Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 105-a UK

Montrealo — Kanado

1 — 8 de aŭgusto 2020
La 105-a UK
Dua Bulteno
UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo
Loka Kongresa Komitato
Prezidanto Normand Fleury
Honora prezidanto Wally du Temple
Vic-prezidanto, eksteraj rilatoj Nicolas Viau
Vic-prezidanto Joel Amis
Kasisto Garry Evans
Komunikado, sekretario Ĵenja Amis
Ekskursoj Suzanne Roy
Akcepto, volontuloj Zdravka Metz
Arta programo Floréal Martorell
Rektoro de IKU Geoffrey Greatrex
Tradukado, Kongresa Kuriero Sylvain Auclair
Junulara Programo Parker Glynn-Adey
Infana Kongreseto Dana Alexander
Tekniko, loĝistiko Thomas Alexander
Bonvenon al la kongreslando
Vizoj

Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizo malsamas laŭ landoj kaj ke ili ofte ŝanĝiĝas.

La invitletero de UEA, por peti la vizon, troviĝas en la paĝo de la reta mendilo, alirebla nur al registritaj kongresanoj.

La invit­letero povas teksti nur pri la oficiala kongresdaŭro (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresaj ekskursoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Oni povas sendi konfirmon pri pagitaj servoj, laŭ peto, se vi mendis loĝadon pere de UEA. Tio povas helpi akiri vizon.

Ĉiu vizitanto al Kanado devas posedi pasporton validan minimume ses monatojn post la planita dato de la foriro el la lando.

Bv. konscii ke la akiro de vizo aŭ de la elektronika vojaĝpermesilo ne plene certigas la eniron en Kanadon. La limgardistoj fine decidas pri tio.

CO/LKK ne povas helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2020 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

De civitanoj de kelkaj landoj oni povas peti san-ekzamenojn kaj kromajn pruvilojn, ekz. pri dungiĝo, posedaĵoj ktp. Tial konsilindas komenci la proceduron frue. Bv. demandi la kanadan ambasadejon/ konsulejon en via lando aŭ viziti unu el la paĝoj: franceangle.

La kanada vizo kostas 100 kanadajn dolarojn (CAD).

Ne estas libera irado inter Kanado kaj Usono, eĉ ne por iliaj civitanoj.

Elektronikaj vojaĝpermesiloj

La plejparto de la personoj, kiuj ne bezonas vizon por eniri Kanadon, tamen bezonas elektronikan vojaĝpermesilon (AVE – franclingve / eTA – anglalingve).

Por peti la elektronikan vojaĝpermesilon: franceangle

La tuta proceduro okazas rete, la pago per bankokarto. Ĝi kostas 7 CAD. La konfirmon oni ricevas rete ene de 72 horoj.

La permeso estas ligita al la pasporto de la vojaĝanto kaj validas dum 5 jaroj, krom se la pasporto malvalidiĝas antaŭ tiu tempo. Nepre certiĝu ke la numero de la pasporto estis ĝuste donita, male oni rifuzos vian eniron en la aviadilo al Kanado.

Vojaĝo tra aliaj landoj

Flugonte tra aliaj landoj, certiĝu havi la necesajn dokumentojn por ili. Se tra Usono, necesas transira vizo aŭ la elektronika vojaĝpermesilo de Usono. La usona elektronika vojaĝpermesilo (ESTA) kostas 14 usonajn dolarojn. La tuta proceduro okazas rete: https://www.estavisaus.org/esta-in-transit. Se vi planas vojaĝi al Usono antaŭ aŭ/kaj post la UK, certiĝu ke vi havas aŭ la enirvizon, aŭ la ne-transiran vojaĝpermesilon. Informiĝu ĉe https://travel.state.gov/content/travel/en/us-visas.html (vizoj) kaj https://esta.cbp.dhs.gov/esta/ (ESTA).

Havu sufiĉe da tempo inter la flugoj, minimume 1h30 se per unu bileto.

Por la internaciaj flugoj al Kanado tra Usono, en la usona flughaveno oni devas preni la valizojn, trapasi la doganan kontrolon kaj resubmeti la valizojn al la flugkompanio.

Asekuroj

Bv. nepre akiri vojaĝ­an asekuron, kiu kovras, krom la nuligon de la vojaĝo, ankaŭ eventualajn santraktadojn kaj repagojn kaze de akcidentoj. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj!

Eniro en Kanadon

Krom la kutimaj malpermesoj, oni ne rajtas enigi plantojn, semojn, multajn nutraĵojn kaj bestojn. Por kelkaj medikamentoj oni devas nepre kunporti kuracis­ tan preskribon (prefere angle aŭ france). Kontaktu la LKK-n en kazo de dubo.

Montrealo kaj la kongresejo: alveno

Aviadile. La internacia flughaveno de Montrealo Pierre-Elliott-Trudeau (YUL) troviĝas je 18,5 km de la kongresejo. Al la urbo eblas iri buse aŭ taksie/aŭtomobile. Per taksio la veturo ĝis la kongresejo daŭras ĉ. 25 min. kaj kostas ĉ. 40 cad (+15% imposto). Per la speciala buslinio 747 la veturo al la kongresejo (verda indiko: Centre-Ville/Downtown) daŭras ĉ. 45 min. kaj kostas 10 cad . La busoj ekveturas kelkfoje hore. La busbileton eblas aĉeti el aŭtomatoj en la flughaveno, kontante aŭ per bankokartoj. Eblas aĉeti la bileton ankaŭ en la buso, sed tiam nur per moneroj (ne per monbiletoj) laŭ la ekzakta sumo. La haltejo de la kongresejo estas la tria: René-Lévesque/Drummond.

La 10-dolara busbileto krome rajtigas liberan aliron al la metroa kaj busa reto dum 24 horoj ekde la momento de ĝia aĉeto. La buso 747 haltas i.a. ĉe du centraj metrostacioj: Lionel-Groulx (la unua halto) kaj Berri-UQAM (lasta halto); pliaj informoj pri buso 747: franceangle

Trajne. Ene de Kanado bv. esplori ĉe www.viarail.ca/fr. Por trajnoj el Novjorko: https://www.amtrak.com/home. La Centra Stacidomo de Montrealo troviĝas je 550 m de la kongresejo.

Buse. En Norda Ameriko la busoj plej ofte ludas la rolon de trajnoj. La Centra Busa Stacidomo de Montrealo (Gare d’autocars de Montréal) troviĝas ĉe la metrostacio Berri-UQAM, kie kruciĝas tri el la kvar metrolinioj.

Aŭte. Estas multaj stratlaboroj en Montrealo somere, tial la plej bonaj irmanieroj povas ŝanĝiĝi de tago al tago. Parki ĉe la kongresejo kostas 25 CAD tage. Eblas trovi en la urbocentro malpli kostajn parkejojn.

