Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 953 (2021-05-19)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2021

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

En la Konstitucio de Unesko oni legas, ke "[...] reciproka nescio pri la moroj kaj vivoj de aliaj personoj estis ofta kaŭzo, tra la historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo [...]". Fakte, la plejmulto de la konfliktoj ĉirkaŭ la mondo enhavas kulturan dimension. Pro tio, malferma interkultura dialogo necesas por paco, stabileco kaj evoluigo. La kultura diverseco estas gvida forto por evoluigo, ne nur ekonomia sed ankaŭ socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Kulturo influas ankaŭ niajn rilatojn kun la natura medio. Pro tio, Unesko jam subskribis multajn konvenciojn, deklaraciojn kaj rekomendojn por antaŭenigo de kultura diverseco. Kelkaj disponeblas ankaŭ en Esperanto, kiel ekzemple la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

UEA gratulas Uneskon pro la iniciatoj disvastigi kaj diskonigi la principojn de kultura diverseco en malfacila kaj defia epoko. Ankaŭ la Esperanto-movado klopodas fari la samon per Esperanto en multaj aranĝoj kaj iniciatoj tra la tutmonda reto. Aparte bonvena estas la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, kiu fariĝos temo de la 2ª Virtuala Kongreso de Esperanto (vk.esperanto.net), de la 17-a ĝis la 24-a de julio. La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido agnoskas, "ke paco kaj konfido necesigas akcepti malkonsentojn kaj kapabli aŭskulti, rekoni, respekti kaj estimi aliajn, kaj ankaŭ vivi pace kaj unuigite". Gravas tiurilate la scio pri la propra kaj aliaj kulturoj, la malfermiteco kaj la interkomunikado kaj dialogo.

Krome, ni atentigas pri la fakto, ke lingvo kaj kulturo estas intime interligitaj. Pro tiu kialo, ni invitas ĉiujn uzi Esperanton por internaciaj interŝanĝoj sen nacilingva diskriminacio. Tiel oni helpas la liberan fluon de ideoj pere de vortoj kaj bildoj, kaj starigas spacojn kie ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konigi sin. Al la Esperanto-movado gravas la libereco de esprimado, pluralismo en la amasmedioj, multlingvismo kaj egaleca aliro al arto kaj al scienca kaj teknologia scio. Krom la jam notita agado de UEA kaj ties junulara kunlaboranto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, elstaras la eldonserio Oriento-Okcidento kun 62 publikigitaj verkoj en Esperanta traduko, la Esperantaj versioj de Global Voices (eo.globalvoices.org) kun pli ol 570 publikigitaj artikoloj kaj la Esperanta Vikipedio kun pli ol 296 000 artikoloj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021