Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 107-a UK

Montrealo — Kanado

6 — 13 de aŭgusto 2022
La 107-a UK
Dua Bulteno
Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
Loka Kongresa Komitato
Prezidanto Normand Fleury
Honora prezidanto Wally du Temple
Vic-prezidanto, eksteraj rilatoj Nicolas Viau
Vic-prezidanto Joel Amis
Kasisto Garry Evans
Komunikado, sekretario Ĵenja Amis
Ekskursoj, volontuloj, IIK Zdravka Metz
Administrado Bob Williamson
Tradukado, Kongresa Kuriero Sylvain Auclair
Reĝisoro de la Kongresa Temo Mark Fettes
Rektoro de IKU Geoffrey Greatrex
Bonvenon al la kongreslando
Ĝenerale

Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili ofte ŝanĝiĝas.

La invitletero de UEA, por peti vizon, troviĝas en la paĝo de la reta mendilo, alirebla nur por registritaj kongresanoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2022, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresaj ekskursoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Por akiri vizon, i.a. vi devos pruvi, ke vi havas la monon necesan por vivteni vin dum via restado en la lando. Se vi mendis loĝadon pere de UEA, oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj.

Bv. konscii ke la akiro de vizo aŭ de la elektronika vojaĝpermesilo ne plene certigas la eniron en Kanadon. La limgardistoj fine decidas pri tio.

La CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2022 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

KOVIM-19

Atentu, ke la ĉi-subaj informoj povus ŝanĝiĝi ĝis la kongreso. Zorge kontrolu la informojn en oficialaj registaraj informiloj kaj retejoj.

Dum la tri tagoj antaŭ via eniro en Kanado, vi devos, per la reta sistemo ArriveCAN, pruvi ke vi ricevis unu aŭ du el tiuj vackinoj kontraŭ KOVIM-19 akceptitaj de la kanada registaro almenaŭ 14 tutajn tagojn antaŭ la alveno (jen la listo france kaj angle).

Miksaĵo de du malsamaj vackinoj ankaŭ estas akceptita. Apero de novaj variaĵoj tamen povas igi la registarojn malpermesi la alvenon de homoj el la koncernaj landoj, eĉ se plene vakcinitaj.

Atentu, ke vi devas havi vian kontonumeron de ArriveCAN ĉemane kiam vi alvenas en Kanadon.

Notu ke oni povos sen kialo pasigi teston pri KOVIM-19 al iu ajn alvenanto.

Vi devos ankaŭ montri, per ArriveCAN, ke vi aranĝis taŭgan kvarantenan planon, t.e. plano por izoliĝo en loko kie, dum 14 tagoj, vi estos nur kun tiuj, kiuj vojaĝis kun vi, kie vi povos akiri vivnecesaĵojn sen bezono eliri, kaj kie vi ricevos neniun viziton. Tiun planon oni devos realigi se montriĝas, ke la vojaĝanto estas malsana pro KOVIM-19. Havu tiun planon sur papero kaj estu preta montri ĝin al doganisto.

Vi devos surmeti protektan maskon dum vi promenas en flughavenoj, dum vi promenas en trajno kaj dum la tuto de busa vojaĝo.

Dokumentoj

Ĉiu Kanad-vizitanto posedu pasporton validan minimume 6 monatojn post la planita dato de la foriro el Kanado. La civitanoj de multaj landoj bezonas aldone aŭ vizon aŭ elektronikan vojaĝpermesilon. Dokumento permesanta viziti Usonon ne donas rajton viziti Kanadon, kaj reciproke – ne estas libera irado inter la du landoj, eĉ por iliaj civitanoj.

Vizoj

De civitanoj de kelkaj landoj oni povas peti sanekzamenojn (krom tiujn pri KOVIM-19) kaj kromajn pruvilojn, ekz. pri dungiĝo, posedaĵoj ktp. Tial konsilindas komenci la proceduron frue. Bv. demandi la kanadan ambasadejon/konsulejon en via lando aŭ vizitu unu el la paĝoj: https://www.cic.gc.ca/francais/visiter/visas.asp (france) aŭ https://www.cic.gc.ca/english/visit/visas.asp (angle).

Se vi bezonas vizon, certiĝu, ke vi havas ĝin antaŭ ol mendi vian flugon. La kanada vizo kostas 100 kanadajn dolarojn (CAD).

Elektronikaj vojaĝpermesiloj

La plejparto de la personoj, kiuj ne bezonas vizon por eniri Kanadon, tamen bezonas elektronikan vojaĝpermesilon (AVE - franclingve / eTA - anglalingve).

Por peti la elektronikan vojaĝpermesilon: france kaj angle

La tuta proceduro okazas rete – la pago per bankokarto. Ĝi kostas 7 CAD. La konfirmon oni ricevas rete ene de 72 horoj. La permeso estas ligita al la pasporto de la vojaĝanto kaj validas dum 5 jaroj, krom se la pasporto malvalidiĝas antaŭ tiu dato.

Nepre certiĝu ke la numero de la pasporto estis ĝuste donita, male oni rifuzos la eniron en la aviadilo al Kanado.

Vojaĝo tra aliaj landoj

Se vi ŝanĝas aviadilojn aŭ se via flugo haltas en aliaj landoj, certiĝu ke vi havas la necesajn dokumentojn. Ekzemple, se tra Usono, oni devas havi la transiran vizon aŭ la elektronikan vojaĝpermesilon de Usono: https://travel.state.gov/content/travel/en/us-visas/other-visa-categories/transit.html.

La usona elektronika vojaĝpermesilo (ESTA) kostas 14 usonajn dolarojn. Same kiel pri la kanada, la tuta proceduro okazas rete: https://www.estavisaus.org/estain-transit, kaj povas daŭri ĝis 72 horojn por ricevi ĝin. Se vi planas vojaĝi al Usono antaŭ aŭ/kaj post la UK, certiĝu ke vi havas aŭ la enirvizon, aŭ la ne-transiran vojaĝpermesilon. Informiĝu ĉe https://travel.state.gov/content/travel/en/us-visas.html (vizoj) kaj https://esta.cbp.dhs.gov/esta/ (ESTA).

Havu sufiĉe da tempo inter la flugoj, minimume 1h30 se per unu bileto. Se per apartaj biletoj, la tempo inter la flugoj estu pli granda (por flugoj el ekster Usono oni devas preni la valizojn, trapasi la doganan kontrolon kaj resubmeti la valizojn al la flugkompanio, inkluzive por flugoj al Kanado).

Eniro en Kanadon

Enirante en Kanadon per flughavenoj oni devas unue mem skani sian pasporton kaj respondi demandojn en la tiucelaj maŝinoj antaŭ ol prezentiĝi ĉe la limgardistoj. Krom la kutimaj limigoj kaj malpermesoj (armiloj, danĝeraj substancoj, mariĥuano, aliaj drogoj ktp), estas malpermesite enigi multajn plantojn, semojn, nutraĵojn kaj bestojn. Por kelkaj medikamentoj por propra uzo oni devas nepre kunporti kuracistan preskribon (plej prefere angle aŭ france). Kontaktu la LKK-n en kazo de dubo.