La kongresejo

La kongreso okazos en Le Centre Sheraton de Montréal, 1201 boulevard René-Lévesque Ouest, Montréal QC H3B 2L7.
Bushaltejo: René-Lévesque/Stanley.
Metrohaltejoj: Bonaventure (oranĝa linio) kaj Peel (verda linio).
Telefono: +1-514- 878-2000. Senpaga voko en Kanado: 1-888-627-7102

Utilaj informoj pri Kanado kaj Montrealo
Situo kaj historio

Kanado okupas la nordan parton de Norda Ameriko, norde de la paraleloj de latitudo 45° N (apud Montrealo) kaj latitudo 49° N (en la okcidento). Kun dek milionoj da kvadrataj kilometroj da areo, kiu iras de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj de Usono ĝis la Arkta oceano, ĝi estas la dua plej vasta lando de la mondo. Malgraŭ la vasteco, du trionoj de la 37 milionoj da loĝantoj vivas ne pli ol 100 km-ojn for de ĝia suda limo. Oni kutime datas la naskiĝon de Kanado en 1867, kiam la britaj kolonioj Kanado, Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio kuniĝis en federacia sistemo. Poste aldoniĝis tri aliaj kolonioj kaj kreiĝis tri provincoj kaj tri teritorioj el la giganta tereno aĉetita el la Kompanio de la Hudsona Golfo.

Kun 1 700 000 loĝantoj, Montrealo estas la plej granda urbo de Kebekio — enkalkulante la ĉirkaŭurbon la nombro saltas al 4 milionoj, pli ol duonon de la provinca loĝantaro — kaj la dua plej granda de Kanado, post Toronto. Situante ĉe la kunfluo de la riverego Sankta-Laŭrenco kaj de la rivero Otavo, sur insulo, ĝi fondiĝis en 1642, piede de la monteto nomita Reĝa Monto (Mont-Royal, tial la nomo Montréal). Ĝi estas la plej dulingva (franca-angla) kanada urbo.

Lingvoj

La franca kaj la angla estas la oficialaj lingvoj de Kanado, la franca estas tiu de Kebekio, la plej vasta provinco de Kanado. La franca estas komprenata de 94% de la kebekianoj. En Montrealo plimulto de la homoj regas ambaŭ lingvojn (pli ol en iu ajn alia kanada urbo). Surstrate aŭdeblas i.a. la araba, la hispana, la itala, la haitikreola. Estas ankaŭ 11 indiĝenaj popoloj en Kebekio, konsistigantaj 2,3% de la loĝantaro. El la indiĝenaj lingvoj, iuj estas daŭre uzataj.

Vetero

La someroj en Montrealo estas mezvarmaj, kun belveteraj tagoj, foje varmaj kaj kun malseka aero kaj foje kun intensaj mallongaj pluvoj, la averaĝa temperaturo estas 26°C (78,8°F) dum la tago kaj 18°C (64,4°F) nokte, sed foje povas superi 35°C (95°F) aŭ iĝi malpli ol 15°C (59°F). Averaĝe pluvas 100 mm en aŭgusto.

Loka tempo

UTC − 04h00 (somere).

Mono

La loka mono estas la kanada dolaro (CAD). Moneroj: 5, 10, 25 cendoj kaj 1 kaj 2 dolaroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50 kaj 100. La biletoj havas saman grandecon sed malsamajn kolorojn. Eblas ŝanĝi monon en la flughavenoj, bankoj kaj en multaj privataj monŝanĝejoj urbocentre. Bankoj ĝenerale funkcias dumsemajne de la 10h00 ĝis la 15h00. Monmaŝinoj (guichet automatique – ATM), kiuj akceptas la ĉefajn kreditkartojn, facile troveblas en multaj lokoj. Atentu: la usona dolaro estas alia valuto!

Plej granda parto de la vendejoj kaj restoracioj akceptas kreditkartojn Visa kaj Mastercard kaj debetkartojn de la banka reto Interac. Se vi ne havas tiujn kartojn, vi devos uzi kontantan monon.

Elektro

La elektra tensio estas 110-volta, kun frekvenco de 60 hercoj. La surmuraj konektilingoj akceptas konektilojn kun du plataj stiftoj aŭ kun du plataj kaj unu ronda stiftoj.

Telefonado

La prefikso por telefoni al Kanado de eksterlando estas +1. Por telefoni de Kanado al eksterlando: 011 + landa kodo + telefonnumero.

Grava numero: 911 por polico, fajrobrigado kaj urĝa medicina helpo.

Interreto

En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj kaj aliaj komercejoj haveblas senpagaj retkonektoj.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti la kuracistan recepton, skribitan prefereble france aŭ angle. Estas pluraj apotekoj en la urbo.

Tabako, alkoholo ktp

La reguloj pri aĉetado kaj konsumado de tiaj substancoj varias laŭ provincoj en Kanado. En Kebekio necesas aĝi almenaŭ 18 jarojn por aĉeti ilin (21 jarojn por kanabo/mariĥuano).

Fumado estas malpermesita en publikaj internaj lokoj kaj apud ili, inkluzive de la kongresejo. Kanabo-produktoj leĝe aĉeteblas nur en malmultaj registaraj vendejoj kaj fumado estas malpermesita en publikaj lokoj.

Sanservo

Estas konsilinde, ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado.

Trinkakvo

La kranakvo estas ĉie trinkebla, krom se alie indikite.

Aĉetimposto

La afiŝitaj prezoj kutime ne inkluzivas imposton. Por plej multaj varoj (sed ne bazaj manĝaĵoj, kiel ekzemple pano, lakto, fruktoj, legomoj), necesas aldoni ĉ. 15% al la prezo. Por neperiodaj libroj, la imposto estas 5%.

Same, la prezoj en la menuoj kutime ne inkluzivas imposton. Do, memoru ke oni aldonos 15% al via fakturo. En trinkejoj, je aĉeto de alkoholaĵo, aldoniĝos imposto.

Trinkmono

La trinkmono por la servistoj de restoracioj kaj por la ŝoforoj de taksioj kaj busoj de ekskursoj ne estas inkluzivigita en la fakturo, sed (en Kanado) estas atendata, kutime je 15% de la aĉetita servo. Oni ne donas trinkmonon nur se la serv(ad)o estis vere malbona.

Enurba trafiko

La individua bileto por la publikaj transportoj kostas 3,50 CAD kaj rajtigas unudirektan seninterrompan iradon en ĉiuj metrooj kaj publikaj busoj de la urbo, dum maksimume 120 minutoj. Per tiu bileto eblas eniri la metroan reton nur unufoje.

En la busoj la biletoj aĉeteblas per moneroj kaj ne eblas rericevi troan pagon. En la metrostacioj eblas aĉeti biletojn, kaj el aŭtomatoj kaj el giĉetoj.

En la sesdolara karto OPUS, eblas enmeti diversajn vojaĝbiletojn: i.a. tuttagan, tritagan kaj semajnan biletojn. Por la kongresanoj la plej konvena eble estas la semajna bileto, kiu senlime validas de la lunda mateno ĝis la dimanĉa verspero kontraŭ 26,75 CAD . 10 individuaj biletoj kostas 29 CAD .

