Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekorezolucioj → rekomendoj de ...
Rekomendoj de la Azia Civilsocia Forumo, 2002
La Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj [CONGO], organizaĵo de NRO-j kun konsultaj rilatoj kun UN, okazigis azian kunsidon, Azia Civilsocia Forumo [Asian Civil Society Forum, ASCF 2002], dum 9-13 decembro 2002 en la UN-domo en Bangkoko, Tajlando, kaj adoptis jenajn rekomendojn.

Sub la temo "Homaj Rajtoj", la Rondtablo III, "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", de CONGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj) Azia Civilsocia Forumo 2002, kiu kunsidis en 11 decembro 2002 en Bangkoko:

1. Notante, ke Artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj diras ke "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ajna diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...",

2. Konsentante, ke la homaj rajtoj ne povas esti kompletaj sen lingvaj rajtoj, kiuj estas esencaj por lingve demokratia kaj egaleca komunikado,

3. Konsiderante, ke la nuntempa monda lingva ordo, kiu maljuste favoras al unu etna lingvo, akcelas malobservadon de internaciaj lingvaj homaj rajtoj,

4. Rememorante la rezolucion faritan de la sub-tema sesio "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" de la Seula Internacia Konferenco de NRO-j en 1999, kiu proponis ke UN konsideru la problemojn de la lingvaj aspektoj de la homaj rajtoj en unu el la kunsidoj de EKOSOK, kaj

5. Rememorante la rezolucion de 1985 de la Ĝenerala Asembleo de Unesko, kiu rekomendis al la Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi instruon de Esperanto por promocii internacian interkompreniĝadon kaj al neregistaraj organizaĵoj konsideru la eblecon uzi Esperanton por komunikado kun siaj internaciaj membroj,

Rekomendas, ke;

1. UN, speciale EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Komisiono), enmetu la tagorderon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el siaj venontaj asembleoj, por diskuti la mondan lingvan politikon, lingvajn aspektojn de homaj rajtoj, kaj la administran neefikecon kaŭzitan de lingva malsameco, kun la celo konsideri novan internacian lingvan ordon;

2. la UN-Komisiono por Homaj Rajtoj establu laborgrupon por studi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservado de homaj rajtoj pro lingva malegaleco kaj nejusteco; kaj

3. internaciaj neregistaraj organizaĵoj subtenu la agadon de la Koalicio por Internacia Helplingvo de Neregistaraj Organizaĵoj, kaj konsideru eksperimente enkonduki en sian laboron uzadon de etne neŭtrala internacia helplingvo ekzemple Esperanto.

tekorezolucioj → rekomendoj de ...
Supren
UEA, 2021