Geamikoj, la Belartaj Konkursoj de UEA naskiĝis en 1950. La unua jaro, de kiam oni havas statistikojn pri BK-partopreno, estas 1972. De tiam ĝis nun, la averaĝa nombro de konkursaĵoj estas 84. Nu, pasintjare ni atingis la belan palindroman nombron 171, rekordan en la BK-historio. Ĉi-jare, eĉ pli nekredeble, ni ricevis novan palindroman nombron, ne tiel altan, sed simile rekordan kaj eĉ pli surprizan kaj kontentigan, se konsideri la zorgodonajn cirkonstancojn travivatajn pro la pandemio. Malgraŭ ĉiaj malgraŭoj, la ĉi-jara nombro de konkursaĵoj partoprenintaj en BK estis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.
La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo kaj instigas beletremulojn superi tiujn rekordojn konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. Plie, li anoncas la enkondukon de nova branĉo, nomata Kantoteksto, kun la celo provizi E-kantistojn per bonaj kantotekstoj por iliaj repertuaroj. La unusola premio en ĉi branĉo konsistos en muzikigo de la premiita teksto kaj prezento de la rezulta kanto fare de kantisto aŭ kantogrupo.
La rezultojn oni anoncos, ĉu ĉeeste, kadre de la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto (Nord-Irlando), se oni ĝin fine povos okazigi, ĉu iam, inter julio kaj septembro, kadre de virtuala BK-Festo samspeca kiel la ĉi-jara. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Prozo, subbranĉo Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2020. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2021.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso:
Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronovelo kaj Monologo aŭ Skeĉo po 125 €. La unusola premio en la branĉo Kantoteksto konsistos en muzikigo de la premiita teksto kaj diversmedia prezento de la rezulta kanto en ludado far kantisto aŭ kantogrupo.
Noto: la enkonduko de la branĉo Kantoteksto ne estas oficiala. Ĝi okazas nur prove. Ties definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la grado de partopreno.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2021, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2021, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: esperanto.net/literaturo/bk.
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)