Sekureco

Kanado estas ĝenerale tre sekura lando sed, kiel ĉie, estu atentema pri mono, dokumentoj, valoraĵoj ktp. Oni povas sekure promeni nokte.

Kongresa temo

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

La jaro 2020 estos la 75-a jaro de Unuiĝintaj Nacioj. Ni festos tiun jubilean jaron en la Universala Kongreso en Montrealo. La fondiĝo de UN okazis en momento de optimismo kaj rezoluto tuj post la Dua Mondmilito, kiam (laŭ la vortoj de la Ĉarto de UN https://uea.org/teko/un/charto#aE) “Ni, la Popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, rezolutaj savi estontajn generaciojn de la plago de la milito… rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj… krei kondiĉojn por la konservo de justeco… (kaj) antaŭenigi socian progreson”, kuniĝis por fondi internacian interŝtatan organizaĵon, kiu laboru surbaze de tri fundamentaj “kolonoj”: paco, homaj rajtoj, evoluigo. Temis pri Unuiĝintaj Nacioj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj pluvivas tra 75 jaroj… Kvankam ene de kelkaj jaroj la mondo denove falis en disputojn, regionajn militojn kaj politikajn malakordojn, dum la pasintaj 75 jaroj ne okazis milito je monda skalo, kaj oni faris konkretan progreson sur pluraj terenoj – eĉ se, dume, la objektivaj defioj al la homaro fariĝis ankoraŭ pli grandaj. Je tiu ĉi 75-jara jubileo, UN esperas krei mondan dialogon pri sia estonteco – dialogon kiu engaĝos ne nur la registarojn sed ankaŭ la ordinarajn homojn. Estas grave, ke ankaŭ ni, esperantistoj, partoprenu la dialogon. Dum la kongreso (kaj certagrade eĉ antaŭe), ni ellaboros kongresan rezolucion, kiu klarigos al UN kiel ni povas kunlabori por atingi niajn komunajn celojn, kaj kiun rolon Esperanto povos ludi en tiu laboro. La rezolucio helpos nin plani nian propran estontecon kiel Universala Esperanto-Asocio kaj kiel Esperanto-movado.

Provizora programo

Sabato, 1 aŭgusto. Malfermo de la kongresejo je 9h00. Registriĝo. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libro­servo. Movada Foiro. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

Dimanĉo, 2 aŭgusto. Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Kongresa Temo. Inaŭguro de IKU/AIS. Ekumena Diservo. Nacia Vespero.

Lundo, 3 aŭgusto. Libroservo. IKU-prelegoj. Lingvaj kursoj. Kleriga Lundo. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.

Mardo, 4 aŭgusto. Libroservo. Lingvaj kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro respondas. Societo Zamenhof. Koncerto.

Merkredo, 5 aŭgusto. Tuttagaj eks­kursoj. (Kongresejo fermita.)

Ĵaŭdo, 6 aŭgusto. Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Lingvaj kursoj. Centra Oficejo respondas. Koncerto.

Vendredo, 7 aŭgusto. Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.

Sabato, 8 aŭgusto. Solena Fermo (10h00). Libroservo. Fermo de la kongresejo (14h00).

Kiel mendi servojn?
Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado

La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝado

Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la loĝejo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la foriro de la loĝejo, do, la daton de la lasta mateno en ĝi.

Eniro kaj eliro

Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde la 15h00 de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago.

Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo

La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj en hoteloj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn ni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. (En komunaj dormejoj la disdivido estas en inaj kaj viraj ĉambroj, krom se estas nur unu granda dormoĉambro.)

Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto(j) forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo troveblas anonctabulo por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativoj

Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj ankoraŭ havas liberajn lokojn.

Loĝkonfirmo

Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Ekskursoj

Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.

Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.

Ekskursaj kondiĉoj

Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.

Limdatoj

La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2020. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj, bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 1-a de majo 2020. Tamen tio kostos al la malmendanto 15 eŭrojn pro administrado. Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.

Plenumo de mendoj

La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Hoteloj

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.

LCS = Le Centre Sheraton (la kongresejo).

Ofertataj servoj

Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon, telefonon. La enregistriĝo okazas post la 15h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 12h00. Ekstraj servoj devas esti aranĝitaj surloke kaj pagitaj rekte al la hoteloj.

1Le Centre Sheraton Montréal Vidu la bildon

Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: La kongresejo
Adreso: 1201 boulevard René-Lévesque Ouest, Montréal H3B 2L7
tel.: +1 514-878-2000
Luksa hotelo, ĵus revonigita. La ampleksaj ĉambroj havas i.a. televidilon, telefonon, sekurŝrankon, gladilon, kafo- kaj temaŝinon, klimatizadon, tablon, seĝojn kaj litojn 134,62 x 187,96 cm (53 x 74 ½ in). Eblas loĝi ĝis kvar personoj en la ĉambroj, sed oni atentu pri la dimensioj de la litoj kaj ke estas maksimume du litoj en la ĉambroj, do, ili plej taŭgas por familioj aŭ ekz. du paroj de konatoj. La gastoj de la hotelo havas liberan aliron al ĝiaj sportejo, saŭnoj kaj naĝejo. En la hotelo estas diversaj butikoj, kafejoj, restoracioj kaj parkejo. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo de la normalaj ĉambroj sed eblas aparte mendi ĝin (bv. vidi ĉe “Kromaj servoj”). La gastoj de la ĉambroj de “Club Level” havas la matenmanĝon inkluzivigitan en la prezo de la ĉambro kaj aliron al la speciala akceptoĉambro (Club Lounge) en la 37-a etaĝo, kun aparta rigardo al la urbo. En ĝi posttagmeze estas senpaga bufedo de manĝaĵetoj kaj disponeblas alkoholaj kaj aliaj trinkaĵoj por aĉeti.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 205 €
dupersona — 102 €
Prezo en Normala unupersona — 215 €
Prezo en ĉambro dupersona — 107 €
Prezo en ĉambro tripersona — 83 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 67 €
Prezo en Club Level unupersona — 305 €
Prezo en ĉambro dupersona — 152 €

2Hôtel Faubourg Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,6 km
Adreso: 155 boulevard René-Lévesque Est, Montréal H2X 3Z8
tel.: +1 514-448-7100
Komforta hotelo. La ampleksaj ĉambroj havas i.a. televidilon, telefonon (senpage por lokaj numeroj), fridujeton kaj kuirejeton. En la hotelo estas lavmaŝinoj por vestaĵo, uzeblaj kontraŭ pago. La parkado en la hotelo kostas 27 CAD/tage (+ imposto). La sportejo kaj rapida sendrata retaliro uzeblas senpage. La matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 190 €
dupersona — 97 €
Prezo en ĉambro tripersona — 85 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 71 €

3Hotel Vidu la bildon

Rango: ★★★
Adreso:

