En la 20-a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) (uea.org/gk/875). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest’ 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de ĝi. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn: eventaservo.org/e/mondafest2020. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo:
20 jun - MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro
26 jun - MondaFest’ 2020: Tago de Azio kaj Oceanio (provizore)
27 jun -
MondaFest’ 2020: 65-a AMO-seminario: "Landaj Asocioj - Leviĝantaj
Agantoj" (sendu
proponojn ĝis la 20-a de junio!)
29 jun-03 jul - NASK 2020 1-a parto
(registriĝu ĝis la 22-a de junio!)
06 jul-10 jul - NASK 2020 2-a parto
11 jul-18 jul - 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)
18 jul-26 jul - SES kaj SEP - Somera
Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado
25 jul-31 jul - Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI)
01 aŭg-08 aŭg -
MondaFest’ 2020:
Virtuala Kongreso de Esperanto
(VK)
09 aŭg - MondaFest’ 2020: Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
15 aŭg - Paralela Universo (virtualaj aŭ surlokaj renkontiĝoj)
20 aŭg-20 sep - MondaFest' 2020: Tutmonda Arbo-plantado
12 sep - 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (sendu kontribuojn ĝis la 15-a
de aŭgusto!)
19 sep - MondaFest’ 2020: Tago de Veteranoj (provizore)
20 sep -
MondaFest’ 2020: Printempa Inaŭguro
Ĉu vi volas vian eventon en MondaFest' 2020? Nia festivalo ampleksas la tutan komunumon: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizajn teamojn laŭ la kontakt-informoj ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org, kaj ĝuos informadon per la komunik-kanaloj de UEA.
Kaj ĝis la 14-a de junio eblas
partopreni konkurson por emblemo(j): se vi estas artema aŭ entuziasma pri la la ideo de
MondaFest' 2020 kaj VK,
sendu proponojn pri emblemoj ĝis la 14-a de junio (inkluzive) al la
Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per
Se
vi aŭ via organizo interesiĝas pri sponsorado aŭ subteno de la eventoj,
tio estas tre pozitiva por la plej bona okazigo de MondaFest’ kaj VK.
Pri tio kontaktu la Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr. ĉe
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mikaelo Bronŝtejn: unua laŭreato de la Akademio de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1002 (2021-12-15)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 955 (2021-06-23)
Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, la 6-an de aprilo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 942 (2021-04-04)