Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)

NANOVFSZKY György naskiĝis en Budapeŝto, la 10-an de aprilo 1942, kaj forpasis tie la 10-an de aŭgusto 2021. Li estis Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, Honora Membro de UEA. Profesoro kaj membro en la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj aliaj akademioj kaj universitatoj, altranga ŝtatoficisto en la Hungara Registaro, en UN kaj en multaj aliaj internaciaj organizaĵoj kaj Ambasadoro de Hungario en ses landoj. 

Li esperantistiĝis en 1958. Ekde tiam li aktivis movade kaj publikigis verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto dum 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazio, Sankt-Peterburgo kaj Irkutsko. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado en Ĝenevo dum 1982-85, ankaŭ reprezentante Universalan Esperanto-Asocion ĉe UN en la sama urbo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo dum 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva Internacia Universitato JUSTO dum 1994-2011. En 1996 li denove doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Ekde 1998 li estis membro kaj profesoro de AIS kaj aliaj universitatoj kaj sciencaj kolegioj. Kiel ambasadoro en Singapuro dum 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn kaj kun la frato de la ĉefministro fondis la singapuran Esperanto-organizaĵon. Ekde 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj ties komitatano A en UEA. Post lia sindonema kaj meritplena agado kiel prezidanto de HEA, en 2007 li fariĝis honora prezidanto de HEA kaj en 2012 Honora Membro de UEA.

Estas konate, ke la Esperanto movado tradicie havis altan prestiĝon en la hungara socio kaj dum la unua UK en Budapeŝto la ĉefministro kaj la katolika ĉefepiskopo (la du plej altprestiĝaj eminentuloj de la tiama hungara socio) estiĝis la altaj protektantoj de la evento. Pro tiu tradicio la gvidantoj de HEA kaj ties antaŭorganizaĵoj estis altrangaj ŝtatoficistoj, ministroj kaj aliaj membroj de la registaro kaj sekciestroj de la Hungara Parlamentejo. Prof. D-ro Nanovfszky estis la lasta altranga kaj altprestiĝa ŝtatoficisto en tiu vico kaj pro tio oni nun entombigas ne nur lian korpon sed ankaŭ la sukcesan oran epokon de la pli ol centjaraĝa Hungaria Esperanto-Asocio.
Legu pri li pli detale en eo.wikipedia.org/wiki/György_Nanovfszky

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021