Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 934 (2021-03-06)
Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom (pasvorto: "la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj").

INK estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aŭspiciata de UEA. La lanĉo de INK okazis la 20-an de septembro 2020, dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (Mondafest' 2020): ĝin enkondukis Nicola Ruggiero nome de ALE, Orlando Raola nome de UEA kaj José Antonio Vergara kiel speciala gasto, kiu prezentis vidpunkton de epidemiologo. La limdato por sendi verkojn al INK estas la 20-a de junio 2021, kaj la gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a UK en Montrealo, en 2022. Premioj por la gajnintoj estos 500, 300 kaj 200 eŭroj.

La temo de la konkurso estas “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Tiu temo estas universala kaj permesas verki pri pasinteco (dum la unuaj - kelkaspekte frenezaj - monatoj de la pandemio), pri nuntempo (kiam la socio relative alkutimiĝis aŭ akceptis vivi kun la viruso) aŭ estonteco (post jaroj aŭ jardekoj: kia estos nia mondo?). Anoj de la ĵurio venas el diversaj kontinentoj kaj taksos la novelojn rete.

Aŭtoroj povas sendi novelojn verkitajn originale en Esperanto aŭ verkitajn en iu ajn alia lingvo, kun traduko al Esperanto. Tial INK estas malfermita al ĉiuj aŭtoroj en la mondo kaj estas okazo konigi Esperanton kaj Esperantan literaturon al la ĝenerala publiko.

Pliaj detaloj pri la konkurso: akademio-literatura.org/ink. Kaj ĝia regularo: akademio-literatura.org/ink/regularo. Vidu la eventon en Eventa Servo kaj Facebook.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021