Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
UK 1996
UK 1996
PRAGAJ SONORILOJ

Vesperaj, n-ro 3

Solena inaŭguro de la kongreso

Dimanĉe ĉirkaŭ la 10-a horo antaŭtagmeze komencis kolektiĝi la kongresanoj en la salonego Zamenhof kaj je la 10.20 horo la prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong inaŭguris la kongreson. Li rememoris, ke lastfoje Prago gastigis U K-on antaŭ 75 jaroj post la unua mondmilito. La ĉi-jara kongreso trovis konvenan lokon en Prago, kiam nia movado festas centjariĝon de la unua teatra prezentado en Esperanto, ĉar la kongreso okazas sub aŭspicio de Lia Moŝto, prezidento de Ĉeĥa Respubliko, Václav Havel, kiu estas fama dramverkisto.

Sekvis salutoj de la LKK-prezidanto kaj ĈEA-prezidanto Vlastimil Koĉvara kaj vicurbestro de Prago s-ro Drábek, kiu esprimis esperon, ke nia kongreso gravuriĝos por ĉiam en la historion de Prago.

Mark Fettes prezentis gastojn, ambasodorojn de Litovio, Slovenio, Ukrajno, Argentino, Koreio kaj Italio kaj membrojn de la Honora Komitato. Poste la UEA-prezidanto prezentis la kongresan estraron.

Mark Fettes revenis al jaro 1921, kiam dum la 13-a UK aktivis eminenta japana diplomato, la Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, s-ro Inazo Nitobe, kiu poste tre favore raportis pri Esperanto.

Pluraj eminentuloj sendis al nia kongreso siajn salutojn kaj mesaĝojn, kiuj estis tralegitaj kaj kies tekstojn ni espereble ankoraŭ aperigos en la kuriero. Temas pri Václav Havel, prezidento de Ĉeĥa Respubliko, Boutros Boutros-Ghali, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kaj kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago.

Post violona interludo kun komponaĵo Raduzo kaj Mahulena de la ĉeĥa komponisto Josef Suk, kiun prezentis violonisto s-ano Jan Duda kaj pianisto Jan Zimmel skizis Ĵak de Puil la kongresan temon: "Kulturo - ĉu valoro aŭ varo?" S-ino Michela Lipari invitis la kongresanojn al multegaj prelegoj kaj kursoj, kiujn la kongreso proponas por tiu ĉi semajno.

Bulgara teatra grupo ĝuigis la salonegon per sia fragmento el teatraĵo La unua brandfaristo de Leo Tolstoj, kio estis la jam aludita unua teatraĵo en Esperanto antaŭ cent jaroj.

Mark Fettes tralegis novan dokumenton, Manifeston de Prago, kies tekston ni publikigas sube, kaj petis ĉiujn samideanojn subskribi la manifeston, kiu estos je dispono en la informejo.

Tre solena momento de la inaŭguro estis proklamo de kvin novaj Honoraj Membroj de UEA: s-ino Marie Bartovská, Ĉeĥio, pro terminara laboro en teksa fako (ŝi ankaŭ tradukas el la ĉeĥa literaturo), s-ro Zef Mjeda, Albanio, pro lernolibroj kaj instruado, s-ino Eli Urbanová , Ĉeĥio, poetino kaj verkistino, kaj aktorinoj, s-ino Belka Beleva el Bulgario kaj s-ino Eva Seemannová el Ĉeĥio.

Tre belan saluton jak ankaŭ kontribuon al la ĉefa kongresa temo sendis al la kongreso nepo de la Majstro, d-ro Luis Zamenhof-Zaleski.

La prezidanto de UEA, s-ro Lee Chong-Yeong, substrekis en sia ĉefa parolado la demokratian karakteron de Esperanto-movado, kiu klopodas helpi al lingve malfortaj nacioj kaj konservi ĉies lingvojn sub devizo "unueco en diverseco."

Reprezentanto de TEJO prezentis novan eldonon de kajero Pasporta Servo 96/97. Sekvis preskaŭ kvindeko da landaj reprezentantoj kun salutoj en la nomo de siaj landaj asocioj. Reprezentanto de Kamerunio ne povis veni, ĉar dumvoje li estis forkaptita de fremdaj soldatoj. El nove aliĝintaj landaj asocioj, Bharata (Hindio) kaj Vjetnama, salutis la kongresanojn la Vjetnama.

La solenan inaŭguron finis la himno La Espero.

Manifesto de Prago

de la movado por la internacia lingvo Esperanto

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj, kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio. Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

4. Plurlingveco. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ęis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo. Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu la la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel invididuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

"Heroldo de Esperanto"

Pro malsaniĝo, la redaktorino de la gazeto, Ada Fighiera-Sikorska (KN 113), ĉi-jare ne partoprenas en la UK. Ŝin reprezentas S-ino Spomenka Ŝtimec.

Aliflanke, la fama kongresa numero de la gazeto rapide aperos tuj post la kongreso. Ankaŭ poste, la gazeto regule aperados kiel kutime.

"Heroldo de Esperanto" abonebla favorpreze. La kongresanoj, kiuj deziras aboni aŭ reaboni la internacian gazeton "Heroldo de Esperanto" (aperanta de 1920) por 1997 povas pagi dum la Kongreso al la reprezentantino Spomenka Ŝtimec (Numero 2149) laŭ la malnovaj tarifoj 1996, ŝparante 15%-an plialtigon, kiu validos por la venonta jaro. La tutnovaj abonantoj 1997 (nome tiuj, kiuj ne abonis en la nuna jaro) krome ricevos senpage la gazeton de post UK ĝis la fino de la kuranta jaro.

Nova prospekto de la urbo Zagreb

Zagreb (Kroatio) havas novan prospekton de la urbo en Esperanto. Se inter multaj kongresaj paperoj vi sukcesos maltrafi ian ekzempleron, ne hezitu peti ĝin, post la kongreso, senpage ĉe la distribuanto Kroatia Esperanto-Ligo, Amruŝeva 5, HR 10000 Zagreb, Kroatio.

Anonco pri la aŭtoraj duonhoroj:

Kadre de la literaturaj programoj lunde je la 11,30 en la libroservo prezentos sian verkaron Wiliam Auld.

Supren
UEA, 2022