Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas
ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj,
kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plu labori
por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan
organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado,
kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam
de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj
baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj
aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj
en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado
verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por
justa kaj efika lingva ordo.
1. DEMOKRATIO.
Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke
ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas
fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas
perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda
komunikado.
Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon
je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni
estas movado por demokratia komunikado.
2. TRANSNACIA EDUKADO.
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple,
la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko
de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas
Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas
kiel hejmo.
Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas
ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni
estas movado por transnacia edukado.
3. PEDAGOGIA EFIKECO.
Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras
ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj
raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ
rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de
lernantoj.
Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam
prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de
dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.
4. PLURLINGVECO.
La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies
parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. ĉiu komunumano akceptis
la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze
tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli
vasta persona horizonto.
Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj
kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon
ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por
la provizo de tiu ŝanco.
5. LINGVAJ RAJTOJ.
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta
lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de
la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj
kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno, dank'
al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj
liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco
kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj
subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca
traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado
por lingvaj rajtoj.
6. LINGVA DIVERSECO.
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo
kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la
lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve,
ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem
kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo,
se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj,
kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni
estas movado por lingva diverseco.
7. HOMA EMANCIPIĜO.
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon
komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala
komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa
emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel
individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura
kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj
neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo.
Ni estas movado por la homa emancipiĝo.