UEA petas vian helpon:
Helpu nin kolekti 3 000 € por
realigi Esperantan agadon fine de julio, komence de aŭgusto 2020, dum la
junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton
por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la
kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon.
Al ĉiuj 2 €
donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj
ricevos entute la sumon de € 3000, almenaŭ.
Vi povas sendi
vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por
Polandrock" https://uea.org/alighoj/donacoj
Polandrock
estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenis 700 000 junuloj en
2019.
Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/polandrock/
Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1003 (2021-12-16)
Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 978 (2021-09-09)
9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 976 (2021-08-16)
Deklaro de TEJO kaj UEA okaze de Internacia Junulara Tago, 12 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 974 (2021-08-13)
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 967 (2021-07-20)