Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
La esplor-kampoj estas:
Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
Interkultura edukado per Esperanto
Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
Retaj kursoj pri Esperanto
Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe
La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1a de januaro 2022.
La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.
La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.
Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al
La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2022. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas al familio La Torre kaj po unu, al diversaj gravaj Eo-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.
La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj pli vaste prezentata en la 107a Universala Kongreso de UEA en Montrealo. La alvoko troveblas ankaŭ en la retejo de ILEI. Por pliaj informoj pri la premio bonvolu legi la intervjuon al Renato Corsetti en la retejo de Ĉina Radio Internacia: esperanto.cri.cn/e-club/enjoyreading/4204/20210928/704814.html. UEA invitas partopreni la konkurson.
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)
Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)