Asekuroj

Bv. nepre akiri vojaĝan asekuron, kiu kovras, krom la nuligon de la vojaĝo, ankaŭ KOVIM-rilatajn kostojn (ekz., hoteloj), eventualajn santraktadojn kaj repagojn kaze de akcidentoj. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj!

Alveno al Montrealo kaj al la kongresejo

Aviadile. La internacia flughaveno de Montrealo Pierre-Elliott-Trudeau (YUL) troviĝas je 18,5 km de la kongresejo, UQAM (Université du Québec à Montréal: Kebekia Universitato, Montreala branĉo). Al la urbo eblas iri buse aŭ taksie/aŭtomobile. Per taksio la veturo ĝis la kongresejo daŭras 45-70 minutojn kaj kostas ĉ. 41 CAD (+15% imposto). Per la speciala buslinio 747 la veturo al la kongresejo (verda indiko al “Centre-Ville/Downtown”) daŭras ĉ. 45 minutojn kaj kostas 10 CAD (en la busoj estas aparta loko por valizoj). La busoj ekveturas kelkfoje hore. La busbileton eblas aĉeti el aŭtomatoj en la flughaveno, kontante aŭ per bankokartoj. Eblas aĉeti la bileton ankaŭ en la buso, sed tiam nur per kanadaj moneroj (ne per monbiletoj) laŭ la ekzakta sumo. La haltejo de la kongresejo estas la lasta: Berri-UQAM (beri-ükam) = [bɛ.ʁi.y.kam].

La dekdolara busbileto krome rajtigas liberan aliron al la metroa kaj busa reto dum 24 horoj ekde la momento de ĝia aĉeto.

La buso 747 haltas i.a. ĉe du centraj metrostacioj: Lionel-Groulx (la unua halto) kaj Berri-UQAM (la centra stacio, lasta halto).

Pli da informoj pri la buso 747:

france kaj angle

Trajne. Por trajnoj ene de Kanado bv. esplori ĉe www.viarail.ca. Por trajnoj el Novjorko: https://www.amtrak.com/home.html. La Centra Stacidomo de Montrealo troviĝas je 1700 m de la kongresejo (aŭ tri metrostacioj, ĝis la stacio Berri-UQAM). Necesas pruvo pri vakciniteco por vojaĝi en la trajnoj de Via Rail.

Buse. En Norda Ameriko la busoj plej ofte ludas la rolon de trajnoj. La Centra Busa Stacidomo de Montrealo (Gare d’autocars de Montréal) troviĝas ĉe la metrostacio Berri-UQAM, tute apud la Kongresejo kaj kie kruciĝas tri el la kvar metrolinioj. La surmeto de protekta masko estas deviga en aŭtobusoj kaj en la metroo, ekde la eniro de stacio ĝis la eliro.

Aŭte. Estas multaj stratlaboroj en Montrealo somere, tial la plej bonaj irmanieroj povas ŝanĝiĝi de tago al tago. Parki ĉe la kongresejo kostas po 14 CAD tage. Estas pagparkejoj ĉie en la urbocentro.

KOVIM-19

En Kebekio oni ne plu postulas vakcinan pruvilon por eniri restoraciojn, drinkejojn, gimnastikejojn, teatrojn ktp. La maskoj estas devigaj, kvankam oni planas forigi la maskajn regulojn en pluraj lokoj ekde komenco de majo. Tiuj reguloj povas ŝanĝiĝi.

La kongresejo

La kongreso okazos en la pavilono J.A.-DeSève de la Université du Québec à Montréal (Kebekia Universitato, Montreala branĉo). Konstruita en 1998, situanta je 320, rue Sainte-Catherine Est, ofertanta internan aŭtoparkejon kaj ligita per koridoro tra alia pavilono ĝis la metrostacio Berri-UQAM. Tiu pavilono gastigas la fakojn pri psikologio, lingvistiko kaj la universitatan lernejon pri lingvoj.

La Kebekia Universitato estis fondita en 1968, kadre de fundamenta ŝanĝo de la lerneja sistemo en Kebekio, kun la celo faciligi la aliron al universitataj studoj por ĉiaj lernantoj. Ĝi konsistas el dek establoj: tiu en Montrealo, la plej granda; kvin en malpli grandaj urboj; tri fakaj lernejoj kaj sciencaj esplorejoj; kaj distancinstrua universitato.

Utilaj informoj pri Kanado, Kebekio kaj Montrealo
Situo kaj historio

Kanado okupas la nordan parton de Norda Ameriko, norde de la paraleloj de latitudo 45° N (apud Montrealo) kaj latitudo 49° N (en la okcidento). Kun dek milionoj da kvadrataj kilometroj da areo, kiu iras de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj de Usono ĝis la Arkta oceano, ĝi estas la dua plej vasta lando de la mondo (aŭ la tria, se ne kalkuli la akvan areon). Malgraŭ la vasteco, du trionoj de la 38 milionoj da loĝantoj vivas ne pli ol 100 km-ojn for de ĝia suda limo.

Oni kutime datas la naskiĝon de Kanado en 1867, kiam la britaj kolonioj Kanado, Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio kuniĝis en federacia sistemo. Poste aldoniĝis tri aliaj kolonioj kaj kreiĝis tri provincoj (tiel nomiĝas la federitaj ŝtatoj de Kanado) kaj tri teritorioj el la giganta tereno aĉetita el la Kompanio de la Hudsona Golfo.

Kebekio estas la plej vasta provinco de Kanado, kun 8,5 milionoj da loĝantoj, ĉefe el franca deveno. Multaj kebekianoj konsideras sin kiel anoj de aparta nacio.

La historio de Kebekio komenciĝis en 1608, kiam fondiĝis Kebeko, la unua urbo de la tiama Nova Francio. En 1763, la franca kolonio iĝis brita, sekve de milito. La franca nun estas la gepatra lingvo de 79% de kebekianoj kaj estas komprenata de 94% da ili.

Estas ankaŭ 11 indiĝenaj popoloj en Kebekio, konsistigante 2,3% de la loĝantaro. Iuj el ties lingvoj estas uzataj, sed aliaj ne plu aŭ apenaŭ estas parolataj. Kun 1 700 000 loĝantoj, Montrealo estas la plej granda urbo de Kebekio — enkalkulante la ĉirkaŭurbon la nombro saltas al 4 milionoj, kvazaŭ duonon de la provinca loĝantaro — kaj la dua plej granda de Kanado, post Toronto. Situante ĉe la kunfluo de la riverego Sankt-Laŭrenco kaj de la rivero Otavo, sur insulo, ĝi fondiĝis en 1642, piede de monteto nomita la Reĝa Monto (Mont-Royal, tial la nomo Montréal).

Lingvoj

La franca kaj la angla estas la oficialaj lingvoj de Kanado, la franca estas tiu de Kebekio, la plej vasta provinco de Kanado, kaj la sola ĉefe franclingva. Kvankam la franca estas la ĉefa lingvo de Montrealo, ankaŭ estas signifa anglalingva loĝantaro. Surstrate ankaŭ aŭdeblas i.a. la araba, la hispana, la itala, la haitikreola. En Montrealo la plimulto de la homoj regas ambaŭ lingvojn: la francan kaj la anglan (pli ol en iu ajn alia kanada urbo).