4Hôtel Y Montréal Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 220 m
Adreso: 1355 boulevard René-Lévesque Ouest, Montréal H3G 1T3
tel.: +1 514-866-9942
La 3-stela hotelo situas en la sama konstruaĵo kun la gastejo YWCA kaj subtenas la mision de la YWCA pri la vivoplibonigo de la montrealaj knabinoj. Ĉiuj ĉambroj estas por ne-fumantoj kaj havas i.a. ge-edzan liton, klimatizadon, senpagan Wi-Fi, televidilon, fridujeton, kafmaŝinon. En la hotelo estas komuna kuirejo plene ekipita, komputila ĉambro, 24-hora akceptejo, valizdeponejo, restoracio, lavmaŝino por vestaĵoj (kontraŭ pago), vendmaŝino por manĝaĵetoj kaj trinkaĵoj kaj sekurŝranko en la akceptejo. La hotelo ne disponigas matenmanĝon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 78 €
dupersona — 45 €

5Gastejo YWCA Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 220 m
Adreso: 1355 boulevard René-Lévesque Ouest, Montréal H3G 1T3
tel.: +1 514-866-9942
La 4-stela gastejo origine nur por knabinoj nuntempe akceptas ankaŭ virajn gastojn. Ĉiuj ĉambroj estas por ne-fumantoj kaj havas i.a. klimatizadon, senpagan Wi-Fi, televidilon. La necesejoj kaj duŝejoj estas komunaj. En la gastejo estas kuirejo plene ekipita, komputila ĉambro, 24-hora akceptejo, valizdeponejo, restoracio, lavmaŝino por vestaĵoj (kontraŭ pago), vendmaŝino por manĝaĵetoj kaj trinkaĵoj kaj sekurŝranko en la akceptejo. La gastejo ne disponigas matenmanĝon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 58 €
dupersona — 36 €

6Grey Nuns Residence - Concordia University Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 650 m
Adreso: 1190 rue Guy, Montréal H3H 2L4
tel.: +1 514-848-2424
La studenta loĝejo havas komfortajn dormoĉambrojn por unu kaj du personoj. En la ĉambroj estas la litoj kun litovestaĵoj (ŝanĝitaj unufoje semajne), vestaĵoŝranko, tableto, vizaĝolavujo, bantukoj kaj sendrata Wi-Fi. La necesejoj kaj duŝejoj estas komunaj, por viroj kaj virinoj. La tuta konstruaĵo estas senfuma, inkluzive de la ampleksa ĝardeno. La kuirejo en la ĉambro-etaĝo estas libera uzebla. La loĝejo ne disponigas matenmanĝon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 55 €
dupersona — 42 €

Kromaj servoj

Matenmanĝo en la hotelo Sheraton, mendebla por ĉiuj kongresanoj, inkluzive de ne-gastoj de la hotelo. Eblas bufede kaj skatole, ambaŭ ĝueblaj en speciala matenmanĝa salono por la kongresanoj!

M1 – bufeda matenmanĝo kompleta

Inkluzivas: freŝajn fruktojn, jogurtojn, freŝajn bakaĵetojn, kremajn buterojn, marmeladojn kaj dolĉajn ŝmiraĵojn, kafon/teon.

Prezo: € 25 (por persono por tago)

M2 – matenmanĝa skatolo

Korna bulko aŭ kuketo, suko kaj kafo/teo.

Prezo: € 13 (por persono por tago)

Ekskursoj
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Kanado.

La prezoj inkluzivas:

  • Restadon en komfortaj hoteloj (aŭ gastejoj, por la junularaj ekskursoj) kun matenmanĝo (krom se alie indikite)
  • Se indikite en la ekskursopriskribo, manĝojn
  • Transporton per busoj/veturiloj (krom se alie indikite)
  • Esperantajn interpretistojn

La prezoj ne inkluzivas:

  • trinkaĵojn dum la manĝoj
  • hotelajn ekstraĵojn, ekz. telefonvokojn
  • Ekstrajn elspezojn en la hoteloj/gastejoj, ekz. telefonvokojn
  • Trinkmonon al la busaj ŝoforoj

Se la sinsekvo de la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskribo, alternativoj estos proponataj. Pri la eventuala nuligo de programeroj pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos. La partoprenantoj devas memstare atingi la lokojn de la komenco de la antaŭkongresaj ekskursoj kaj memstare aranĝi transporton je la fino de la postkongresaj ekskursoj.

La ĉiĉeronoj pretos konsili pri la plej taŭgaj veturoj al ekz. flughaveno. Ĉiu partoprenanto mem respondecas pri la ĝusta informo al UEA de siaj nomoj kiel enskribitaj en la pasporto/identigilo.

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj (junularaj)

Speciale por la UK en Montrealo LKK proponas “junularajn” antaŭ- kaj postkongresajn ekskursojn, malpli luksajn kaj sekve malpli kostajn. Tio eblas dank’ al la bon­kvalitaj junular­gastejoj en la lando kaj aparta sindediĉo de LKK organizi tiujn ekskursojn. La dormo­ĉambroj estas por 4 ĝis 10 personoj en 2-etaĝaj litoj kun komunaj ban­ĉambroj/necesejoj. En la ekskursaj prezoj estas inkluzivigitaj vizitoj de nur kelkaj lokoj, tiel ke la partoprenantoj surloke mem decidu, kiujn aliajn lokojn viziti, pagante surloke la respektivajn eniribiletojn. Tiuj estas indikitaj kiel Kroma(j) programero(j). La ekskursoj estas por ĉiuj, kiuj sentas sin junaj, sendepende de la oficiala aĝo!


Antaŭkongresaj ekskursoj

A1En la koro de la franca Kanado

26-a – 31-a de julio6 tagoj / 5 noktoj

Dum Montrealo estas moderna, kosmopolita urbego, Kebeko, la plej malnova urbo norde de Meksiko, havas tute alian etoson. Ĝi konservis ne nur siajn muregojn sed ankaŭ sian francan ĉarmon. En 1985, Unesko deklaris ĝian malnovan kvartalon Monda Heredaĵo. Daŭrigante la vojaĝon laŭ la riverego Sankt-Laŭrenco, ni vizitos la belegan regionon Charlevoix kun ĝia impresa naturo – rendevuejon de ĉiuspecaj artistoj. Dum la vojaĝo, ni gustumos kebekian kuirarton (inspiritan de la franca, kun lokaj specialaĵoj) kaj malkovros la lokan riĉan kulturon.

26.07Busa ekveturo de Montrealo al Drummondville, kie oni rekreis tutan vilaĝon de la 19-a jarcento (vidu E2): ideala maniero malkovri la francdevenan kebekian kulturon. Surloke ni havos tradician manĝon. Ekveturo al Lévis, kie ni prenos pramŝipon por atingi la belan Kebekon. Vizito de la Malalta Urbo, ĉe la fama Kastelo Frontenac.

