Ĉefaj Artikoloj De La Lasta Deklaro De UN Pri Indighenoj: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:15, 27 Jun. 2010

Artikolo 13

1. Indighenaj popoloj havas la rajton revigligi, uzi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, bushajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj doni kaj konservi siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj, kaj homoj.

2. Shtatoj devas fari efikajn pashojn por certigi, ke tiu chi rajto estas protektata kaj ankau por certigi, ke indighenaj popoloj povas kompreni kaj esti komprenataj en politikaj, juraj kaj administraj aferoj, laubezone per disponigado de interpretado au per aliaj metodoj.

Artikolo 14

1. Indighenaj popoloj havas la rajton starigi kaj administri siajn eduksistemojn kaj instancojn kiuj disponigas la edukadon en siaj propraj lingvoj, en maniero kiu estas konvena al iliaj kulturaj metodoj de instruado kaj lernado.

2. Indighenoj, precipe la infanoj, havas la rajton al chiuj niveloj kaj formoj de la edukado de la Shtato sen diskriminacio.

3. Shtatoj, kune kun la indighenaj popoloj, devas fari efikajn pashojn por ke indighenoj, precipe infanoj, inkluzive al tiuj kiuj loghas ekster siaj komunumoj, havu aliron, kiam eble, al edukado en la propra kulturo, farita per la propra lingvo.