El la indiĝenaj lingvoj iuj estas daŭre uzataj, je diversaj gradoj.

Klimato

La someroj en Montrealo estas mezvarmaj, kun belveteraj tagoj, foje varmaj kaj kun malseka aero, foje kun intensaj mallongaj pluvoj, la averaĝa temperaturo estas 26°C (79°F) dum la tago kaj 18°C (64°F) nokte, sed foje povas superi 35°C (95°F) aŭ iĝi malpli ol 15°C (59°F). Averaĝe pluvas 100 mm en aŭgusto.

Loka tempo

UTC - 4h00 (somere).

Mono

La loka mono estas la kanada dolaro (CAD).

Moneroj: 5, 10, 25 cendoj kaj 1 kaj 2 dolaroj.

Biletoj: 5, 10, 20, 50 kaj 100. La biletoj havas saman grandecon sed malsamajn kolorojn. Eblas ŝanĝi monon en la flughavenoj, bankoj kaj en multaj privataj monŝanĝejoj urbocentre. Bankoj ĝenerale malfermas dumsemajne de la 10h00 ĝis la 15h00.

Monmaŝinoj (guichet automatique – ATM), kiuj akceptas la ĉefajn kreditkartojn, facile troveblas en multaj lokoj.

Plej granda parto de la vendejoj kaj restoracioj akceptas kreditkartojn Visa kaj Mastercard (kaj ankaŭ ofte American Express) kaj debetkartojn de la kanada banka reto Interac. Se vi venas el alia lando, vi devos uzi kontantan monon aŭ kreditkarton.

Kvankam samnomaj, la kanada dolaro kaj la usona dolaro estas du malsamaj valutoj. La kanada dolaro kutime valoras inter 0,70 kaj 0,80 USD.

Elektro

La elektra tensio estas 110-volta, kun frekvenco de 60 hercoj. La surmuraj konektilingoj akceptas konektilojn kun du plataj stiftoj aŭ kun du plataj kaj unu ronda stiftoj.

Telefonado

La prefikso por telefoni al Kanado de eksterlando estas +1. Por telefoni de Kanado al eksterlando: 011 + landa kodo + telefonnumero. Grava numero: 911 por polico, fajrobrigado kaj urĝa medicina helpo.

Interreto

En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj, aliaj komercejoj haveblas senpagaj retkonektoj.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti la kuracistan recepton, skribitan prefereble france aŭ angle. Estas pluraj apotekoj en la urbo. Iuj funkcias eĉ nokte.

Tabako, alkoholo, kanabo (mariĥuano)

La reguloj pri aĉetado kaj konsumado de tiaj substancoj varias laŭ provincoj en Kanado. En Kebekio necesas aĝi almenaŭ 18 jarojn por aĉeti ilin (21 jarojn por kanabo). Fumado estas malpermesita en publikaj internaj lokoj kaj apud ili, inkluzive de la kongresejo. Kanabo-produktoj leĝe aĉeteblas nur en malmultaj registaraj vendejoj kaj fumado estas malpermesita en publikaj lokoj.

Sanservo

Konsilinde, ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado.

Trinkakvo

La kranakvo estas ĉie trinkebla, krom se alie indikite.

Aĉetimposto

La afiŝitaj prezoj kutime ne inkluzivas imposton. Por plej multaj varoj (sed ne bazaj manĝaĵoj, kiel ekzemple pano, lakto, fruktoj, legomoj), necesas aldoni ĉ. 15 procentojn al la prezo. Por neperiodaj libroj, la imposto estas 5 procenta.

Same, la prezoj en la menuoj kutime ne inkluzivas imposton. Do, bonvolu memori ke oni aldonos ĉ. 15 procentojn al via fakturo. En trinkejoj, je aĉeto de alkoholaĵo, aldoniĝos imposto.

Trinkmono

La trinkmono en restoracioj kaj taksioj ne estas inkluzivigita en la fakturo, sed estas atendata, minimume je 15% de la aĉetita servo. Oni ne donas trinkmonon nur se la serv(ad)o estis vere malbona. Ofte eblas ankaŭ doni trinkmonon per elektronika pago, ne nur per kontanta mono.

Enurba trafiko

La individua bileto por la publikaj transportoj kostas 3,50 CAD kaj ebligas unudirektan seninterrompan iradon en ĉiuj metrooj kaj publikaj busoj de Montrealo, dum maksimume 120 minutoj. Per tiu bileto eblas eniri la metroan reton nur unufoje.

En la busoj la biletoj aĉeteblas per moneroj kaj ne eblas rericevi monon se vi tro pagis. En la metrostacioj eblas aĉeti biletojn kaj el aŭtomatoj kaj el giĉetoj.

En la sesdolara karto OPUS, eblas enmeti diversajn vojaĝbiletojn: i.a. tuttagan, tritagan kaj semajnan biletojn. Por la kongresanoj la plej konvena eble estas la semajna bileto, kiu senlime validas de la lunda mateno ĝis la dimanĉa verspero kontraŭ 28 CAD. 10 individuaj biletoj kostas 30 CAD.

Sekureco

Kanado estas ĝenerale tre sekura lando sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp. La krima nivelo estas malalta kaj oni povas sekure promeni nokte.

Paroligaj kursoj kun edukado.net

La retejo https://edukado.net/ denove gvidos 2 paralelajn paroligajn kursojn — dufoje tage dum 4 tagoj. La lecionoj de la 1-a grupo celas komencantojn kaj komencintojn (A1, A2), kiuj havos sinsekvajn 8 lecionojn. La ĉeestintoj de ĉiuj 8 partoj ricevos fine atestilon pri la partopreno. Observantoj bonvenas. Por la meznivelaj (B1, B2) parolantoj de Esperanto estos same ok sesioj, sed laŭtage la sinsekvaj aranĝoj estos ripetoj, do, sufiĉas partopreni tage nur unu lecionon.

La kursojn gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Antaŭa aliĝo al la lecionoj ne necesas.

Provizora programo

Sabato, 6 aŭgusto. Malfermo de la kongresejo je 9h00. Registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

Dimanĉo, 7 aŭgusto. Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Kongresa Temo. Inaŭguro de IKU/AIS. Ekumena Diservo. Nacia Vespero.

Lundo, 8 aŭgusto. Libroservo. IKU- prelegoj. E-kursoj. Kleriga Lundo. Franca Eksprese. Societo Zamenhof. Bankedo. Kongresa Balo.

Mardo, 9 aŭgusto. Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro respondas. Franca Eksprese. Koncerto.

Merkredo, 10 aŭgusto. Tuttagaj eks­kursoj. (Kongresejo fermita.)

Ĵaŭdo, 11 aŭgusto. Libroservo. Libroj de la Jaro. KU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Franca Eksprese. E-kursoj. Centra Oficejo respondas. Koncerto. Teatro.

Vendredo, 12 aŭgusto. Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.

Sabato, 13 aŭgusto. Solena Fermo (10h00). Libroservo. Fermo de la kongresejo (14h00).