27.07Matenmanĝo kaj vizito de la Alta Urbo. Tagmanĝo en sukerkabano. Posttagmeze, vizito de la Insulo Orléans kaj de la impresa akvofalo Montmorency (30m pli alta ol la Niagaraj). Vespero ĉe kebekiaj muzikistoj.

28.07Matenmanĝo. Malkovro de indiĝena kulturo en Wendake kun vizito de loka muzeo kaj indiĝena vilaĝo. Tagmanĝo per indiĝena kuirarto. Veturo al Charlevoix kun halto por vidi famegan pilgrimejon, la bazilikon Sainte-Anne-de-Beaupré. Tranokto en La Malbaie.

29.07Matenmanĝo. Boata ekskurso por observi balenojn. Tagmanĝo kaj promeno en la ĉarma vilaĝo Tadusako. Veturado al Île-aux-Coudres kun vizito de tiu eta insulo. Tranokto.

30.07Matenmanĝo. Vizito de muzeo pri riveregaj boatoj. Promeno en Baie-Saint-Paul. Vizito de muzeo pri kebekiaj fromaĝoj. Manĝo. Veturo al Kebeko. Libera vespero.

31.07Matenmanĝo. Veturo al Tririvero (vidu E1). Muzeo pri paperindustrio aŭ kanuado sur rivero (kun gvidisto). Tagmanĝo kaj promeno en la urbocentro. Posttagmeze, survoje al Montrealo, ni vizitos antikvan muelejon kaj ĝian parkon. Alveno al la kongresejo ĉ. la 18h00. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 1190;
dulita ĉambro € 870 p.p.;
tripersona ĉambro € 780 p.p.

A2Ĉefurboj kaj akvofaloj (junulara)

26-a – 31-a de julio6 tagoj / 5 noktoj

26.07Ekveturo de la kongresejo je la 08h00. Vizito de la Kanada Muzeo pri Historio. Tagmanĝo en Gatino kaj post ĝi promeno en la apuda nacia parko. Piedira vizito de Otavo. Vespermanĝo en la agrabla centra kvartalo Byward Market. (Kroma programero: boata ekskurso sur la rivero en Otavo.)

27.07Matenmanĝo. Veturo al Smiths Falls, kie ni vizitos kanabejon kaj informejon pri la Kanalo Rideau (artefarita akvovojo inter Otavo kaj Kingstono). Tagmanĝo. Veturo al Toronto kaj enregistriĝo en la junulara gastejo urbocentre. Libera vespero (la gvidisto sugestos interesajn farindaĵojn.)

28.07Matenmanĝo. Pieda promeno en la plej interesaj kvartaloj. Tagmanĝo. Liberaj posttagmezo kaj vespero. (Kromaj programeroj: vizito de la famega CN-Turo, de grandega akvario, de kurioza muzeo pri ŝuoj kaj de torontaj insuloj.)

29.07Matenmanĝo. Veturo al Niagaro kaj rigardado de la famaj akvofaloj. Posttagmeze, ni buse promenos en la niagara kamparo, haltante ĉe pomejo kaj vitejo kaj en Niagara-on-the-Lake. Tranokto en junulara gastejo en Niagaro, piede alirebla de la akvofaloj, kiuj estas bele lumigataj vespere. (Kromaj programeroj: boata ekskurso aŭ ekskurso Malantaŭ la Akvo.)

30.07Matenmanĝo. Veturo al Kingstono kun halto por promeni en Port-Hope. Piedira vizito de Kingstono. Vespermanĝo. Tranokto en universitato.

31.07Matenmanĝo. Veturo al Gananoque. Boata ekskurso inter “Mil Insuloj”. Vizito de la historia fortikaĵo Fort-Henry. Reveno al Montrealo. Alveno ĉ. la 18h00. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en plurpersona ĉambro € 545 p.p.

Postkongresaj ekskursoj

P1Ĉefurboj kaj akvofaloj

10-a – 15-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj

Per tiu ĉi ekskurso, kun angla kanada etoso, ni vizitos la nunan (Otavon) kaj la malnovan (Kingstonon) ĉefurbojn plus la plej grandan urbon de Kanado, Toronton. Ni vizitos la famegajn akvofalojn de Niagaro kaj boatumos en la mirinda regiono de la Mil Insuloj. Bv. noti ke la ekskurso komenciĝos la 10-an de aŭgusto, du tagojn post la fino de la UK, tiel ke oni povos partopreni ankaŭ en la Nitobe-simpozio aŭ/kaj en la parado de la Indiĝena Festivalo (p. 22). La ekskurso finiĝos en Toronto. LKK helpos tiujn, kiuj volos reveni al Montrealo, aĉeti busbileton. Minimume 35 partoprenantoj.

10.08Ekveturo de Sheraton je la 8h00. Vizito de grava muzeo pri kanada historio, en Gatino (vidu E3). Manĝo. Promeno en la apuda nacia parko. Transiro al Ontario. Ĉe rivero troviĝas Otavo, bela kaj trankvila ĉefurbo kun sia bela parlamentejo. Pieda promenado laŭ la kanalo kaj boatado sur la rivero kun vido al la ĉefaj historiaj konstruaĵoj. Vespermanĝo.

11.08Veturo al Kingstono. Survoje ni haltos en Gananoque por la neforgesebla krozado Mil Insuloj, en la fama arkipelago de 1864 insuloj sur la lago Ontario, Monda Biosfera Rezervejo de Unesko. Poste ni vizitos historian fortikaĵon kiu, antaŭ 200 jaroj, protektis Kanadon kontraŭ usonaj atakoj. Promenado kaj vespermanĝo en la urbocentro de Kingstono.

12.08Veturo al Toronto. Promenado en la plej agrablaj kvartaloj de la kanada urbego. Al la noktuloj ni proponos diversajn aktivaĵojn por la tri liberaj vesperoj en Toronto.

13.08Matenmanĝo kaj ekveturo al la famegaj Niagaraj Akvofaloj. Eblos elekti inter la boata krozo kaj la vizito “malantaŭ la akvofaloj”. Ambaŭ spertoj estas impresaj kaj… malsekigaj. Manĝo kaj survoje al la ĉarma, malnovstila Niagara-on-the-Lake ni ĝuos la belan kanadan kamparon. Vizito de vitejo, kie eblos gustumi la lokan vinon.

14.08Matenmanĝo kaj vizito de la 355-metrojn alta turego CN Tower, ĉe la lago Ontario en Toronto (dum pli ol 30 jaroj la plej alta turo en la mondo, kaj daŭre la plej alta en la Okcidenta Hemisfero). Ni vizitos la apudan tre interesan akvarion. Libertempo posttagmeze por, laŭplaĉe, ĝui la diversajn galeriojn, muzeojn, vendejojn ktp.

15.08Matenmanĝo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 1210;
dupersona ĉambro € 940 p.p.;
tripersona ĉambro € 850 p.p.

