Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 923 (2021-01-17)
Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas faka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj. Sub la aŭspicio de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj) la numero 9 (1) de EES jam estas rete disponebla (esperantic.org/eo/esperantologio/) kaj estas papere mendebla ĉe la eldonejo Mondial aŭ la libroservo de UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9824.

Redaktata de Humphrey Tonkin kaj Guilherme Fians, EES nun bonvenigas kontribuojn en formo de referaĵoj kaj recenzoj. La revuo aparte akceptas recenzojn pri libroj jam por sia venonta numero.

Recenzoj prefere havu inter 1000 kaj 1700 vortojn (proksimume 2-4 paĝojn) kaj, plej grave, temu pri kritikaj recenzoj, ne nur priskribante la libro-enhavon, sed ankaŭ analizante ĝin kritike. La recenzata libro povas esti en iu ajn lingvo, tiel ke la recenzo helpu informi parolantojn de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ bonvenigas recenzojn, kiuj komparas aŭ kunekzamenas pli ol unu samspecan libron.

Kelkaj libroj konsiderindaj por recenzado estas:

Anderson, Stephen R; Saussure, Louis de. 2018. René de Saussure and the theory of word formation. Berlino: Language Science Press;

Caligaris, Irene. 2016. Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identità esperantiste. Torino: Aracne: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9460;

Collinson, William E. 2019. La Homa lingvo / Human language. Rotterdam: UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9720;

Fettes, Mark. 2020. Ne estas fido nur. Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019. Moskvo: Impeto: impeto.trovu.com/mark_fido;

Goes, Heidi. 2018. Movadaj insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio. Rotterdam: UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9619;

Heller, Monica; McElhinny, Bonnie. 2017. Language, capitalism, colonialism: Toward a critical history. Toronto: University of Toronto Press;

Maradan, Mélanie. 2021. Uncertainty in deliberate lexical interventions. Exploring Esperanto spea¬kers’ opinions through corpora. Berlin: Frank & Timme;

Moret, Sébastien (Red). 2019. Interlinguistique et espérantologie. Cahiers de l’ILSL n°61.Laŭzano: Université de Lausanne;

Wennergren, Bertilo (Red). 2020. Plena ilustrita vortaro de Esperanto, nova eldono. Parizo: SAT.

La akceptindaj recenzoj ne limiĝas al tiuj libroj. Se vi interesiĝas verki recenzon, bonvolu anticipe kontakti la du ĉefredaktorojn per la retadresoj tonkin@.spamaĵo?hartford.edu kaj guilhermefians@.spamaĵo?gmail.com, al kiuj vi same direktu demandojn laŭbezone. Ne estas limdato por la ricevado de kontribuoj.

El Gazetaraj Komunikoj

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)

IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4-a kaj 11-a de aprilo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 941 (2021-04-02)

La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)

CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021