Kongresa temo

Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj

Indiĝenaj lingvoj – kiuj enkorpigas 90 procentojn de la lingva diverseco en la mondo – unuafoje ricevis mondan atenton en 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Multaj faktoroj pelis Unuiĝintajn Naciojn al tiu paŝo, interalie kreskanta kompreno pri la graveco de indiĝena ekologia scio kaj ter-mastrumado fronte al la ĝemelaj minacoj de klimat-ŝanĝiĝo kaj perdo de biologia diverseco.

Sed unu jaro ne sufiĉas por tia kompleksa kaj urĝa temo. Tial la jaro 2022 inaŭguras la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, per kiu UN, kaj precipe ĝia kultura kaj scienca branĉo, Unesko, esperas plifortigi la klopodojn konservi kaj revigligi tiujn milojn da lingvoj, kies parolantoj tra la mondo suferegis en la lastaj jarcentoj pro koloniigo, epidemiaj malsanoj, kaj la senbrida ekspluatado de iliaj teritorioj por ĉiuspecaj resursoj.

Por esperantistoj, la celoj de la Jardeko aspektas tre parencaj al niaj idealoj. Ni ja estas movado por lingva diverseco kaj lingva demokratio, laŭ la Manifesto de Prago, kaj ni estas samtempe engaĝitaj en la streboj de UN por daŭripova evoluigo, inkluzive de tiaj fundamentaj aspektoj de la homa vivo kiel sano, edukado, laboro, loĝado kaj tiel plu. En tiu kadro ni devas senti grandan solidarecon kun Indiĝenaj popoloj, kies lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj mondrigardoj alportas preskaŭ senfinajn riĉaĵojn al la monda heredaĵo.

Nia kongresa temo en Montrealo tial invitas al diskutoj ne nur pri lingvaj demandoj, sed pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, pasinteco kaj estonteco.

Certe niaj kongresanoj havos okazon kleriĝi pri unuopaj, fascinaj lingvoj kiel la inuka, la aniŝnaba aŭ la kanjenkeha, kaj ankaŭ lerni iom pri la enkadriĝo de indiĝenaj lingvoj en la kompleksa lingvopolitika pejzaĝo de Kanado. Sed ni ankaŭ rigardos freŝan tradukon de la Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, diskutos pri la signifo de indiĝenaj lingvoj por la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj konsideros, kion diras nuntempaj indiĝenaj verkistoj kaj pensuloj pri la evoluo de homaj socioj kaj la repaciĝo de niaj rilatoj kun la Tero. La reĝisoro de la kongresa temo estas d-ro Mark Fettes, eksprezidanto de UEA kaj kanada profesoro pri edukado kiu proksime kunlaboras kun indiĝenaj komunumoj, edukistoj kaj studentoj. Proponoj de kontribuoj kaj kunlaboro pri la temo estas bonvenaj ĉe la retlisto kongresatemo@.spamaĵo?groups.io

KER-ekzamenoj de UEA je kvar niveloj

UEA denove okazigas dum la kongreso ekzamenojn, bazitajn je la Komuna Eŭropa Referenckadro. Estos ekzamenoj je la jam konataj niveloj: B1, B2 kaj C1 kaj en Montrealo debutas la nova ekzamennivelo: C2.

Je ĉiu nivelo okazos skribaj kaj parolaj ekzamenpartoj. Ĉi-lastaj konsistas el aŭdkomprenaj taskoj kaj antaŭkomisionaj buŝaj ekzamenoj. La priskribo de la enhavo kaj la postularo pri la unuopaj ekzamenniveloj konsulteblas en la ekzamenpaĝo de https://edukado.net/.

La ĉefa ekzamentago estos la 12-a de aŭgusto, sed povos okazi kelkaj ekzamenoj jam en la antaŭaj tagoj. Por la parola parto (20-25-minuta individua) eblas elekti tempon laŭ la vico de la aliĝoj, antaŭe rete aŭ en la unuaj tagoj de UK surloke. Interesiĝantoj povas peti ekzamenspecimenojn ĉe https://edukado.net/. Pliajn informojn (postuloj, prezoj, statistiko, aliĝilo ktp) legu ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker aŭ petu ĉe la adreso kerekzamenoj@.spamaĵo?edukado.net

Aliĝi necesas antaŭ la ekzameno.

La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. La kotizo antaŭpageblas prefere per ĝiro al UEAkonto aŭ surloke ĉe la kongresa kaso. En la programo de la Kleriga Lundo Katalin Kováts, organizanto de la ekzamenoj, okazigos informprogramon pri la sesioj, dum kiu eblos vidi specimenojn, ricevi konsilojn kaj starigi demandojn.

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado

La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo, en la reta mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon. Plia informo ĉe https://uea.org/kongresoj/kondichoj_de_mendoj

Loĝado

Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la loĝejo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la foriro de la loĝejo, do, la daton de la lasta mateno en ĝi.

Eniro kaj eliro

Eblas okupi ĉambrojn ekde la 15h00 de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago.

Se vi ne okupos ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligos la rezervon kaj vi perdos la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo

La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj en hoteloj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn ni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj.

Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto(j) forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo troveblas anonctabulo por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativoj

Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj loĝejoj ankoraŭ havas liberajn lokojn.

Loĝkonfirmo

Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Ekskursoj

Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.

Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita ekirhoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos ne esti samaj kiel tiuj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.

Ekskursaj kondiĉoj

Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.

Limdatoj

La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2022. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj, bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 1-a de majo 2022. Tamen tio kostos al la malmendanto 15 eŭrojn pro administrado. Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.

Plenumo de mendoj

La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Hoteloj

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.

La ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron. La enregistriĝo okazas post la 15h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 12h00. Eblas loĝigi ĝis kvar personojn en la ĉambroj (inkl. infanojn), sed oni atentu ke estas maksimume du dupersonaj litoj en la ĉambroj, do, ili plej taŭgas por familioj aŭ ekz. du paroj de konatoj. La parkejo uzeblas kontraŭ aldona prezo. Ekstraj servoj devas esti aranĝitaj surloke kaj pagitaj rekte al la hoteloj.

1Hyatt Place Montréal – Centre-Ville Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 400 m
Adreso: 1415, rue Saint-Hubert, Montréal, Québec, Canada, H2L 3Y9
tel.: +1 514 842 4881
Luksa nova hotelo situanta 400 m for de la kongresejo. La ĉambroj havas i.a. televidilon, telefonon, sekurŝrankon, gladilon, klimatizadon, harsekigilon, lumbarigajn kurtenojn, kafmaŝinon, malgrandan fridujon, tablon, seĝon kaj dupersonajn litojn. Eblas loĝi ĝis kvar personoj en la ĉambroj, sed oni atentu ke estas maksimume du dupersonaj litoj en la ĉambroj, do, ili plej taŭgas por familioj aŭ ekz. du paroj de konatoj. La gastoj de la hotelo havas liberan aliron al ĝiaj sportejo kaj naĝejo. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambroj, sed eblas aparte mendi ĝin. La gastoj kun membreco en la programo “World of Hyatt” ricevas senpagan matenmanĝon, fruan registriĝon kaj malfruan forlason de la ĉambro (laŭ ebloj de la hotelo) kaj havas aliajn avantaĝojn. Eblas iĝi membro senpage, ĉu perinterrete, ĉu surloke (bezonatas 1 foto por dokumentoj).


