Geamikoj, en BK-2021 ni havis problemojn pri la retadreso, al kiu ni petis konkursantojn sendi siajn verkojn. Ial la interreta servilo blokis tiun retadreson, kaj ne eblis malbloki ĝin. Ni ne scias, kiom da konkursaĵoj perdiĝis tiukaŭze. Ni starigis novan ret-adreson kaj petis konkursantojn sendi al ĝi siajn verkojn. En la tago de la limdato, nome en la 31-a de marto, la nombro da konkursaĵoj ricevitaj en la nova retadreso estis nur 70, nombro ege dista disde la 151 kaj 171 verkoj ricevitaj en, respektive, 2020 kaj 2019. Tial ni ampleksigis la datlimon je unu plia monato. El tio rezultis la granda surprizo, ke en tiu monato ni ricevis 116 pliajn verkojn, nome 186 konkursaĵojn entute, rikolton rekordan en la historio de la Belartaj.
La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo kaj instigas beletremulojn eĉ superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. Plie, li anoncas, ke la enkonduko de la nova branĉo Kantoteksto, kiu, principe, estis nur provizora, fariĝis definitiva, se konsideri la sukceson, kiun ĝi atingis en sia premiero. Kaj krome, la ĝisnuna subbranĉo Mikronovelo estas konsiderata de nun plenrajta branĉo de la konkurso.
La rezultojn oni anoncos, ĉu ĉeeste, kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado), se oni ĝin fine eblos okazigi, ĉu iam, inter julio kaj septembro, kadre de virtuala BK-Festo samspeca kiel la ĉi-jara kaj la pasint-jara. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2021. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2022.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj:
Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita, kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2022, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2022, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: esperanto.net/literaturo/bk/index.html.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)