Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 956 (2021-06-24)
Nitobe-Simpozio 2021

De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la historio de la Ligo de Nacioj, kiam ĝi komencis studi lingvopolitikon eksplicite kaj je la internacia nivelo.

La Simpoziojn organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo kunlabore kun diversaj lokaj partneroj kaj subvenciate de Esperantic Studies Foundation. Ĉi-jare ni ĝojas pro nia partnereco kun la Fako pri Aplikataj Sociaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Ulstero por esplori temon tre gravan en la kuntekstoj nord-irlanda, eŭropa kaj internacia: “Lingvoj, konfliktoj kaj sekureco”.

Kiam ajn rolas en konflikto lingvopolitiko, ĝi implikiĝas en reto de aliaj temoj, ekzemple etna kaj rasa identecoj, religio, rajtoj je tereno kaj proprietaĵo, kaj partoprenado en demokratio. Tamen, oni ofte subtaksas la lingvan flankon kaj ankaŭ la malfacilon de kompromisoj justaj kaj daŭripovaj per lingvaj aktoj kaj politikoj. La elstaraj kontribuantoj al la ĉi-jara simpozio certe iluminos pli hela ĉi tiun nemalhaveblan flankon de konfliktosolvado kaj packonstruado.

La ĉi-jara simpozio estos pro la cirkonstancoj virtuala aranĝo, kaj okazos dum du tagoj tuj post la VK - la 26-an kaj 27-an de julio. La tuta evento estas senpaga, sed nepras sin registri.

La programo estas enhave riĉa kaj prezentoj esploros kvar ĉefajn kampojn kun nuntempa graveco al la temo: Lingvopolitiko en Nord-Irlando kaj la sekvoj por la dividado de la povo en konfliktantaj socioj; Lingvo kadre de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo; Lingvo en humanecaj krizoj kaj anticipa packonstruado mondskale; kaj Antaŭenpuŝi lingvan justecon. Vizitu la retpaĝon por trovi pli da detaloj rilate la programon.

La laborlingvoj de la evento estas la angla kaj Esperanto kun samtempa interpretado, kaj ni ĝojas anonci ke interpretos por ni Duncan Charters kaj Istvan Ertl.

Prizorgas aliĝadon la Universitato Ulster kaj oni rajtas nun aliĝi.

Moderigantoj: Michele Gazzola, Angela Tellier, Mark Fettes, Humphrey Tonkin.

El Gazetaraj Komunikoj

Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)

Komenciĝis simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton: pli ol 700 homoj jam aliĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 945 (2021-04-20)

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)

Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 454 (2012-05-24)

Datrevena simpozio traktis lingvajn rajtojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 286 (2008-04-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021