Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekorezolucioj → rekomendoj de ...
Rekomendoj de Seula Internacia NRO-Konferenco, 1999
Akceptita de la Faka Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj, dum la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, CONGO, 11-15 oktobro 1999, Seulo, Koreio.

La Tema Grupo "Homaj Rajtoj" de la Seula Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj 1999 rekomendas, ke:

1. la Ekonomia kaj Socia Konsilio metu la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de ĝia venonta kunsido por diskuti la problemojn de monda lingva politiko kaj malobservado de homaj rajtoj pro lingva neegalrajteco;

2. la kunsido konsideru nomumi komisionon por esplori la eblecon kaj praktikan utilecon de internacia helplingvo;

3. EKOSOK raportu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la konkludo de la esploro;

4. la Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu ĉi tiun rekomendon al EKOSOK kaj la NRO-Jarmilforumo, kiu okazos dum la 22-26-a de majo 2000, por atento kaj plusekvo.

tekorezolucioj → rekomendoj de ...
Supren
UEA, 2021