En 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la ĝisnuna redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan altkvalitan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski kiel la novan redaktoron de Kontakto.
TEJO kaj UEA gratulas al Paweł pro la elektiĝo kaj kore dankas al Rogener pro lia longdaŭra kontribuo kaj malavara decido doni lokon al novaj fortoj.
Ni informas, ke ankaŭ mankas grafikisto por kunlabori kun Paweł, kaj por tiu posteno TEJO devos tre baldaŭ sendi sekvan alvokon.
Se vi volas subteni la laboron de Kontakto, konsideru ĝin aboni papere aŭ elektronike (ekde nur 6 EUR: uea.org/alighoj/abonilo) aŭ fariĝu individua membro aŭ patrono de TEJO (uea.org/alighoj/alighilo). UEA kuraĝigas la komunumon montri sian subtenon al Kontakto, al TEJO, al Rogener kaj al Paweł.
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 922 (2020-12-28)