazi en Gondolando en la televida reto Pola Kanalo Unu. En 2005 estis lanĉita la unua televida kanalo en la reto, ITV, tute en Esperanto, http://internacia.tv.

Interreto. Elektronikaj retoj estas la plej rapide kreskanta rimedo de komunikado inter uzantoj de Esperanto. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn de la familia uzado de la lingvo ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la babilĉambraj protokoloj ICQ, IRC kaj PalTalk, kaj lastatempe pli kaj pli da esperantistoj estas en kontakto per la interreta voĉa babilado per Skype, programaro jam tradukita al Esperanto. TTT-paĝoj en Esperanto nombras en la milionoj. Iuj estas troveblaj per la Virtuala Esperanto-Biblioteko ĉe http://www.esperanto.net/veb, aliaj per tajpo de "Esperanto" en ajna TTT-serĉilo. Cetere la plej populara serĉilo, Google, estas tradukita al Esperanto kaj la esperantlingva versio de wikipedia.org estas unu el la plej grandaj (pli granda ol multaj etnalingvaj

Servoj de UEA. UEA eldonas librojn, revuojn, kaj jarlibron kun listoj de Esperantaj organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj tra la mondo. Tiuj ĉi eldonaĵoj, kune kun informoj pri sondiskoj, kasedoj ktp, estas listigitaj en la librokatalogo de UEA, havebla papere kaj ankaŭ disponebla en TTT (http://www.uea.org/katalogo). La Libroservo de la Asocio havas pli ol 5000 titolojn en sia stoko. Serio eldonata de UEA en Esperanto, la angla kaj la franca, Esperanto-Dokumentoj, inkluzivas studojn kaj raportojn pri la aktuala situacio de Esperanto, kaj estas haveblaj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Por pliaj informoj pri Esperanto, kontaktu UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (tel. +31-10-436-1044; fakso +31-10-436-1751; rete info@uea.org), aŭ per ĝia TTT-ejo ĉe http://www.uea.org.

[ATENTU EN LA NACILINGVAJ TRADUKOJ ESTAS NECESE ALDONI ADRESON DE LANDA ASOCIO EN LA KONCERNA LINGVA REGIONO AŬ DE ALIA INFORMA CENTRO]

revenu al Informiloj Farataj