Prezo en ĉambro unupersona — 214 €
Prezo en ĉambro dupersona — 107 €
Prezo en ĉambro tripersona — 80 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 66 €

2Best Western Plus Hôtel Montréal Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 200 m
Adreso: 161 rue Sainte-Catherine Est, Montréal, QC
tel.: (514) 903-1895
Nova 3-stela hotelo, situanta nur 200 m for de la kongresejo. En la ĉambroj estas televidilo, telefono kun senpagaj vokoj ene de Norda Ameriko, tablo, seĝo, fridujo, kafmaŝino, harsekigilo, gladilo, sekurŝranko. Eblas loĝi ĝis kvar personoj en la ĉambroj (inkl. infanoj), sed oni atentu ke estas maksimume du dupersonaj litoj en la ĉambroj, do, ili plej taŭgas por familioj aŭ ekz. du paroj de konatoj. En la hotelo ne estas litoj por beboj. La gastoj de la hotelo havas liberan aliron al ĝia sportejo. La parkejo uzeblas kontraŭ aldona prezo. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambroj, sed eblas aparte mendi ĝin.


Prezo en ĉambro unupersona — 190 €
Prezo en ĉambro dupersona — 100 €
Prezo en ĉambro tripersona — 78 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 62 €

3Hôtel Le Cantlie Suites Vidu la bildon

Rango: ★★★
Adreso:


Prezo en ĉambro unupersona — 180 €
Prezo en ĉambro dupersona — 90 €
Prezo en ĉambro tripersona — 70 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 59 €

4UQAM - studenthejmo Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 0,9 km
Adreso: 2100, rue Saint-Urbain, H2X 4E1
Atentu ke ĉiu ĉambro havas nur 1 unupersonan liton,kiu pligrandiĝas al nevasta dupersona lito, do ĝi taŭgas por 1 aŭ 2 personoj.


Prezo en en 1-ĉambra apartamento unupersona — 100 €
Prezo en ĉambro dupersona — 50 €
Prezo en en 2-ĉambra apartamento unupersona — 90 €
Prezo en ĉambro dupersona — 45 €
Prezo en en 3-ĉambra apartamento unupersona — 80 €
Prezo en ĉambro dupersona — 40 €
Prezo en en 8-ĉambra apartamento unupersona — 60 €
Prezo en ĉambro dupersona — 30 €

5Grey Nuns Residence - Concordia University Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 2,5 km
Adreso: 1190, rue Guy, Montréal
La studenta loĝejo situas 2,5 km for de la kongresejo kaj havas komfortajn dormoĉambrojn por 1 kaj 2 personoj. Dupersonaj ĉambroj havas 2 apartajn litojn. La necesejoj kaj duŝejoj estas komunaj, por viroj kaj virinoj. En ĉiu etaĝo troviĝas libere uzebla komuna kuirejeto.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 57 €
dupersona — 43 €

Ekskursoj
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Kanado.

La prezoj inkluzivas:

  • Restadon en komfortaj hoteloj kun matenmanĝo.
  • Se indikite en la ekskursa priskribo, plian manĝon tage.
  • Transporton per komfortaj busoj
  • Diversajn vizitojn (muzeoj, altaj turoj, krozado, ktp).
  • Esperantajn interpretistojn.

La prezoj ne inkluzivas:

  • trinkaĵojn (krom akvo) dum la manĝoj
  • Ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz. telefonvokoj
  • Eblan trinkmonon al la busaj ŝoforoj
  • Trian manĝon tage
  • Vojaĝ-asekuron

Se la sinsekvo de la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskribo, alternativoj estos proponataj. Pri la eventuala nuligo de programeroj pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos.

La partoprenantoj devas memstare atingi la lokon de la komenco de la antaŭkongresaj ekskursoj kaj memstare aranĝi transporton je la fino de la postkongresa ekskurso.

Ĉiu partoprenanto mem respondecas pri la ĝusta informo al UEA de siaj nomoj kiel enskribitaj en la pasporto/identigilo.

Antaŭkongresaj ekskursoj

A1Ontario kaj akvofaloj

2-a – 5-a de aŭgusto4 tagoj / 3 noktoj

La ekskurso komenciĝos en Toronto kaj finiĝos en Montrealo ĉe la kongresejo. Per tiu ĉi ekskurso ni vizitos la plej grandan urbon de Kanado, Toronton, kaj la malnovan Kingstonon (unu el la antaŭaj ĉefurboj de Kanado). Ni vizitos la famegajn Akvofalojn de Niagaro kaj boatos en la mirinda regiono de la Mil Insuloj. Zamenhof en 1910 veturis laŭ tiu vojo post sia partopreno en la Sesa Internacia Kongreso en Vaŝingtono kaj survoje al Montrealo.

2.08Ni ekveturos de la elektita hotelo kaj buse vizitos Toronton. Libera lunĉo en la urbocentro apud la fama Turo CN (CN Tower). Vizito de la Turo, la plej alta en Kanado (553 metrojn). Foriro al la haveno kaj promeno laŭ lago Ontario. Vespermanĝo en Amsterdam BrewHouse (inkluzivita). Unuhora krozado inter insuloj ĉe lago Ontario kaj reiro al hotelo.

3.08Vizito al kastelo Casa Loma, plej luksa historia domego en Ontario. Foriro al muzeo Royal Ontario Museum (ROM: la plej granda arta muzeo en Kanado kaj unu el la plej grandaj en la mondo). Libera lunĉo en la muzeo. Reiro al hotelo. Vespermanĝo (inkluzivita) kun lokaj Esperantistoj en restoracio The Free Times Café.

4.08Foriro kun valizoj al Akvofaloj de Niagaro. Boatado sur rivero ĉe la akvofaloj. Tagmanĝo en loka restoracio (inkluzivita). Vizito de la observejo Skylon Tower en Niagara Falls, kun panorama vido al la akvofaloj. Foriro al Kingstono. Halto survoje por vespermanĝo en rapidmanĝejo ONroute (ne inkluzivita). Alveno al Kingstono vespere.

5.08Vizito al historia fortikaĵo Old Fort Henry kaj poste promeno en la malnova kvartalo de Kingstono, unua ĉefurbo de Kanado. Tagmanĝo en bierejo Kingston Brewing (inkluzivita). Veturo al Gananoque por krozado ĉe Sankta Laŭrenco, en la belega regiono de Mil Insuloj. Foriro al Montrealo kaj alveno al la kongresejo UQAM. Atentu rezervi por vi tranoktadon en Montrealo, vendredon vespere.

Prezo de la ekskurso:
— en unupersona ĉambro € 1550;
— dulita ĉambro € 1250 p.p.

A2Antaŭkongresa Varmiga Esperanto-E-kurso

4-a – 5-a de aŭgusto2 tagoj

Ĉu vi ŝatus refreŝigi viajn konojn pri Esperanto, aŭ unuan fojon paroli ĝin post reta kaj memstara lernado? Faru tion dum du plenaj tagoj antaŭ la kongreso kun gvido de spertaj lingvoinstruistoj el Eŭropo.

