La 20-an de junio 2020, 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net (mondafest.net/programo/) kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio) kaj YouTube (youtube.com/ueaviva). La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).
20 junio 2020 - 12:00 UTC
La programo estas planita por daŭri ĉirkaŭ du horoj. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj eventaservo.org/e/mondafest2020. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe revuoesperanto.org/logo-fest.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1025 (2022-03-04)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 955 (2021-06-23)