Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → oriento-okcidento
Eldonserio "Oriento-Okcidento"
Celo

La eldonserio “Oriento-Okcidento” estis starigita kiel kontribuo al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj (antaŭe: Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj, 1956-1966).

Karaktero

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.

Eldonsistemo

Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco.

Ĝisnunaj volumoj

Ĝis januaro 2021 aperis 58 numeritaj kaj 3 sennumeraj volumoj. (Kompletan liston de aperintaj volumoj eblas vidi en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento)

Akcepto

La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de UEA laŭ la propono de la koncerna eldonejo.

Financoj

UEA ne havas financan respondecon.

Teknikaj kondiĉoj
  1. Amplekso. Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.
  2. Lingvo. La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.
  3. Enkonduko. Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ alia persono tiucele elektita de la Estraro.
  4. Teknikaj detaloj. La formato, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-areo 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.
  5. Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: “Serio Oriento-Okcidento, n-ro… Sub Aŭspicioj de UEA en Konsulta Partnereco kun Unesko”. Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  6. La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  7. Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.
  8. La CO de UEA ricevas de la eldonisto tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko.)
tekoregularoj → oriento-okcidento
Supren
UEA, 2021