UEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9-an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021), sendante filmeton de kanto.
Ĝis la 20-a de aŭgusto ENMETU vian filmeton en: esperanto-festivalo-vroclavo.eu aŭ SENDU pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al:
Organizanto de la Festivalo estas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej - ECEM). La Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj decidis aŭspicii UEA. La aliaj patronoj de la Festivalo estas: Jacek Sutryk – la Prezidanto de Vrovlavo, Malsuprasilezia Fedracio de Neregistaraj Organizaĵoj, Bohdan Aniszczyk – la Prezidanto de la Komisiono pri Edukado kaj Junularo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Rotary Club de Esperanto - Brasil, Juna Amiko, Eurokka, Varsovia Vento.
La Festivalo okazos en tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio. Ĉiu kategorio havas ankaŭ aĝkategoriojn: infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. La Festivalo estas dediĉita al infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Al la partopreno estas invitataj ĉiuj dezirantaj solistoj kaj ensembloj, korusoj de la tuta mondo. Ĉiu partoprenanto ĉi-jare kantas unu kanton en Esperanto. Ankaŭ neesperantistaj kantemuloj estas bonvenaj partopreni, ke ili fariĝu ambasadoroj de Esperanto kantante en ĝi.
La premioj estos aljuĝitaj por unuaj tri lokoj en ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝita Ĉefpremio kaj nova premio – Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton). Ĉi-jare, la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj. La voĉdonado okazos rete ekde la 20-a de aŭgusto.
La 12-an de septembro – rete okazos dum la Koncerto de la Premiitoj anonco de rezultoj.
Kantu en la lingvo Esperanto!
Pli da informoj pri la Festivalo troviĝas en la paĝaroj de la organizanto ecem.com.pl kaj de la evento: esperanto-festivalo-vroclavo.eu
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1032 (2022-03-30)
Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 958 (2021-06-29)
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
Gazetaraj Komunikoj n-ro 943 (2021-04-10)
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 919 (2020-12-14)