Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Katalogo de artikoloj
La katalogo estas bibliografia. En ĝi estas registritaj artikoloj, aperintaj en pluraj E-periodaĵoj por diversaj jaroj.
Atenton! Nur la titoloj de la artikoloj, ties aŭtoroj, la jaroj de apero kaj Dewey-kodoj estas registritaj!

Elektu la titolon de periodaĵo:

Serĉu titolvortojn, aŭtorojn, jarojn kaj Dewey (?):
    
(lasu la kampon malplena por nura listigo - elektinte periodaĵon)

Ordigu laŭ titolo| aŭtoro| revuo| jaro| Dewey
Por vidi la tutan liston de registritaj periodaĵoj, klaku ĉi tie.

Ĉi tiun kolekton de artikoloj en Esperantaj periodaĵoj faris Tom Arbo Høeg  (1926-1992), laŭ modelo de simila katalogado de norvegaj artikoloj en la Universitata Biblioteko de Oslo (kie li mem estis sekciestro). Kun kelkaj helpantoj en Norvega E-Ligo li registris plejparton de la artikoloj ĝis sia morto en 1992.

Poste ĉefe zorgis pri la projekto Douglas Draper. Enretigis ĝin en februaro 2006 Andrej Grigorjevskij <retoCHEuea.org>.

Mem artikoloj ne estas troveblaj rete, sed oni povas serĉi ilin en la ekzistantaj Esperanto-bibliotekoj, i.a. Biblioteko Hector Hodler de UEA, kiu cetere plenumas mendojn pri kopiado kaj sendado de artikoloj el malnovaj jarkolektoj.

La katalogo neniel estas kompleta, sed tio estas pli ol nenio. Estonte estas planate ebligi al la uzantoj memstare aldoni novajn enskribojn.

Pri Dewey-sistemo, uzata en la katalogo

La vaste uzata dekuma klasifika sistemo estis originale elpensita de usonano Melvin Dewey en 1873. Laŭ ĝi oni asignas triciferan numeron + eventuale decimalojn por indiki temon de libro aŭ artikolo.

La ĉefkategorioj estas:

  • 000 Ĝeneralaĵoj
  • 100 Filozofio
  • 200 Religio
  • 300 Socio, Politiko
  • 400 Lingvoj kaj lingvistiko
  • 500 Sciencoj
  • 600 Aplikataj sciencoj
  • 700 Arto, ŝatokupoj
  • 800 Pri literaturo
  • 900 Geografio, Historio

Speciale interesaj subtemoj povas esti:

  • Bibliografio 010
  • Paco 172
  • Esperanto 499.992
  • Esperanto-literaturo 899.992
  • Vojaĝado 910
  • Biografioj 920
Supren
UEA, 2021