P2En la koro de la franca Kanado (junulara)

9-a – 14-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj

09.08Ekveturo de la kongresejo al Tririvero (vidu E1). Survoje, halto en Pointe-du-Lac kaj vizito de antikva muelejo. Tagmanĝo ĉe la rivero Saint-Maurice. Promenado en tririvera urbocentro. Veturo al Kebeko. Enregistriĝo en la junulara gastejo en la malnova urbo. Libera vespero. (Kroma programero: elekto inter kanuado kun gvidisto kaj muzeo pri paperindustrio.)

10.08Matenmanĝo. Konatiĝo kun indiĝena kulturo en Wendake, kie ni vizitos muzeon kaj tipan vilaĝon. Tagmanĝo. Piedira vizito de la alta parto de la malnova Kebeko. (Kroma programero: Kebekiaj muzikistoj en la vespero).

11.08Matenmanĝo. Piedira vizito de la malalta urbo. Tagmanĝo. Veturo al Charlevoix, kun halto por vidi la impresan akvofalon Montmorency (30m pli altan ol Niagaraj!). Tranokto en Baie-Saint-Paul.

12.08Matenmanĝo. Veturo al Saint-Joseph-de-la-Rive, kie ni piediros laŭ la bela arbara pado. Piedira vizito de la ĉarma vilaĝo Tadusak. Vizito de interesa fungokreskejo. Vespermanĝo kaj tranokto en La Malbaie, proksime de fama kazino. (Kromaj programeroj: anstataŭ la piediroj eblos viziti etan muzeon pri riveregaj boatoj kaj ekskursi por vidi balenojn.)

13.08Matenmanĝo. Veturo reen al Kebeko kun haltoj en muzeo pri kebekiaj fromaĝoj, en la Baziliko Sainte-Anne-de-Beaupré kaj en muzeo pri kuproarto. Libera vespero.

14.08Matenmanĝo. Veturo al Kebekia Historia Vilaĝo (vidu E2). Tagmanĝo. Alveno al la kongresejo ĉ. la 18h00. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en plurpersona ĉambro € 560 p.p.

Ekskursoj dum la kongresa semajno
Tuttagaj ekskursoj

E1Laŭ la riverego

Merkredo kaj vendredo 8h00 – 18h00Prezo: € 68

Ni sekvos la riveregon Sankta-Laŭrenco orienten ĝis Tririvero, la dua plej malnova urbo en Kanado, meze de Kebekio. Survoje, ni haltos ĉe Pointe-du-Lac, por viziti antikvan muelejon kaj ĝian parkon. Tagmanĝo. Eblos elekti inter tio: ĝui kanadan kanuadon en tradicia rabaska (kanuo por 10 personoj) kaj viziti tre interesan muzeon pri paperindustrio. En la pasinteco Tririvero estis la monda ĉefurbo pri paperfarado, nuntempe ĝi iĝis ĉefurbo de poezio – sur la urbaj muroj legeblas centoj da poemoj.

E2Du kanadaj kulturoj

Merkredo kaj ĵaŭdo 8h00 – 18h00Prezo: € 87

Inter Montrealo kaj Kebeko troviĝas tre speciala vilaĝo: la “Village Québécois d'Antan” (Kebekia vilaĝo de antaŭa tempo). Temas pri muzeo-vilaĝo, kie la malnovaj konstruaĵoj malfermas siajn pordojn por vizitantoj kaj eblas sperti kebekiecan vilaĝan vivon tiel, kiel ĝi estis antaŭ 150 jaroj. Oni klarigos pri la diversaj kutimoj kaj iloj dum la vizito. Tradicia manĝo. Vizito de la indiĝena vilaĝo Odanak, kie loĝas la Abenakoj, kiuj starigis la unuan muzeon pri indiĝena kulturo en Kebekio. Tuj apude estas malnova preĝejo kun interesaj lignaj skulptaĵoj.

E3La ĉefurbo

Mardo kaj merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 60 EUR

Otavo kaj Gatino, ĉiu en sia flanko de la rivero, formas kune kvazaŭ dupartan, dulingvan koron de nia lando. La ekskurso komenciĝos en Gatino, en la kebekia flanko, kun vizito al la mirinda Kanada Muzeo pri Historio, kiu entenas ekspoziciojn pri diversaj aspektoj de la kanadaj kulturoj, de la alveno de la unuaj homoj en Amerikon ĝis la moderna epoko kun artaĵoj kaj historiaĵoj, kiuj atestas la riĉan diversecon de la vasta, kompleksa lando. Transiro de ponto por atingi la ĉefurbon, kie ni haltos ĉe diversaj interesaj konstruaĵoj, interalie la Parlamentejo, la Nacia Galerio kaj la domego de la kanada vic-reĝo.

E4Ameriko en plena naturo

Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 56 EUR

Venu malkovri la veran landon, kiun ne multe da fremduloj vidas, en proksima regiono, for de la grandaj urboj kaj aŭtoŝoseoj. Ĝi prezentas tre diversajn amerikajn spertojn. Halto en Rawdon, kie troviĝas “La Terre des Bisons”. Jes, temas pri bizono, la plej peza besto en Ameriko. Poste, meze de arbaro, ni vizitos modernan monaĥejon “Val-Notre-Dame”, kie religiuloj manlabore faras el naturaj ingrediencoj manĝeblajn mirindaĵojn. Eblos eniri la kapelon por aŭskulti la monaĥojn kanti. Tagmanĝo en “La Montagne Coupée”, gastejo kun belega, alta rigardejo. Revene al Montrealo ni haltos por pluki mirtelojn.

E5Fortikaĵo en Chambly kaj pomejoj

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 49 EUR

Ni vizitos historian fortikaĵon en Chambly, ĉe riverbordo, meze de parko. La belega konstruaĵo videbla hodiaŭ estas fakte la kvara fortikaĵo konstruita sur la sama strategia situo. Ĝi estas unu el la plej gravaj spuroj de 17-a kaj 18-a jarcenta milita arkitekturo en Kanado. Tagmanĝo. Poste ni veturos al la tradicia Pomejo Milton, familia entrepreno, kiu kultivas pli ol 10 mil pomarbojn el 11 specioj. Ĝi produktas pli ol 25 diversspecajn pomvinojn, el kiuj ni gustumos 4 post la klarigoj pri la cidrofarado.

E6Montrealo bicikle

Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 38 EUR

Biciklemuloj, jen perfekta okazo sperti Montrealon en originala maniero! Montrealaj esperantistoj gvidos vin tra la malnova Montrealo, tra la famaj insuloj de la Ekspo-67 (Universala Ekspozicio en Montrealo) kaj laŭ la historia kanalo Lachine. Pluraj mojosaj paŭzoj survoje: montreala kazino, Biosfero, parkoj, kluzoj, bierfarejo. Tagmanĝo. Estu preta bicikli ĉirkaŭ 50 km dum la tago. Survoje estas neniu granda deklivo!

