[ Mesaĝo sendota al UN kaj Unesko en la venontaj tagoj. Kun afabla peto
republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin
en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
Universala Esperanto-Asocio
salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo,
okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo
Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo.
En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita
dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie
helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo,
interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn kaj organizi sin ĉiuloke por agado
subtene al virinoj.
Ni rekonas, ke multo farendas: egala
kompenso por egala laboro, aliro al edukado, adekvataj sanservoj, jura
egaleco, egala klerigo por knabinoj kaj knaboj – la listo longas. El
inter ! tiuj infa noj kiuj havas aliron al edukado, tro multaj knabinoj
frue forlasas la lernejon, antaŭ ol ili povas evoluigi la proprajn lertojn
aŭ pretigi sin por karieroj. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj atingas progreson,
precipe per Tagordo 2030 kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo, kreskantaj
problemoj pro klimatŝanĝiĝo, dislokiĝo, militagado kaj epidemioj
subfosas tiun progreson – kaj estas eviteblaj. Bezonataj estas pli da
dialogado, pli da preteco kompromisi, pli da interkompreniĝo, inter homoj
kaj registaroj ĉie. Ni parolu la lingvon de la paco.
“Veraj ŝanĝoj,” laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “estas
dolorige malrapidaj por la plimulto de virinoj kaj knabinoj de la mondo.
Hodiaŭ eĉ ne unu lando povas pretendi, ke ĝi atingis genran
egalecon.” Ĉehejma kaj publika perforto kontraŭ virinoj daŭras,
same kiel rezisto al feminismaj sukcesoj. “Venis la tempo,”
diris Ĝenerala Sekretario António Guterres lastatempe “kia! m ni
ĉes u klopodi ŝanĝi virinojn kaj komencu ŝanĝi la sistemojn kiuj
malhelpas ilin atingi sian potencialon.”
UEA rekonas kaj
honoras la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura
revivigo, kaj por ŝirmi la endoman sferon kontraŭ subpremo kaj
diskriminacio. Tiaj iniciatoj formas esencan parton de la strebado starigi
mondon kie multaj kulturoj kaj lingvoj povu harmonie kunekzisti, kaj kie
vera genra egaleco realiĝu.
Sekve, ni esprimas nian solidarecon
kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj
krei daŭripovan estontecon kiam ĉiuj homoj traktiĝas kun egalaj atento
kaj respekto, sendepende de lingvo, kulturo, genro kaj aliaj formoj de
diverseco.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)