UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per
La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La plej ĝisdataj versioj de la programoj konstante konsulteblos per Eventa Servo. Se vi havas ideojn au proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bv. kontakti la organizteamojn kiel indikite ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 969 (2021-07-25)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)
2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi, senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 4-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 949 (2021-05-04)
UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 947 (2021-04-26)