4-5.08

  • Kiam? La 4an kaj la 5a de aŭgusto 2022, de la 9a horo matene ĝis la 17a horo de vespero.
  • Kie? En Montrealo, en la kongresejo.
  • Kun kiuj? Kun Katalin Kovats (hungarino) kaj Sylvain Lelarge (franco), gvidantoj de www.edukado.net
  • Por kiuj? Via aĝo ne gravas, sed necesas, ke vi konu la bazon de Esperanta gramatiko, sciu almenaŭ 200 vortojn kaj kapablu krei simplajn frazojn, demandi simplajn informojn. Se vi finis la Duolingo-arbon, tio certe sufiĉos por kune studi. Se vi scias iom pli ol necesas, ankaŭ tio ne estas problemo, vi povos helpi dum la kurso al la aliaj.
  • Kion ni faros dum la du tagoj? Ni multe parolos, ludos situaciojn, lernos iom da gramatiko, ricevos konsilojn por efike lerni, uzi lingvolernigajn aplikaĵojn. Ni ankaŭ kantos, pretiĝos por utile kaj en bona estos partopreni la kongreson, interkonatiĝi kun interesaj homoj, ekkoni legindajn librojn.
  • Kion vi devas kunporti? Kajeron, vortaron, skribilon, kaj vian deziron lerni kaj paroli.
  • Kiom kostas la kurso? 80 eŭrojn.
  • Post la mendo: bonvolu plenigi la formularon ( https://forms.gle/cGCtjobrFhrjLcig9), kiun ricevos la instruistoj, kiuj kontaktos vin por interkonatiĝi kaj helpi prepariĝi al la kurso. Estas planita ankaŭ antaŭkursa kunveno en Zoom.

Se vi havas demandojn pri la enhavo de la kurso, ne hezitu kontakti Katalin Kovats (katalin.kovats(ĉe)gmail.com).

Aliĝkotizo por la kurso:
— € 80 p.p.
Pri viaj manĝaĵoj kaj tranoktejo vi mem devos zorgi!

Postkongresa ekskurso

P1En la koro de Kebekio

13-a – 16-a de aŭgusto4 tagoj / 3 noktoj

Ni invitas vin malkovri la koron de la provinco Kebekio kaj la nordan bordon de la impona riverego Sankta Laŭrenco. La ĉefurbo de Kebekio, Kebeko, konservis fortikaĵojn kaj apartan etoson de la 18-a jarcento. Vi ekskursos por vidi balenojn kaj vizitos valoran muzeon pri la indiĝena kulturo de la nacio Huron-Wendat. La postkongreso komenciĝos kaj finiĝos ĉe la kongresejo UQAM en Montrealo.
Minimume 30 partoprenantoj.

13.08Foriro buse post la fermo de la UK rekte al Kebeko. Alveno ĉe hotelo kaj poste vespermanĝo en la historia kvartalo (inkluzivita). Promeno tra la Malalta Urbo de Kebeko, en la malnova kvartalo, deklarita Monda Heredaĵo de UNESKO.

14.08Promeno ĉirkau la provinca parlamentejo kaj en Alta Urbo de Kebeko. Foriro al indiĝena vilaĝo Wendake, tagmanĝo en restoracio La Traite, kun indiĝena menuo (inkluzivita). Vizito de la muzeo Huron-Wendat kaj la vilaĝo Wendake. Foriro al La Malbaie. Tranoktado okazos en La Malbaie, ĉarma urbeto, kie vivas multaj artistoj (pentristoj). Libera vespero por esplori La Malbaie. Libera vespermanĝo.

15.08Veturo al Baie-Sainte-Catherine por partopreni boatan ekskurson. Ekskurso daŭras tri horojn kaj estas bonaj eblecoj vidi diversajn balenojn, inkluzive de blankaj belugoj. Tagmanĝo inkluzivita. Reveno al La Malbaie. Libera vespero por esplori La Malbaie.

16.08Foriro al belegaj Akvofaloj Montmorency (pli altaj ol tiuj de Niagaro), apud Kebeko. Tagmanĝo inkluzivita en historia restoracio kun panorama balkono supre de akvofaloj. La parko-vizito inkluzivas uzon de telfero (aer-tramo). Reveno al Montrealo, ĉe la kongresejo UQAM, ĉirkaŭ la 18a horo. Atentu rezervi por vi tranoktadon en Montrealo se vi ne reflugos vespere.

Prezo de la ekskurso:
— en unupersona ĉambro € 1750;
— dupersona ĉambro € 1420 p.p.

Ekskursoj dum la kongresa semajno
Tuttagaj ekskursoj

E1Laŭ la riverego

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: € 82

Ni sekvos la riveregon Sankta Laŭrenco nord-orienten ĝis Tririvero, la dua plej malnova urbo en Kanado, meze de Kebekio. Survoje ni haltos ĉe Pointe-du-Lac por viziti antikvan muelejon kaj ĝian parkon. Tagmanĝo inkluzivita. Ni vizitos tre interesan muzeon pri paperindustrio. En la pasinteco Tririvero estis la monda ĉefurbo pri paperfarado, nuntempe ĝi iĝis ĉefurbo de poezio – sur la urbaj muroj legeblas centoj da poemoj. Estos tempo por promeni tra la historia kvartalo.

E2Du kanadaj kulturoj

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: € 95

Vizito de la indiĝena vilaĝo Odanak. Tie loĝas la nacio de Abenakoj, kiuj starigis la unuan muzeon pri indiĝena kulturo en Kebekio. Tuj apude estas malnova preĝejo kun interesaj lignaj skulptaĵoj. Ni povos vidi kaj fari mem indiĝenan manfaraĵon. Tradicia manĝo surloke. Grave: vegetara menuo ne haveblas; vegetaranoj kaj veganoj kunportu sian manĝon - ili tamen povos gustumi tradician panon bannique kun fraga konfitaĵo. Ni vizitos posttagmeze tre specialan vilaĝon: Village Québécois d’Antan (Kebekia Vilaĝo de Antaŭa Tempo). Temas pri muzeovilaĝo, kie la malnovaj konstruaĵoj malfermas siajn pordojn por vizitantoj, kaj eblas sperti kebekiecan vilaĝan vivon tia, kia ĝi estis antaŭ 150 jaroj. Kostumitaj personoj rakontas pri la iama vivo.

E3La ĉefurbo de Kanado

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 99 EUR

La urboj Otavo kaj Gatino, ĉiu en sia flanko de la rivero Otavo, formas kune kvazaŭ dupartan, dulingvan koron de nia lando. La ekskurso komenciĝos en Gatino, en la kebekia flanko, kun vizito al la mirinda Kanada Muzeo pri Historio, kiu entenas ekspoziciojn pri diversaj aspektoj de la kanadaj kulturoj, de la alveno de la unuaj homoj en Amerikon ĝis la moderna epoko, kun artaĵoj kaj historiaĵoj, kiuj atestas pri la riĉa diverseco de la vasta, kompleksa lando. Libera tagmanĝo en la muzeo (kontraŭ ĉirkaŭ 20 CAD). Transe de la ponto ni atingas Otavon. La busa vizito kun haltoj ĉe diversaj interesaj konstruaĵoj: Parlamentejo, Nacia Galerio kaj la domego de la kanada vic-reĝino (Governor General/Gouverneure générale), kaj fine agrabla boatado sur kanalo Rideau.

