Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 945 (2021-04-20)
Komenciĝis simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton: pli ol 700 homoj jam aliĝis

Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo “Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro”, kunlabore kun la Universitato Princeton, sed pro la pandemio oni decidis prokrasti la simpozion ĝis 2021 kaj fari ĝin virtuala.

La simpozio komenciĝis ĉi-lundon, la 19-an de aprilo, kaj ankoraŭ okazos tra kvin tagoj inter hodiaŭ kaj la 1-a de majo, sabato. Aliĝo estas senpaga. Detalojn pri la programo kaj pri kiel aliĝi troveblas ĉe: migration.princeton.edu/symposium (en la angla). Lingvo de la simpozio estas la angla, sed la uzata platformo ebligas aktivigi subtekstojn (kio povas helpi interesatojn, kiuj ne plene regas la anglan lingvon). Inter la apogantoj de la evento troviĝas Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Centro por Esploro kaj Dokumentado (CED) de UEA.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021