La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) komenciĝis promesplena en junio (uea.org/gk/889). La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj. La 1-an de julio la Kanada Virtuala Kinejo omaĝis la Tagon de Kanado per la filmo Momentum, de la ikonaj kanadaj filmfaristoj Colin Low kaj Tony Ianzelo. La 4-an de julion UEA okazigis pere de sia Komisiono MONA la Mezorientan kaj Nordafrikan Tagon (MONAT), re-spektebla ĉe la jutbkanalo UEAviva: youtu.be/7zYlNCCpC_o. Kaj la 5-an de julio TEJO okazigos realtempan debaton inter kandidatoj al la nova estrato de la organizo, sub la devizo “Kia estonteco?”. Tiu iniciato de TEJO ankaŭ rilatas al la Festivala Temo, “UN 75-jara”, ĉar al la junularo ligiĝas granda partopreno en la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidos la programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala Temo.
Tre speciala kaj kortuŝa okazaĵo estis la lanĉo la 3-an de julio de la sonlibro “Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19!”: youtu.be/piFWPLjglCg. Ĉi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin kaj fineldonita de Ĉina Esperanto-Ligo. La sonlibron produktis UEA, kiel simbolan omaĝon al la 49-a Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la pandemio. Ankaŭ ĝi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas kunlabore kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) por diskonigo de literaturo en Esperanto al blinduloj. Volontule voĉlegis la rakonton Elsa Torres (el la fama videokurso Pasporto al la tuta mondo). Voĉlegis la prezenton la Estrarano de UEA pri Kongresoj kaj Kulturo, Orlando Raola. Kunordigis kaj muntis la sonlibron Estrarano de TEJO, Luis Obando, kunlabore kun la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. La libro taŭgas por geknaboj aĝaj inter 6 kaj 11 jaroj, kiuj devas ĝui la legadon akompane de gepatroj, prizorgantoj aŭ instruistoj.
Julio en MondaFest’ 2020 atestos sinsekvon de nemaltrafeblaj eventoj. Inter la 6-a kaj la 10-a de julio okazos la dua parto de NASK 2020. Inter la 11-a kaj la 18-a, la 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Inter la 18-a kaj la 26-a okazos samtempe SES kaj SEP. Kaj inter la 25-a kaj la 31-a de julio, la Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI). Por aliĝi vidu ĉe EventaServo.org aŭ rekte ĉe la retejo de MondaFest’ 2020: mondafest.net/aliĝu-subvenciu.
Kaj ne forgesu aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto: vk.mondafest.net. Individuaj Membroj de UEA rajtas aliĝi senpage ĝis la 26-a de julio. Ne-membroj povas per la supra adreso samtempe aliĝi al UEA kaj ĝui senpagan aliĝon la la VK. Kompletaj informoj ĉe: uea.org/gk/890.
Plej ĝisdatan programon de la Festivalo trovu ĉe: eventaservo.org/e/mondafest2020. Ni deziras bonan festivalon al ĉiuj!
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)
Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, la 6-an de aprilo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 942 (2021-04-04)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)