E4Ameriko en plena naturo

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 78 EUR

Venu malkovri la veran landon, kiun ne multe da fremduloj vidas, en proksima regiono, for de la grandaj urboj kaj aŭtoŝoseoj. Ĝi prezentas tre diversajn amerikajn spertojn. Ni vizitos La Terre des Bisons — la bienon kun la plej peza besto en Ameriko: la bizono. Sekve, vizito de moderna monaĥejo Val Notre-Dame. La religiuloj manlabore faras el naturaj ingrediencoj diversajn manĝeblajn mirindaĵojn. Eblos eniri la kapelon por aŭskulti la monaĥojn kanti. Tagmanĝo en la gastejo La Montagne Coupée, kun belega alta observejo (inkluzivita). Halto ĉe mirtela bieno, libera plukado kaj pago laŭ pezo. Lasta halto estos en loka bierfarejo Albion en Joliette (mempaga trinkado).

E5Montrealo bicikle

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 39 EUR

Biciklemuloj, jen perfekta okazo sperti Montrealon en originala maniero! La prezo inkluzivas luadon de biciklo. Montrealaj esperantistoj gvidos vin tra la malnova Montrealo, tra la famaj insuloj de Expo-67 (Universala Ekspozicio en Montrealo) kaj laŭ la historia kanalo Lachine. Pluraj mojosaj paŭzoj survoje: la muzeo Biosfero (usona pavilono dum Expo-67), parkoj, kluzoj, loka bierfarejo. Libera tagmanĝo, ne inkluzivita en la prezo. Estu preta bicikli ĉirkaŭ 50 km dum la tago. Survoje estas neniu granda deklivo!

E6Tradicia tagmanĝo en acerejo

Vendredo 9h30 – 15h00Prezo: 62 EUR

Ni iros buse al la monto Rigaud por viziti tradician acerejon. Tie vi malkovros kiel el acera akvo oni produktas aceran siropon. Poste oni servos al vi tradician printempan manĝon en belega ligna restoracia sukerkabano, meze de arbaro. Surloka butiko vendas plej diversajn acerajn produktojn, de kuketoj ĝis bombonoj.

Duontagaj ekskursoj

D1Malnova Montrealo

Sabato, lundo kaj vendredoPrezo: 15 EUR

Dum tiu ĉi piedira promeno ni montros spurojn de la diversaj epokoj de la urbo. Vi vidos la urban evoluon, ekde la eta franca fortikaĵo en lando de indiĝena popolo ĝis la industria revolucio, kiu en tiu tempo faris el Montrealo la ekonomie plej gravan urbon de Kanado. La ekskurso inkluzivas eniron en la belegan preĝejon Notre-Dame, la ĉefa preĝejo de la malnova kvartalo, kie okazas gravaj funebraj ceremonioj kaj famaj geedziĝoj (kiel tiu de la kantistino Céline Dion), kaj la kapelon Notre-Damede-Bonsecours, unu el la plej malnovaj preĝejoj en Montrealo.

D2Subtera arto: promeno en la montreala metroo

Mardo kaj ĵaŭdoPrezo: 10 EUR

Montrealo estas fama pro sia subtera vivo. Tuj apud la kongresejo ekzistas vasta reto de tuneloj, kiuj kunigas publikan transportan sistemon kaj multajn urbocentrajn laborejojn. Kaj la arterioj de ĉi tiu moderna labirinto estas la vojoj de la montreala metroo. Pli ol simpla transportrimedo, nia metroo estis planita kiel bela kaj kulture riĉa spaco. Ĝi estas elstara montrejo de la plej gravaj tendencoj de moderna arkitekturo kaj arto de la lastaj 50 jaroj. Kun via gvidanto, esperantista specialisto pri la metrosistemo, vi malkovros la plej belajn kaj rimarkindajn staciojn kaj malkovros sekretojn pri la historio kaj la nuntempo de la montreala metroo!

D3Montrealaj insuloj

Lundo kaj vendredoPrezo: 30 EUR

Por la tutmonda ekspozicio en Montrealo — la fama Expo-67 — ni kreis insulon en la riverego Sankta Laŭrenco kaj ligis ĝin al la aliaj insuloj. Tiuj insuloj iĝis parkego, de kiu malfermiĝas plej nekredebla vido sur la urbon kaj la monton. La imponega ronda konstruaĵo, kiun vi vidas de la urbocentro, estas la antaŭa usona pavilono por Expo-67, kaj nun muzeo pri ekologio: Biosfero. De la kongresejo ni piediros laŭ la urbocentro de Montrealo kaj malkovros kelkajn belegajn urbocentrajn vidindaĵojn; ni veturos per naved-ŝipo ĝis la insulo Sainte-Hélène kaj admiros la vidon al la urbo. Ni malkovros famegajn artaĵojn de Expo-67 kaj eniros la Biosferon. Tiuj kiuj volos povos pasigi sur la insuloj pli da tempo post la ekskurso, kaj ekzemple veturi per elektra veturilo, tre simila al tiuj uzataj dum Expo-67, laŭ la aŭtokurejo GillesVilleneuve, mondkonata aŭtokonkursejo (Formulo 1). Kunportu bankostumon se vi volas resti kaj ĝui la lokan plaĝon!

D4Baziliko Sankta-Jozefo sur Mont Royal

MardoPrezo: 10 EUR

De pluraj lokoj de la urbo vi vidos la imponegan preĝejon kun giganta kupolo, tronantan la Reĝan Monton: Baziliko Sankta-Jozefo. Ĝi estas la plej alta konstruaĵo de Montrealo kaj unu el la plej famaj kaj rekoneblaj konstruaĵoj en Montrealo, Kanado kaj la mondo. Baziliko Sankta-Jozefo estas la plej granda preĝejo en Kanado, kun unu el la plej grandaj kupoloj iam ajn konstruitaj. Ĝi estas tiom granda, ke ene de ĝi estas moviĝantaj ŝtuparoj, kiuj portos vin al pluraj ĝiaj etaĝoj kaj la belega observejo al la urbo. Bazilikon Sankta-Jozefo vizitas pli ol du milionoj da vizitantoj ĉiujare, multaj por omaĝi Fraton André – la fondinto de la Baziliko kaj la plej lastatempa sanktulo de Kanado, kanonizita de Rom-Katolika Eklezio en 2010. La konstruaĵo estas tiom ikona, ke ĝi eĉ aperis en kanada poŝtmarko kaj estas deklarita Nacia Historia Loko de Kanado. La ekskurson gvidos anglikana pastro.

D5La urbo de cent sonorilturoj

Lundo, ĵaŭdoPrezo: 7 EUR

Dum tiu longa piedira promeno, gvidata de esperantista anglikana pastro, ni vizitos ĉiujn religiajn “juvelojn” de la montreala urbocentro, pluraj el ili deklaritaj kiel Naciaj Historiaj Lokoj de Kanado: ekzemple, la katedralon Maria Reĝino de la Mondo, faritan laŭ modelo de la Baziliko de Sankta-Petro en Romo — la plej grandan montrealan preĝejon post la Baziliko Sankta-Jozefo; la belan anglikanan preĝejon Sankta-Georgo kun ĝia mirinda ligna plafono; la belegan bazilikon Sankta-Patriko, ekzemplo de novgotika arkitekturo; la anglikanan katedralon Christ Church kaj la monumenton al la Raoul Wallenberg, justulo de la mondo, en ĝia korto. Nia sperta gvidanto montros kelkajn lokojn, kutime alireblajn nur al la pastraro. Nia gvidanto ankaŭ parolos pri la historio kaj la nuntempo de la kristana religio kaj ĝiaj eklezioj en Kanado kaj Kebekio.