Duontagaj ekskursoj

D1Sukerkabano

Mardo kaj vendredo 11h00 - 15h00Prezo: 43 EUR

La indiĝenoj instruis la francajn koloniistojn kiel obteni acersiropon: boligante arbosukon. La dolĉa siropo iĝis grava parto de la kebekia kulturo. Tradicie en printempo la kebekianoj vizitas Sukerkabanojn, lokojn por aĉeti diversajn produktojn preparitajn kun la siropo (ovojn, ŝinkojn, krespojn, fazeolaĵojn kaj aliajn vegetaĵojn) kaj ankaŭ por festi, danci, promeni en la naturo kaj bone manĝi. Eksterordinare unu el la plej belaj sukerkabanoj malfermos siajn pordojn por la UK-partoprenantoj.

D2Malnova Montrealo

Sabato 14h00 – 16h00
Lundo kaj mardo 10h00 – 12h00Prezo: 15 EUR

Dum duhora piedira promeno profesia gvidisto montros spurojn de la diversaj epokoj de la urbo. Vi vidos la urban evoluon, ekde la eta franca fortikaĵo en lando de indiĝena popolo ĝis la industria revolucio, kiu faris el Montrealo la ekonomie plej gravan urbon de Kanado. La ekskurso komenciĝos ĉe la belega preĝejo Notre-Dame, la ĉefa preĝejo de la malnova kvartalo, kie okazas gravaj funebraj ceremonioj kaj famaj geedziĝoj (kiel tiu de la kantistino Céline Dion).

D3Subtera arto

Lundo 14h00 – 16h00
Ĵaŭdo 10h00 – 12h00Prezo: 8 EUR

Montrealo estas fama pro sia subtera vivo. Tuj apud la kongresejo ekzistas vasta reto da tuneloj, kiuj kunigas publikan transportosistemon kaj multajn urbocentrajn laborejojn. En tiu moderna labirinto troviĝas ĉio, kion oni bezonas, krom suno! Vi malkovros la plej vidindajn metrostaciojn. La montreala metroo estas pli ol transportrimedo, ĝi estas montrejo de la sinsekvaj tendencoj de moderna arkitekturo kaj arto de la lastaj 50 jaroj.

D4Strata arto

Dimanĉo 14h00 – 16h00
Vendredo 10h00 – 12h00Prezo: 17 EUR

Promenante en Montrealo, vi trovos multe da arto surstrate: freskojn, skulptaĵojn k.a. Dum ordinaraj homoj rimarkas nur kelkajn el ili, helpe de profesia gvidisto, dum duhora pieda promeno, vi vidos plurajn el la plej belaj surstrataj artverkoj, la kaŝitajn trezorojn. Samtempe vi ekscios pri la arkitekturo kaj la historio de tiu centra kvartalo.

D5Montrealaj insuloj

Mardo kaj vendredo 14h00 – 16h00Prezo: 30 EUR

Por la Universala Ekspozicio en Montrealo en 1967, oni konstruigis insulojn en la riverego. Tiuj insuloj iĝis parkego. Per elektra veturilo, tre simila al tiuj uzataj dum Ekspo-67, gvidisto promenigos nin kaj klarigos pri la evoluo de la loko. Inter la vidindaĵoj estas la Biosfero (origine la usona pavilono), la Kazino (origine la franca pavilono), la loka naturo kaj historiaj fortikaĵoj. Aldone ni veturos laŭ la Aŭtokurejo Gilles-Villeneuve, mondkonata aŭtokonkursejo (Formulo-1). Kunportu bankostumon se vi volas resti post la ekskurso por ĝui la lokan plaĝon.

D6Olimpia Stadiono

Ĵaŭdo 14h00 – 16h00
Vendredo 10h00 – 12h00Prezo: 33 EUR

La Olimpia Parko, kiu akceptis la Olimpikon en 1976, estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj en Montrealo. D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof estis unu el la inĝenieroj de la projekto. Krom la famega Olimpia Stadiono, moderna arkitektura mirindaĵo, ĝi enhavas tre interesajn natursciencajn muzeojn: Insektejon, Planetarion kaj Biodôme. Post la ĝenerala enkonduko al la parko sekvos vizito de la stadiono mem kaj de la Biodôme, la plej granda sciencokomplekso en Kanado, kie la vivmedioj de la bestoj estas rekreitaj. Kontraŭ kroma pago eblos supreniri la Olimpian Turon (la plej altan kliniĝantan turon en la mondo), viziti la Planetarion kaj la apudan Botanikan Ĝardenon.

D7Oratorio Sankta-Jozefo sur Mont Royal

Lundo 10h00 – 12h00
Ĵaŭdo 14h00 – 16h00Prezo: 10 EUR

Tronanta sur la monto estas la okulfrapa Oratorio Sankta Jozefo, la plej granda preĝejo en Kanado kaj unu kun la plej grandaj kupoloj en la mondo. Ĝin vizitas pli ol 2 milionoj da pilgrimantoj ĉiujare, multaj el kiuj atribuas al la sanktulo Frato André, kiu konstruigis la preĝejojn, miraklajn kuracadojn – en la pilgrimejo videblas muro kun miloj da lambastonoj de personoj kuracitaj de li –. Krom la preĝejego mem, vidindas ĝia ĉirkaŭa parko kun ĝia Kalvaria vojo.

D8La urbo de cent sonorilturoj

Lundo 14h00 – 16h00
Mardo 10h00 – 12h00Prezo: 7 EUR

Dum tiu ĉi longa piedira promeno, gvidata de esperantista anglikana pastro, ni vizitos ĉiujn religiajn “juvelojn” de la montreala urbocentro: la montrealan katedralon Maria Reĝino de la Mondo faritan laŭ modelo de la Baziliko de Sankta Petro en Romo; la belan anglikanan preĝejon Sankta Georgo, kun ĝia mirinda ligna plafono (en 2020 malfermiĝos en ĝi la unua altkuirarta kuirejo por senhejmuloj en Nord-Ameriko); la belegan bazilikon Sankta Patriko, unu el la plej belaj ekzemploj de novgotika arkitekturo; la anglikanan katedralon Christ Church kaj la monumenton al Raoul Wallenberg en la korto de la katedralo; kaj kelkajn aliajn el la plej belaj montrealaj preĝejoj. Nia sperta gvidanto montros kelkajn lokojn, kutime alireblajn nur al la pastraro, kaj dividos kun ni kelkajn sekretojn de “malantaŭ la kulisoj de la katedralo”.

D9Spektaklo kvartalo

Ĵaŭdo 10h00 – 12h00Prezo: 18 EUR

Jen la vera koro de Montrealo, kiu batas laŭ ritmoj de ĉiuspecaj kulturaj eventoj, kun arto je ĉiu metro. Ĉi tie, la montrealanoj kaj la turistoj kuniĝas por festi dum mondfamaj festivaloj, kiel la Ĵazfestivalo. Ene de kvadrata kilometro troviĝas nekredeble multe da scenejoj, muzeoj kaj sidejoj de kinartaj, dancaj kaj teatraj kompanioj.

