Ĝeneralaj Principoj De La Labor-Plano Pri Profesiiĝo: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (3 versioj)
 
(2 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
-a agad-direkto: PROFESIIĜO
+
agad-direkto [[PROFESIIĜO]]
  
Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.
 
Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010

agad-direkto PROFESIIĜO

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo de la asocio (precipe de ĝiaj propraj profesiuloj) al ĉi tiuj fakuloj, por ke ili engagiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kunmaksimuma produkt-ebleco.

Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano.

Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano. La nocio "profesiiĝo" havas implicojn por la tri agad-kampoj:En la kampo "informado", tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

En la kampo "instruado", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj.

En la kampo "utiligado", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.