D6Montrealo Juda

Mardo, vendredoPrezo: 10 EUR

En la tempo de Zamemhof, en Montrealo, la juda komunumo estis la tria plej granda etna komunumo de la urbo, kaj la jida lingvo — ankoraŭ nun bone vivanta! — estis la plej granda lingvo parolata en la urbo, post la angla kaj la franca. Lernu pri la historio de la juda komunumo, inkluzive de la familio de Ludoviko Zamenhof, kies parto loĝis… jes, en Montrealo! Lernu pri tio, kiel montrealaj judoj vivis, kie ili loĝis, preĝis, lernis, manĝis kaj laboris. Lernu ankaŭ pri kelkaj mondfamaj montrealaj judoj (ekz., la kantisto Leonard Cohen, kiu interalie verkis kanton Haleluja). Ni finos la ekskurson en restoracio Main, unu el ikonaj montrealaj etnaj manĝejoj, kie vi povos mendi la famajn montrealaĵojn: la fumviandan sandviĉon, pucinon, bagelojn, ktp., kaj ankaŭ aliajn konatajn judajn kaj montrealajn pladojn.

Tabelo de dumkongresaj ekskursoj

T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze

KodoSab
06/08
Dim
07/08
Lun
08/08
Mar
09/08
Mer
10/08
Ĵaŭ
11/08
Ven
12/08
Prezo
E1         T     € 82
E2         T     € 95
E3         T     € 99
E4         T     € 78
E5         T     € 39
E6             T € 62
D1 P   M       P € 15
D2       M   P   € 10
D3     M       M € 30
D4       P       € 10
D5     P     M   € 7
D6       M     M € 10

Bankedo
La bankedo okazos la 8-an de aŭgusto je la 19h00 en la hotelo Hyatt Place Montréal – Centre-Ville (1415, rue Saint-Hubert, Montréal).
Menuo 1
Antaŭplado
Tatara ruĝa beto kun estragono, avokada kaj kikera Humuso, fritita krispa brasiko, kradrostitaj semoj de kukurboj kaj sunfloroj, terpomaj ĉipsoj
Supo
Supo el rostitaj kapsikoj kaj tomatoj kun bazilia pureo
Ĉefplado
Rostita truta fileo el Kebekio, poma kaj citrona salsasaŭco, laktuka kaj alga velouté-saŭco, sezonaj legomoj
Deserto
Acersukera poma torto Tatin
Trinkaĵoj
1 glaso da vino / persono, akvo, kafo kaj teo (eblos aĉeti pliajn trinkaĵojn)
Menuo 2
(taŭga por veganoj kaj vegetaranoj)
Antaŭplado
Tatara ruĝa beto kun estragono, avokada kaj kikera Humuso, fritita krispa brasiko, kradrostitaj semoj de kukurboj kaj sunfloroj, terpomaj ĉipsoj
Supo
Supo el rostitaj kapsikoj kaj tomatoj kun bazilia pureo
Ĉefplado
Marinita tempeo, patfritita spinaco, ostraj fungoj, glazuritaj karotoj plurkoloraj, saŭco Verde mole, rostitaj semoj de kanabo
Deserto
Vegana acersukera torteto
Trinkaĵoj
1 glaso da vino / persono, akvo, kafo kaj teo (eblos aĉeti pliajn trinkaĵojn)
Aranĝoj ĉirkaŭ la UK
Esperantaj

55-a Kongreso de ILEI

okazos en Kebeko (Kebekio, Kanado) de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022. Pliaj informoj: www.ilei.info.


50-a Internacia Infana Kongreseto (IIK)

okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo. Aldone al kutimaj infanoj kaj adoleskantoj, IIK akceptas ankaŭ tre junajn infanetojn, kaj junulojn kiuj aktive helpas en la IIK-programo. Pliaj informoj: iik.uea.org.


78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

okazos de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en Westelbeers, Nederlando. Pliaj informoj: ijk2022.tejo.org.

Neesperantaj

Osheaga

de la 29-a de julio ĝis la 31-a de julio, famega montreala muzikfestivalo, ĝi okazas ĉiujare ekde 2006 kaj alportas ĉiujare plurajn dekmilojn da (ĉefe junaj) ŝatantoj: https://www.osheaga.com.

Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj

de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto okazos la Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj de Kanado. Ĝi okazos proksime de la kongresejo, do facile atingebla piede. Ne hezitu viziti la festivalon, aparte merkrede kiam ne okazas programo en la kongresejo. https://www.presenceautochtone.ca.

Fiereca semajno

de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto okazos la plej granda kunveno pri seksa diverseco en la franclingva mondo: la montreala Fiereco. Dum tiu periodo, prezentiĝos pli ol 200 diversaj eventoj, multaj spektakloj (pluraj eksteraj kaj senpagaj), inkluzive de la famega Parado de la Fiereco: https://fiertemtl.com. La granda parado okazos dimanĉon, la 7-an de aŭgusto, je 13h00 (proksime al la kongresejo).

Pliaj informoj
Disdonado de reklamiloj kaj informiloj

UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti vian informilon en la dokumentujon, kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kontakti la CO). Nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.

Salonmendoj, standoj kaj budoj

Ĉiuj fakaj asocioj konataj de UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunveno dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 30-a de aprilo de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocio. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso (". $m->masku_retadreson("kongresoj@co.uea.org", "Kongresa Fako") ."). Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj, kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo

Jen unika okazo aktualigi vian bibliotekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.

Pagmanieroj

Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun, kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.

La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:

Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:

  • Nederlando: ABN AMRO-Bank, IBAN: NL86 ABNA 0426 9014 44 (BIC: ABNANL2A);
  • Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701 0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF).

Monsendojn al ĉi tiuj du kontoj bv. fari nepre en EUR.

Eventualajn administrajn bankokostojn ĉiam pagas la mendanto.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrolciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-numero). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata sumo por administraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

PayPal. Eblas pagi pere de PayPal uzante la adreson financoj@.spamaĵo?co.uea.org. Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.

Asekuro

La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Tial estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.

Donacoj

La UK bonvenigas donacojn por:

  • Adoptaj Gepatroj: subvencias parto­prenon en la Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun trans­pagaj problemoj.
  • Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
  • Fondaĵo Partoprenu UK-on: helpas al kongresa­noj el triamondaj landoj.
  • Blindula Kaso: helpas al blindaj kon­gresanoj.
  • Volontula Fondaĵo: subtenas volontu­lan servon ĉe la Centra Oficejo.
  • Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subte­no al la organizado de la UK.
  • Arta Kaso: helpas financi artistojn por prezentiĝo dum la Universalaj Kongresoj.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando;
tel. +31 (0)10 436 1044,
retadreso: kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org.

Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Supren
UEA, 2022