Vi lernos multe pri la montreala arta vivo dum ĉi tiu profesie gvidata vizito.

Tabelo de dumkongresaj ekskursoj

T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze

KodoSab
01/08
Dim
02/08
Lun
03/08
Mar
04/08
Mer
05/08
Ĵaŭ
06/08
Ven
07/08
Prezo
E1         T   T € 68
E2         T T   € 87
E3       T T     € 60
E4     T   T     € 56
E5         T     € 49
E6         T     € 38
D1       M     M € 43
D2 P   M M       € 15
D3     P     M   € 8
D4   P         M € 17
D5       P     P € 30
D6           P M € 33
D7     M     P   € 10
D8     P M       € 7
D9           M   € 18

Bankedo
La bankedo okazos la 3-an de aŭgusto je la 19h30
en la salono Zamenhof.
Enirplado
Salato de marinitaj sovaĝaj fungoj kun kukum-aneta saŭco
Ĉefplado
Rostita fileo de maiz-nutrita kokino farĉita per Oka-fromaĝo kaj prosciutto, kun miel-glazuritaj karotoj
(Estos vegetara varianto de la ĉefplado)
Deserto
Framba tavolkuko kaj ĉokolada murbo-biskvito
Trinkaĵoj
1 glaso da vino / persono, akvo, kafo kaj teo (eblos aĉeti pliajn trinkaĵojn)
Prezo: € 68
Aranĝoj ĉirkaŭ la UK
Esperantaj

53-a Kongreso de ILEI

okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2020 en Kebeko (Kebekio, Kanado). Pliaj informoj: www.ilei.info.

EkMEKu! MEK

MEK, la Montreala Esperanto-Kurso, estos speciala dutaga kurso por komencantoj kaj progresantoj, prepare al la Universala Kongreso, ekde la mateno de vendredo (31-a de julio) ĝis la posttagmezo de sabato (1-a de aŭgusto). Ĝin instruos du renomaj Esperanto-instruistoj, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Informoj kaj aliĝilo en la retejo de ESF: https://www.esperantic.org/en/montrealo_2020/.

49-a Internacia Infana Kongreseto (IIK)

okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo, en komforta gastejo kun bela parko, 600m for de la kongresejo (Sheraton). Krom kutimajn infanojn kaj adoleskantojn, IIK akceptas ankaŭ tre junajn infanetojn, kaj junulojn kiuj aktive helpas en la IIK-programo. Pliaj informoj: bertosch.free.fr/iik2020

Nitobe-simpozio

kun la temo ”Lingva diverseco kaj daŭripova evoluigo,” okazos ĉe la Universitato de Montrealo, ekde la 14h00 en la 8-a de aŭgusto ĝis la 13h00 en la 10-a de aŭgusto 2020. Pli da informoj ĉe http://esperantic.org.

76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Somereno, Nederlando. Pli da informoj ĉe https://www.tejo.org/.

Neesperantaj aranĝoj

Nur por ridi

15-a ĝis 26-a de julio, fama montreala festivalo "Juste pour rire" – “Nur por ridi” – la plej granda internacia humurfestivalo en la mondo, kiu okazas ĉiujare de 1983. https://www.hahaha.com.

Osheaga

de la 31-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, famega montreala muzikfestivalo, ĝi okazas ĉiujare ekde 2006 kaj alportas ĉiujare plurajn dekmilojn da (ĉefe junaj) ŝatantoj: https://www.osheaga.com.

Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj

de la 4-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazos la Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj de Kanado (jubilea: la 30-a eldono, kiu estos aparte riĉa). Ĝi okazos proksime de la kongresejo, do facile atingebla piede. Notu ke la 8-an de aŭgusto je la 16h00 (do, post la Solena Fermo de la UK), okazos la fama Parado de Nacioj urbocentre kaj esperantistoj partoprenos tion kune kun trideko da aliaj kulturoj. Se vi estos en Montrealo la tutan tagon en sabato, portu vian nacian kostumon por partopreni la paradon! https://www.presenceautochtone.ca.

Montreala Geja Fiero

de la 6-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazos la plej granda kunveno pri seksa diverseco en la franclingva mondo: la montreala Fiero. Dum tiu periodo, prezentiĝos pli ol 200 diversaj eventoj, multaj spektakloj (pluraj eksteraj kaj senpagaj), inkluzive de la famega Fiero-Parado: https://fiertemtl.com.

Pliaj informoj
Disdonado de reklamiloj kaj informiloj

UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti vian informilon en la dokumentujon, kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kontakti la CO). Nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.

Salonmendoj, standoj kaj budoj

Ĉiuj fakaj asocioj konataj de UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunveno dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocio. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj, kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo

Jen unika okazo aktualigi vian bibliotekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.

Pagmanieroj

Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun, kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.

La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:

Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:

  • Nederlando: ABN AMRO-Bank, IBAN: NL86 ABNA 0426 9014 44 (BIC: ABNANL2A) aŭ ING Bank, IBAN: NL96 INGB 0000 6273 37 (BIC: INGBNL2A);
  • Je la nomo de Universala Esperanto-Asocio al la konto en:
    • Belgio: Bpost Bank, IBAN: BE54 0001 6318 3197 (BIC: BPOTBEB1XXX)
    • Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701 0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF)
    • Svedio: Nordea, IBAN: SE95 9500 0099 6042 0074 3740 (BIC: NDEASESS)
    • Svislando: Postfinance, IBAN: CH86 0900 0000 1200 2310 0 (BIC: POFICHBEXXX)

Eventualajn administrajn bankokostojn ĉiam pagas la mendanto.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrolciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-numero). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata sumo por administraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

PayPal. Eblas pagi pere de PayPal uzante la adreson financoj@.spamaĵo?co.uea.org. Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.

Asekuro

La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Tial estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.

Donacoj

La UK bonvenigas donacojn por:

  • Adoptaj Gepatroj: subvencias parto­prenon en la Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun trans­pagaj problemoj.
  • Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
  • Fondaĵo Partoprenu UK-on: helpas al kongresa­noj el triamondaj landoj.
  • Blindula Kaso: helpas al blindaj kon­gresanoj.
  • Volontula Fondaĵo: subtenas volontu­lan servon ĉe la Centra Oficejo.
  • Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subte­no al la organizado de la UK.
  • Arta Kaso: helpas financi artistojn por prezentiĝo dum la Universalaj Kongresoj.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando;
tel. +31 (0)10 436 1044,
retadreso: kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org.

Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Air Canada

La oficiala flugkompanio de la 105-a UK, Air Canada donas rabatojn de ĝis 10% el la normalaj tarifoj. En la retejo www.aircanada.com, kiam vi mendas vian flugbileton simple aldonu la rabatkodon A27G7F31 en la celita loko. La rabato kalkuliĝas aŭtomate tiel, ke vi tuj vidas la prezon de la bileto.

Supren
UEA, 2020