[ Mesaĝo sendita al pluraj instancoj de UN: Ekosok, la Departemento pri Tutmonda Komunikado kaj CoNGO. ]
En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis "la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (...), ke la 12-a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago". La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj aferoj, en kiuj niaj socioj luktas.
Dudek unu jarojn poste, ni povas vidi kiom signifa kaj trafa ĉi tiu establo estis. Efektive, tra la jaroj, junulara partopreno en la kampoj de klimata agado, genra egaleco, socia justeco, paco kaj sekureco kaj aliaj gravaj temoj por Tutmondaj Homaj Rajtoj estis rimarkinda kaj esenca. Junuloj fervore kontribuis al mondo respektema al homaj rajtoj kaj UN-valoroj, kreante ŝancojn kaj esperon por tiuj, kiuj estas en vundeblaj kondiĉoj. Ni povas observi la pliigitan junularan partoprenon en la UN-sistemo, en la Konsilio de Eŭropo, la Eŭropa Unio kaj aliaj demokratiaj strukturoj, kaj ilian unikan kontribuon al la Celoj por Daurigebla Evoluigo kaj la Agendo 2030, kie ili “estis aktivaj arkitektoj en ĝia disvolviĝo kaj daŭras okupiĝi pri la kadroj kaj procezoj kiuj subtenas ĝian efektivigon, sekvadon kaj kontrolon.”
La Internacia Junulara Tago estas ne nur tago por festi, sed ankaŭ por plifortigi la devontigon de la Membraj Ŝtatoj aktive enplekti kaj konsideri junulojn en siaj decidoj. Ekzemple, la temo de la ĉi-jara Junulara Tago estas “Transformaj Manĝaĵaj Sistemoj: Junulara Novigado por Homa kaj Planeda Sano.” Ĉi tiu temo leviĝis ankaŭ dum la Junulara Forumo 2021 de EKOSOK, kie miloj da junuloj aktive partoprenis, kie, laŭ ties raporto, “la elstarigitaj aferoj kaj prioritatoj inkluzivis iliajn vidpunktojn pri la efiko de la pandemio KOVIM-19, aparte rilate al ĝia efiko al homa sano, la naturmedio kaj nutraĵaj sistemoj.”
Ĉi-tiu tutmonda afero estas pritraktebla nur se junaj homoj estas aktiva parto de la solvo. Tial en la oficialaj rezultaj rekomendoj de la Forumo oni mencias, ke: “junaj partoprenantoj emfazis la gravecon labori por pli justaj manĝosistemoj. Krome, oni reliefigis la bezonon ke junuloj faru informitajn decidojn pri manĝaĵaj elektoj per kreskanta tutmonda edukado pri la plej sanaj kaj daŭrigeblaj ebloj por individuoj kaj por la medio.”
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiel monda organizaĵo de junuloj, evoluigis tra la jaroj centran rolon en la internacia kampo de junularaj rajtoj, precipe rilate al kulturo kaj lingvoj, kie junuloj aktive partoprenas kaj rajtas kontribui per siaj ideoj kaj agoj. En ĉi tiu Internacia Junulara Tago, TEJO, en partnereco kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), dankas ĉiujn junulojn kiuj kontribuis al nia misio kaj al la unika mesaĝo de nia movado, kaj ni promesas plu batali por junulaj rajtoj, niaj rajtoj, je tutmonda nivelo.
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 971 (2021-08-07)