La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj. La unua KAEST (sub la nomo AEST) okazis en 1978, organizita de ĉeĥaj esperantistoj. Ekde 2010 ĝin organizas E@I, kiu kunrealigis kun UEA kaj Vinilkosmo la sukcesan Virtualan Kongreson de Esperanto (VK), al kiu plu eblas aliĝi (vk.mondafest.net) por ĝui la ekskluzivan enhavon, ĝis la 20-a de septembro.
La jaro 2020 estas speciale grava por KAEST, ĉar ĝi markas dek jarojn de organizado de la evento fare de E@I. Kiel okazis al aliaj eventoj, oni devis nuligi la ĉi-jaran fizikan KAEST pro la pandemio, tamen samkiel la VK ĝi okazos plene virtuale, sub la nomo “reta KAEST 2020” (kaest.ikso.net), en la samaj datoj planitaj por la fizika evento: inter la 1-a kaj la 4-a de oktobro. Kaj nun UEA fariĝis ĝia ĉefa partnero.
Por UEA estas esence grave subteni la fakan kaj sciencan agadon per Esperanto kaj la aplikon de Esperanto en la diversaj laborkampoj de la homaro. Fakaj Asocioj mem estas ĉefa parto de la strukturo de nia Asocio. La “virtualigo” de KAEST, kiel okazis al la VK, povas denove fariĝi unika okazo, ke la aranĝon partoprenos multe pli da homoj el multe pli da landoj ol antaŭe estis dum la ĉeestaj eldonoj. Tial UEA forte rekomendas al siaj membroj kaj ĉiuj esperantistoj aliĝi al ĝi kaj aktive partopreni, inkluzive per propono de prelegoj aŭ aliaj programeroj. Eblas aliĝi senpage ĝis la 25-a de septembro, sed ĉiuj estas kuraĝigataj kontribui per la simbola kotizo de 10 EUR aŭ fariĝi oficiala subtenanto per kontribuo de 30 EUR (kio inkluzivas ricevon de la presita prelegkajero): kaest.ikso.net/2020/aliĝilo.
Por tiu ĉi reta KAEST estos uzata la sama platformo (Retevent), kiun oni uzadis por la VK kaj aliaj eventoj kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiel IJK, SES kaj VEKI. Tio donas al E@I kaj UEA la ŝancon ankoraŭfoje proponi al nia komunumo la saman etoson de tiuj neforgeseblaj eventoj. La ĉi-jara ĉeftemo de KAEST estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon” kaj tial UEA devos proponi programerojn kiel etendiĝon de okazantaj diskutoj ĉirkaŭ la temo de MondaFest’ 2020. Tamen eblas proponi ankaŭ alitemajn sciencajn, teknikajn kaj fakajn prelegojn aŭ alispecajn programerojn, inkluzive de diskutrondoj kaj kultura programo. Cetere en la komenco de KAEST, en la posttagmezoj de ĵaŭdo kaj vendredo, okazos la 68-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO 68) de UEA, sub la temo “Konkretigo de daŭripovo”, en kiu estos prezentaĵo de Stefan MacGill: “Energiŝpara surrela transporto”.
Por la reta KAEST, UEA aparte komunikos siajn diversajn fakajn asociojn por prezenti pri sia fako kaj agadoj, gvidi diskutĉambrojn en la konferenco kaj ankaŭ uzi ĝin kiel okazon por kunsido de membroj. Ne necesas esti membro de UEA por partopreni la retan KAEST, sed ĉiuj bonvenas subteni la laboron de nia Asocio per membriĝo: uea.org/alighoj/alighilo.
Reprezentanto de UEA inter la ĉefaj parolantoj en la pintkonferenco de CoNGO (UN), la 25-an de oktobro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 993 (2021-10-24)
UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 947 (2021-04-26)
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 796 (2019-04-15)