UEA informas, ke aldone al la libera elŝuteblo de la n-ro 4/2020 de Esperanto (per uea.org/revuoj) ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro disponeblajn en la retejo de UEA.
La retejo nuntempe provizas la jarkolektojn ekde 2002. Trovu ilin ĉe uea.org/revuoj/esperanto. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron”. Ne necesas ensaluti por numeroj de pli ol antaŭ unu jaro: tuj post la musklako la retejo postulos nur kontrolkodon por permesi al vi elŝuti la elektitan numeron. Por la Jarkolekto 2019 elŝuteblas nuntempe de la januara ĝis la marta numero. Por la jarkolekto 2020 eblas elŝuti la aprilan numeron de 2020: uea.org/revuoj (libere, sen la postulo ensaluti aŭ entajpi kontrolkodon).
Bela
novaĵo estas ankaŭ tio, ke ĉiuj voĉlegitaj numeroj de
antaŭ pli ol unu jaro estas same libere aŭskuteblaj: uea.org/revuoj/sono - kune kun la voĉlegita aprila numero de 2020.
La voĉlegado estis reprenita de la pasinta Estraro de UEA, sub kunordigo
de la tiama estrarano Emilio Cid, kaj pro tio ne ĉiuj numeroj estas
voĉlegitaj. Nuntempe kunordigas la voĉlegadon Luis Obando kun teamo de
volontuloj. La ĉefa celo de tiu grava laboro estas provizi la enhavon de
la revuo al vidhandikapitoj. Se vi volas kontribui per legado, kontaktu
Nia Asocio sincere esperas, ke la komunumo ĝuos tiujn eblojn. Samtempe ni kuraĝigas (re)membriĝi por subteni la laborojn de la Asocio per nia reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo. Membroj malpli aĝaj ol 36 jarojn estas konsiderataj TEJO-membroj kaj aŭtomate ricevas ankaŭ la revuon Kontakto. En la kategorio Baza homoj malpli aĝaj ol 26 kaj 20 jarojn ricevas grandajn rabatojn, respektive de 50% kaj 75%. Homoj pli aĝaj ol 35 jarojn povas aboni la revuon Kontakto papere aŭ elektronike ekde nur 6 eŭroj jare: uea.org/alighoj/abonilo (aŭ alternative fariĝi patrono de TEJO per la reta aliĝilo). Se eblas al vi, konsideru ankaŭ donaci al Fondaĵo Canuto, kiu helpas la Asocion membrigi homojn en nepagipova situacio aŭ kun transpagaj baroj. Per ĝi ni membrigas ĉefe junulojn kaj virinojn. Donacoj tiucele eblas per: uea.org/alighoj/donacoj/canuto.
Fine ni invitas ĉiutage viziti la retan revuon Esperanto per revuoesperanto.org, kie eblas legi artikolojn de la papera eldono samkiel ekskluzivajn rubrikojn kaj aliajn novaĵojn. Ekde ĝia lanĉo ĝi prezentas al la publiko averaĝe po 1 artikolo por tago, kaj jam sufiĉe multe da artikoloj estas por esploremaj novaj legantoj.
Speciale en ĉi tiu epoko UEA esperas, ke ĉiuj esperantistoj kaj ties familianoj kaj amikoj bonfartas kaj estas en sekureco. Nia Asocio staras por solidarecaj valoroj kaj kontraŭ ĉiaj diskriminacioj. La revuo Esperanto, legata en pli ol 120 landoj, ekde sia fondo en 1905 kaj oficialigo kiel organo de UEA en 1908 estas je la dispono de la komunumo por tio, kaj ĉiuj estas bonvenaj kontribui al la revuo.
#restuhejme
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)
La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)