[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto
republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj
aliaj komunikiloj. Dankon! ]
Antaŭ precize cent jaroj, la 9-an
de decembro 1920, dek unu membraj ŝtatoj de la Ligo de Nacioj prezentis
projekton de rezolucio al ties Asembleo. La projekto atentigis pri la
bezono de praktika solvo al la lingvaj obstakloj kiuj malhelpis la
diversajn naciojn, kaj aludis lastatempajn eksperimentojn pri instruado de
Esperanto en lernejoj. Rezulte, oni komisiis raporton de la vica ĝenerala
sekretario, Inazo Nitobe, sed, spite la favorajn konkludojn de la raporto,
oni fine malakceptis la rezolucion.
La prezento de tiu projekto
de rezolucio tamen komencis la ligon inter la Esperanto-movado kaj
internaciaj organizoj. Tiu asociiĝo daŭras ĝis hodiaŭ. Ni fieras pri
nia historio de subtenado de homaj rajtoj kaj interkompreniĝo kaj nia
daŭra apogado de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Ni antaŭĝuas daŭrigon
de tiuj klopodoj en venontaj jaroj.
En la nuna jaro, dum la
tutmonda komunumo denove festas la Homrajtan Tagon, Unuiĝintaj Nacioj jam
atingis sian sepdekkvinan datrevenon. La komunumo de UN luktas kun
grandegaj problemopj ĉirkaŭ la mondo: klimatŝanĝiĝo, milito,
rifuĝintoj, ĉiuspecaj malegalecoj kaj, nun, tutplaneda pandemio. Neniam
UN pli forte bezonis nian helpon ol ĝi tion bezonas nun.
Tamen
la malnovaj problemoj, kiuj plagumas la internacian komunumon jam de jaroj,
daŭre hantas nin. Unu el ili estas nekapablo atingi la reciprokan
interkompreniĝon bezonatan por fronti la multajn malfacilaĵojn de la
mondo kaj apliki la solvojn disponigatajn al ni de sciencistoj kaj
filozofoj. Dua problemo estas nia malsukceso altiri la ordinarajn homojn de
la mondo en tiun mondan dialogon. Ni kredas, ke Unuiĝintaj Nacioj bezonas
pli perspektivan lingvan politikon, kiu celu larĝigi kaj riĉigi mondan
dialogadon kaj doni al la popoloj de la mondo la voĉojn, kiujn ili
rajtas.
Kiel parolantoj de Esperanto, partoprenantaj tutmondan
reton de individuoj kiuj uzas komunan lingvon facile lerneblan kaj
utiligeblan, ni kredas ke plivastigita rolo por Esperanto en mondaj aferoj
helpus doni voĉon al la popoloj. Okaze de tiu ĉi Tago de Homaj Rajtoj
2020, ni aprobe agnoskas la iniciatojn jam faratajn en Unesko kaj aliloke
por pli multe uzi Esperanton kaj ni alvokas al ĉiuj homoj de bona volo
fari samon. Lingvoj celas kaj paroladon kaj aŭskultadon: UN devas
aŭskulti la voĉojn de la ordinaraj civitanoj de la mondo.
Kaj
ĉefe, ni alvokas al ĉiuj homoj ĉie, kaj precipe al parolantoj de la
Internacia Lingvo Esperanto, ke ili subtenu la laboron de Unuiĝintaj
Nacioj kaj helpu tiun mondan organizon por konstrui tiun pli sekuran,
egalecan kaj pacan mondon kiun ni bezonas por pludaŭro de la homaro. Ni
ĉiuj havas rajton paroli kaj rajton esti aŭskultataj – kune kun
respondeco igi la mondon pli bona hejmo por ni ĉiuj.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)